De la 27-a gxis la 30-a, dum kvar tagoj mi kun mia edzino piedvojagxis laux la malnova vojo "KUMANO-Kodo", kaj finfine atingis unu el tri celataj lokoj la sanktejon "KUMANO HAYATAMA TAISYA". Aliaj du estas ”KUMANO NATI TAISYA" kaj "KUMANO HONGUU TAISYA", al kiuj ni poste iros.
En la unuaj du tagoj ni trapasis kelkajn montpasejojn "NIGISIMA", "OOKAMIZAKA", OBUKI" kaj "MATUMOTO".
Ni tranoktis en hotelo en la urbo KUMANO, kaj utiligis trajnon.
Cxe la montpasejo MATUMOTO ni devojigxis de la vojo kaj iris al "ONIGAZYOU", kie plenplene floris sakuro. Sub sakuro tagmangxo estis bongusta!
Kaj promenis laux la marbordo de ONIGAZYOU.
(dauxrigota)