Okazis alia problemo al la homoj. La katido estis jam sufiĉe granda, kaj Tama ne povis nutri ilin nur per sia lakto. De tempo al tempo en la cxambro, kie la katido dormas, troviĝis malgranda muso jam mortinta, kiun Tama donis al sia ido kompreneble. Tio nervozigis mian patrinon. Mia patro decidis folpeli la patrinan katon por ke li kaj lia edzino dorlotu nur la katidon senĝene. Li malpromesis al ni eĉ doni nutraĵon al Tama.
Tama ne komprenis la situacion. Kial la homoj ne donas nutraĵon, kiu estas sia malamiko, ĝi ne sciis. Petante nutraĵon ĝi miaŭis, ĉirkaŭiris premante sin al la piedoj de mia patrino, sed ŝi tenis la ordonon de sia edzo.
Iutage mia patro kaĵole vokis la katon. Ĝi ĝoje alkuris al li, atendante nutraĵon. Li kaptis ĝin per la manoj kaj enpuŝis ĝin en kartonon. Per sia motorcikleto li forportis ĝin kaj ie, en fora loko, liberigis la katon. De tiam mi neniam vidis la katon Tama.
La vortoj de mia patro, "Ĝi, tre sagxa, povas vivi ie ajn", restigis obtuzan vundon en la profundo de mia koro.