goo blog サービス終了のお知らせ 

エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて28年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(209)

2024-09-14 | Marta

--- Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan, tre klarigan! --- diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj.  Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo, en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj trankvilan. 
 おお、光を投げかける、それは疑いなくあなたの道にとても明るい明快な光を投げかけるでしょう! 金髪を束ねないでいる女性が言った。再び彼女の目はその中に虹色の見える冷たい氷の小片のように見え、彼女の小さな唇には微笑みが震えていた。しかし彼女の声はしっかりとして落ち着いていた。

Marta parolis plue: 
 マルタは話し続けた。

--- Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian povoscion, Karolino? 
 私が私と子供の生活のために闘おうと初めて世の中に出た時人は私に言いました。女性はそんな場合には、何か完璧な知識を持っているか本当に完璧な才能を持っている場合にのみその闘いに勝つことができると。あなたは何か知識を本当に完璧な才能を持っていますか? あなたは何か完璧な知識を持っていますか、カロリーノ?

--- Ne, Marta, mi posedis nenian.  Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj vesti min bele. 
 いいえ、マルタ、私は何も持っていません。私はただ踊ることと客を楽しませること綺麗に着飾ることができるだけです。

--- Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas... 
 貴女に何かの才能があるとは聞いたことがありませんでしたけど…

--- Mi havis absolute nenian talenton. 
 私には全く何の才能もありません。

--- Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton? 
 多分あなたには良い生活を与えてくれるお金持ちの親戚があるのでしょうね。

--- Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion. 
 お金持ちの親戚はありますが、彼らは私に何も与えてはくれません。

--- Kio do... komencis Marta. 
 では何が…マルタが話し始めた。

--- Kio do? --- interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis de sia movebla sidejo.  La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon.  Ŝi mem stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta. 
 何がって? 繻子を着た女性が遮って突然揺り椅子から立ちあがった。

--- Mi estis bela, --- ŝi diris, --- kaj... kaj mi komprenis, kia estas la sola por mi akirebla loko sur la tero. 
 私は美しかった、彼女は言った。そして…そして私はこの地上で私が手に入れることのできる唯一の場所がどんなところかを理解したのです。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(208)

2024-09-11 | Marta

--- Marta! kian aĝon vi havas? 
 マルタ! あなた幾つにおなり?

--- Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo. 
つい最近25歳の生活を始めたわ。

--- Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj! 
 私は24歳だから1歳若いけれどあなたよりも賢いわ。夢と幻想の可哀想な犠牲者であるあなたよりも私の方が生きることにおいてなんて多く達成したことでしょう! 

Denove ili silentis momenton.  Marta kun esprimo de decideco sur la vizaĝo levis la kapon. 
 再び彼らは少しの間沈黙した。マルタは決然とした表情で頭を上げた。

--- Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol mi, ke vi pli atingis en la vivo.  Vi posedas bonstaton, vi verŝajne estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj, nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas, konsumiĝas...  Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas, kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu vi aludis al mi en via interparolo...  Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian lumon... 
 ええ、カロリーノ、私もあなたは多分私よりも賢くて生活の中でより多くを達成したと思うわ。あなたは恵まれているしおそらく明日についての心配もないでしょう。もし私と同じように小さな子供があったとしても他人の家で苦しむままにしておく必要もないでしょうし目の前で力を失い青白く弱っていくのを見ることもないでしょう。私はあなたを随分昔から知っていますから思い出には限りがありません。私たちは子供時代を共にし少女時代も一緒でした。お互いに愛していました。だけど今まであなたがあなたを取り巻くこの恵まれた生活をどこで手に入れたのかどのようにしてあなたが私に話の中で仄めかした貧困と惨めさから抜け出ることができたのかを聞く勇気がありませんでした。私はそれを聞く勇気がありませんでした。なぜならあなたが私の問いを避けようとしているように見えたからです。だけどごめんなさい、カロリーノ、それはあなたにしてみれば良くなかったわね。かつて子ども時代の遊び友達にまだ最近の若い頃の夢を打ち明けた友人にあなたはどのようにして足元にしがみつき貧しい女性の頭を押さえつける宿命に打ち勝つことができたのか話さなくてはなりません。多分それは私の道にも何らかの光を投げかけるでしょう。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(207)

2024-09-10 | Marta

Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen rapide retenis.  Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe.  Karolino senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu, profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun mallevitaj palpebroj. 
 マルタは周りを見ないであたかも自分の友人に何か質問をしようとするかのように口を開けただったが、それもすぐに引っ込めてしまった。二人の女性はしばらくの間黙っていた。カロリーノは絶え間なくゆっくりと揺れ続けお菓子を次々に食べ視線をマルタの顔から離さずにいた。マルタは深く考え込んでこめかみを手で支え瞼を伏せて座っていた。

--- Ĉu vi scias, Marta, --- interrompis la silenton la virino en la atlasoj, --- ke vi estas vere bela!  Kia imponanta staturo! vi certe estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj!  Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono, se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj...  Vi estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas? kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj... 
 マルタ、あなたわかっているの、沈黙を破ったのは繻子を着た女性だった。あなたは本当に綺麗よ! なんて素敵な姿! あなたは私よりも頭半分だけ背が高いわね、今までの悲惨な生活は全くあなたを醜くはしていないわ、今あなたのお顔を照らしている暖炉の赤い輝きが頬を微妙に紅くしてあなたを一層美しくしてあなたの黒い豊かな髪を魅力的に見せているのかもしれないけど。だからもしこの汚れて色褪せた着物の代わりに明るい色の優雅なファッションの服を着たら、もしこの布の平らな襟の代わりにあなたの首を透き通るレースで巻いたら、もしあなたのヘアピンをもう少し高く上げて赤いバラか金のヘアピンで飾ったら、あなたはとても美しくなるわ、あなた、そしてもしあなたがたった2、3回何かはやりの喜劇を見せている2階の桟敷席に姿を見せればすぐにワルシャワ中の若い男たちが口を揃えて訊くでしょう、あれは誰だ? どこに彼女は住んでいるのか? 彼女は我々を足元に置いてくれるだろうか…。

--- Karolino!  Karolino! --- interrompis Marta, --- elrektiĝante kaj rigardante la kamaradinon kun mirego, --- por kio vi diras ĉion ĉi tion?  Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio, en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn? 
 カロリーノ、カロリーノ、マルタは遮った。驚いて姿勢を正し、友達を見ながら、何のためにそんなことを言うの? あなたの言葉と夫に先立たれて苦しみ母親としての心配をしている私との間にどういう関係があるのでしょう? 何のために私は美しさを必要とするのでしょう? 何のために私には贅沢な着物が必要なのでしょう?

--- Por kio? por kio? ho! ho! ho! 
 何のためですって? 何のため? ホッホッホッ!

Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun ĝi ili baldaŭ malaperis.  Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe ol antaŭe. 
 この言葉は短い冷笑を伴っていたが言葉と共にすぐに消えてしまった。二人の女性は再び前よりももっと長い沈黙に沈んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(206)

2024-09-07 | Marta

Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo, ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan hundeton.  La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo.  Ŝiaj pupiloj, kiuj malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj poluritaj de frosto.  Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo de la estinta kamaradino de sia infaneco kaj juneco, esprimis profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco. 
 彼女は手を伸ばしてテーブルの上のガラスの小皿からバラ色の砂糖菓子を取りそれを白い歯で噛み砕きながら再び刺繍の子犬を自分の小さな足で強く押しつけ始めた。揺り子がより活発に動き始め長い肘掛椅子に寝そべった女性を揺らし始めた。彼女の瞳は周囲の物にゆっくりさまよっていたが、その一瞬には火の下の指の上で輝いている大きなダイヤモンドに似ていた。その瞳の中で明るい虹色が寒さで磨かれた氷の結晶のようにきらめいていた。しかしマルタの目は彼女の子供時代と若い頃の友人の顔をじっと見つめていたが苦しい不安に結びついた深い思考を表していた。

--- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, --- ŝi eldiris post momento malrapide kaj per mallaŭta voĉo, --- kia do bonfaro tio estas?  Ĉi tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta...  Li lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter homoj kaj homoj?  Tiuj veroj estas teruraj!  Ilin kreis ne Dio, sed la homoj... 
 彼があなたを世の中に押し出したとあなたは言いました。マルタは少し経ってからゆっくりと小声で話し始めた。それがどうして良い行いなのでしょう? この世は不幸な女性にはとても恐ろしい、息苦しいところです。彼があなたに生活の真実を教えたって? その真実というものは人と人の間にある限りない違いを見せましたか? そんな真実は恐ろしいものです! それを作ったのは神ではなくて人間なんです…。

--- Kaj kian gravecon tio havas por ni? --- ekkriis Karolino kun sia mallonga kaj seka rido.  Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas, ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: lernu, laboru, akiru kaj ĝuu! kaj al la virino ili diras: estu ludilo, servu kiel amuzilo al la viro!  Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato... 
 それが私たちにとって大事なことなんですか? カロリーナは短く冷淡に笑いながら言った。神が作ろうと人間が作ろうとそれが存在するということで十分よ。その真実は男に対しては学べ、働け、獲得して楽しめと言い、女に対してはおもちゃになれ、男を楽しませる道具になれと言うのです。それが神のものであろうと人のものであろうと私たちはその真実を知らなければなりません。そうして私たちは無駄な苦しみで心をすり減らさないように、決して得られない太陽の光を得ようとして青春を無駄に過ごしてしまわないように、そして私たちにとってこの世には存在しないものは諦めて、徳とか愛、人の尊敬などといった美しいことを追いかけているうちに餓え死してしまわないようにしなければなりません。

--- Jes, --- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, --- ne morti de malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri! 
 そうね、マルタはほとんど聞こえないような声で言った。飢えで死なないこと、それは最も大切なことだわ、そのことを夢見るのはそれを得ることが出来ない貧しい女にも許されているわね。

--- Efektive? --- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro, sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn kaj diris: 
 本当に? カロリーナは引き伸ばすような調子で言い、ダイヤモンドの光る指で周囲にあるものを指して言った:

--- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen... 
 だけど、見てごらんなさい、周りを見てごらんなさい!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(205)

2024-09-06 | Marta

--- En kelkaj rilatoj, --- respondis Karolino; --- tamen ne pri riĉeco kaj malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo, kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon.  Viro riĉa kaj samtempe honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li jam tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno de publika malaprobo.  Sed mi ne estis viro, mi estis virino; kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo aŭ maljustaĵo rilate viron. Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de gloro.  "Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!"  "Kia diabla kaptanto de koroj!"  "Li naskiĝis por ĉiama feliĉo"  "Li havas feliĉon ĉe virinoj"  "Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson" k.t.p., k.t.p.  Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj mallaŭdon li timas kiel fajron.  Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo.  Sinjoro Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la aĝon de dekok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos nomata en la mondo malsaĝulo kaj matlertulo, kaj se li faros uzon, li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo.  Li faris tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al *H… li puŝis min en la mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn... 
 *H:Herminio
 いくつかの関係ではね、カロリーナは答えた。だけど私が違いについて話したときはお金持ちと貧乏についてだけ考えていたわけではありません。なぜならもし私が貧しい女でなくて貧しい男だったらエドゥワルドさんは、繰り返しますが彼にはいい性質も沢山ありますよ、その時には私に対して不公正や侮辱をしようとすら思わないでしょうから。お金持ちで同時に正直な男は貧しい男に不公正も侮辱もしません。もしそういうことをやってしまったらそれはその人の性質に汚点を投げその人を社会から否定されるという罰にさらすことになるでしょう。ですが私は男ではなく女です。私とエドゥワルドさんとの間に起こったような女性との関係での侮辱や不公正は男性との関係での侮辱や不公正とは全く別なことなのです。Ca ne tire pas a consequence!(どうでもいいことです!…?)反対にそれは名誉をもたらすのです、それは成功と言われ男の勇敢さであり若い男をおもしろくしある種の栄光の魅力を与えます。「勇気ある青年はそのエドゥアルド! 」「なんと悪魔的な心の捕獲者!」「彼は変わらぬ幸福のために生まれた」「彼は女性たちと共に幸せを得る」「彼にとって女の子を誘惑することは木の実を割るが如きものだ」などなど…。誰でもね、あなた、称賛されることが好きで非難されることは火のように恐れています。多くの人が非難を恐れて悪いことはしないようにして、称賛されたくて善良に行動します。エドゥアルドさんは私に好意を持っていました。驚くことではありません、私は18歳で美しかったから… 彼はその好意を彼にとって快いように実現させました。それもまた驚くことではありません。彼は子供の頃からそういうことが彼の奪い取ることのできない権利だということをよく知っていました。もし彼がその権利を行使しなかったら彼は世の中で愚か者、不器用な人と言われ、もしそれを行使すれば勇気ある達人、面白い若者という称号を得るのです。彼は彼の立場の人が皆することをしたのです。だから私は彼に対してどんな不満も持っていません。逆に私は感謝しています、へル…さんに。彼は私を世の中に押し出し、私に生活とその大きな真実を学ばせてくれました…。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(204)

2024-09-02 | Marta


--- Malnoblulo! --- mallaŭte diris Marta. 
 …ひどい人!…マルタは小声で言った。

Karolino levis la ŝultrojn.  --- Vi troigas, mia kara, ŝi diris kun plena indiferenteco.  --- Malnoblulo! kial? ĉu tiel ke li tiris profiton el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj?  Ĉu tial li estas malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi estas por li objekto de amo?  Tute ne, mia kara.  Sinjoro Eduardo kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris.  Li havis siajn grandajn bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj viroj. 
 カロリーノは肩をあげた。…それほどでもないわ、あなた。彼女は全く無関心に言った。ひどい人って、なぜ? この世で彼と彼の全ての仲間たちのものであると彼が知っている権利から利益を引き出したから? 彼の愛の対象だと信じた馬鹿な若くて貧しい少女を楽しみの対象としたことがそんなにひどいことなのでしょうか? 全く違うわ、あなた。エドゥアルドさんはもちろん聖人でも何か並外れた英雄というわけではないわ、だけどあなたの言うようにはひどい人でもないのよ。彼にはいいところもいっぱいあるって保証するわ。だけど彼はただ世の中が彼に許したことだけをしたのよ。彼は人が彼に与えた権利を行使したの。彼は全ての若い男たちや年取った男たちと同じなのよ。

Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto ”*Dek Filinoj Kandidatinoj".  Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj. 
 * このオペレッタについて調べてみたがわからなかった。
 彼女は全く真面目にほんの少しの冗談や皮肉も込めずに確信をもって言ったあと、胸の上で腕を組んで天井を見るのをやめずに小さくオペレッタ「十人の娘候補」の歌を歌い出した。マルタは驚いた目で彼女を見つめた。

Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia kamaradino. 
 少し経って繻子を着た女性は歌うのをやめて座り直して肘を膝の上で支え頬杖をついて友人の方に身を屈めた。

--- Ĉar fine, --- ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel antaŭe, --- kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn aferojn.  Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka.  La plej grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj, kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj... 
 なぜなら結局は、彼女は相変わらず真面目な調子で続けた。人のことを判断する時は生活や日常の事柄についてのその人の習慣やその見方を考慮する必要があります。もし例えば白い色と黒い色が考える力を持っているとして、白い色は人々が常に与える黒い色に対する白い色の優越性に慣れて黒い色は白い色に対してさまざまな心地よい事や楽しみをもたらすためだけに作られたと考えるでしょう。あなた、人の関係で最も大事なことはその人たちの間にある違いなのです。エドゥアルドさんと私はあまりに違いすぎました。

--- Certe, --- vive interrompis Marta, --- li estis homo riĉa kaj vi estis malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn, kiuj ĝin ne posedas? 
 確かに、マルタは元気に言った。彼はお金持ちであなたは貧しい、だけどお金持ちということがそうでないものを傷つける権利を与えるのかしら?
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(203)

2024-08-31 | Marta

--- Jes, --- ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon sur la kamaradinon, --- ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe lin memoras) tiel plensente kantadis: "Ho, anĝelo sur la tero!" kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ rekte en la profundon de la animo...  Jes, mi forte lin amis... mi estis tiel malsaĝa, ke mi amis...  --- Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora gamo de rido.  Jes, ŝi kriis ridante, --- mi estis tiel malsaĝa... mi amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!... 
 そうなの、彼女は姿勢を正して友人に視線を向けて続けた。私は本当に愛していました、ヘルミーノ婦人の息子のエドゥアルドさんを恐ろしいほど愛していました。あなたも憶えているわね、彼はとっても感情的に歌ったわ「おお、地上の天使よ!」って、サファイヤ色の目は魂の奥底まで見通すようでした。そう、私は強く彼を愛していました。私は愚かでした。彼女はこれらのこと全てを冗談のような調子で話し、終わると大きく長く響き渡るような笑い声を爆発させた。そうなの、彼女は笑いながら叫んだ。私は愚かでした。私は愛してしまった、おお!なんて愚かだったことでしょう!

--- Kaj li? --- malgaje demandis Marta, --- ĉu li ankaŭ amis vin vere?  Kion li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al mizero, soluleco kaj vagado? 
 それでその人は?  寂しくマルタは訊いた。彼もまたあなたを本当に愛したのですか? 彼の母親があなたを家から惨めさと孤独と流浪の世界に出て行くことを命じたそのとき彼は何をしたのですか?

--- Li! --- diris Karolino kun imito de patoso, --- li rigardadis min en la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste... kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur la strato --- mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en ĉifonoj --- li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la *preĝejo de la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon...  Tiel li min amis kaj tion li faris por mi...  Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge kaj seke. 
 *preĝejo de la Vizitulinoj:エスペラントの辞書では見つからなかったが、ネットで「訪問教会(英語: Church of the Visitation)」というのを見つけたのでこの訳語をいただくことにした。
 その人! カロリーノは激情を装いながら言った。彼は自分の魅力的なサファイア色の目であたかも私の心の奥底にまで入り込もうとするかのようにそしてその視線で私の心を自分のものにしてしまおうとするかのように私をずっと見つめていました。彼はピアノに合わせて歌い、その歌で私の心は溶けていきました。ダンスの時彼は私の手を取り、その後私の両手にキスをして天と地にかけて死ぬまで私を愛すると誓ってくれました。その後彼は部屋から部屋へ切なく燃えるような手紙を私に書き続けました。彼の母親が彼の手紙の1通を偶然に読んで私にどこへでも好きなところに出ていけと命じた時には彼はワルシャワでカーニバルを過ごすために旅行に出て行きました。ある時街で私にあった時、その時私は病んでいて絶望してほとんどボロを着ていたのですが、彼は牡丹の花のように赤くなり目を伏せて私を知らないかのように通り過ぎていきました。その数日後に訪問教会の祭壇の前で美しいお金持ちの農場主の娘に永遠の忠誠と愛を神聖に誓いました。そのように彼は私を愛し、そしてそれを私のために行いました… そして彼女は再び笑い出したが、今度は短く、そっけない笑いだった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(202)

2024-08-28 | Marta

De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento.  Marta la unua ĝin interrompis.  Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la kamaradinon, ŝi diris: 
 数分前から二人の女性の間に沈黙が支配していた。マルタがその沈黙を先に破った。少し前に寄りかかっていたクッションから頭を上げ、自分の友人に視線を向けて言った:

--- Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis.  Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero!  Ŝi, kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima parencino... 
 あなたのお話にはとても驚きました。ヘルミニーオさんがそんなに酷いことをあなたにするなんて! あの方はあなたを育てたのだし私にはあなたに近い親戚のように思えていました。

Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon.  Kun malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la plafono ŝi komencis paroli. 
 カロリーノは肩を肘掛け椅子の背もたれにもたれかかり足のせ台の子犬模様にその小さな足を強く押しつけながらその優雅な揺籠をより早く揺らして、唇には小さな微笑みをうかべ目は天井を見ながら話し始めた。

--- Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi.  Tio estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon por kompanio.  Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata sinjorino Herminio.  Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t.e. de mi kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina fiereco... 
 ヘルミーノさんは私の近い親戚ではなくずっと遠い親戚なの。だけど私は彼女と同じ姓なの。そのことが高慢でお金持ちの彼女にとっては自分の家で孤児を育ててその家のために従順な女や娘を作ろうとするには十分だったのね。彼女は実際にとても親切でした。なぜなら今後何が起ころうと私が世間に広く知られたヘルミーノ夫人に愛犬たちと一緒に育てられたと私の人生が終わるまで自慢できるんですもの。私たち、私と子犬たちの教育や生活方法はとても似ていました。私と彼らは柔らかいクッションの上で眠り、ワックスのかけられた寄せ木の床で走り回りおいしいご馳走を食べていました。ただ一つ違っていたのは、彼らは絹の掛け物と金の首輪を身につけていたのに私は絹の着物と金のブレスレットを身につけていたことと彼らは最後まで天国にいたのに私は母親の自尊心の執念深い天使にそこから追い出されてしまったということね。

Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton.  Marta videble sentis tiun ĉi lastan senton. 
 その言葉が終わるとこの菫色の服を着た女性は短く乾いた声で笑った。その笑い声は彼女の全く生き生きとした外見とは対照的にその額の疲れた様子にふさわしく、その額と同様に彼女に不信や同情を呼び起こすものだった。マルタは明らかにそう感じていた。

--- Kompatinda Karolino! --- ŝi diris, --- kiom multe vi certe suferis, kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi... 
 かわいそうなカロリーノ、彼女は言った。全く生活の術を持たないで一人でこの世に出てきてどんなに苦しんだことでしょう…

--- Aldonu al tio, mia kara, --- ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al la plafono, --- aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun malfeliĉa amo en la koro... 
 まだあるわ、あなた。 カロリーノは常に天井を眺めながら言った。まだあるのよ、私が心に不幸な愛を抱えてこの世に出てきたという事実が。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(201)

2024-08-26 | Marta

La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis.  Iliaj vizaĝoj, lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis karakteron tute malegalan. 
 女性たちは暖炉の前に座って黙っていた。燃える炭のバラ色の輝きに照らされた彼女たちの表情は全く違っていた。

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra vesto.  La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj.  La varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis ŝin kvazaŭ drinkaĵo.  Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato, malĝojo, maltrankvileco kaj batalado. 
 マルタは柔らかい長椅子のクッションに傾げた頭を乗せて目を半分閉じてその両手は黒い服の上で力なく垂れていた。この何ヶ月もの間で初めての美味しい食べ物をたっぷりと口にして十分に温かい雰囲気の中で美しく調和の取れた家具の中に彼女はいた。部屋の暖かさと花のほのかな香りがまるでお酒のように彼女を酔わせていた。今になってやっと彼女は自分がどれほどひどく疲れているのか、寒さとひもじさ、悲しみ、不安、闘いがどれほど自分の力を奪ってしまったかを感じていた。

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide kaj profunde.  Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia sorto... 
 柔らかい長椅子の上で横になって長い間寒さに苦しんでいた自分の手足に染み込んでくる暖かさに囲まれて彼女はゆっくりと深く息をした。彼女の様子は彼女が自身の中のあらゆる考えを黙らせ苦しめる恐ろしい幻影を追放し彼女がやってきたこの見知らぬ天国の静かさと香りと暖かさと美しさに驚いていて自分の運命の暗い深淵への新たな転落の前で休んでいるように思われた。

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis sian kamaradinon.  Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis brilon junan kaj viglan.  La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis plena.  Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto.  Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco.  Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.  Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn, inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie fosita sulko.  Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton. 
 カロリーノはその大きく見開いた注意深い見抜くようなその目で自分の友人を見つめていた。彼女の白い頬は生き生きと赤く染まり唇は珊瑚色で黒い目は若々しく活発な輝きを持っていた。この女性の生気はしかし完全なものではなかった。彼女の全てが若々しくその額を除いては少なくとも晴れ晴れとしているように見えた。人の表情を読むことに熟練した目で見ればその額には生活の、心の、恐らくは良心の長くてまだ終わっていない歴史の跡が見られるであろう。顔は若く生き生きとして美しいのにその額だけは色褪せて若さを半ば失っていた。その額にはほとんど見えないが細いしわが濃く見られ黒い眉の間には動かない永遠に刻み込まれた皺が見られた。この女性の頬の生き生きした様子や鮮紅色の唇や豊かさにもかかわらず彼女の額の表すものは注意深く優れた人の表情研究者には3つの気持ち、不信・好奇心そして同情を呼び起こすものであった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(200)

2024-08-23 | Marta

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan vizaĝon de la juna homo. 
 カロリーノさんは突然頭を上げてこの若い男の紅潮した顔を見た。

--- Efektive? --- ŝi demandis per tirata tono. 
 本当に? 彼女は引き伸ばすような調子で尋ねた。

--- Efektive, --- respondis Alecjo kaj reciproke direktis multesignifan rigardon en la okulojn de sia kunulino. 
 本当さ、アレーチョは答えて自分の連れの目に大いに意味ありげな視線を返した。

La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido. 
 繻子を着た女性は短く冷ややかに笑った。

Vintra tago estis finiĝanta.  En saloneto, kies fenestroj donis vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke, ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon. 
 冬の日が終わろうとしていた。クロレウスカ通りに面した窓を持つ小部屋の中で芸術的に設られた鉄格子に囲まれた優雅な暖炉の中であまりに熱くて閉口させることなく周囲に気持ちの良い温かさを振り撒く程度に炭が燃えていた。

Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo, kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.
 暖炉の前にはケイトウ模様の緞子張りの長椅子と花模様の敷物に覆われた足乗せ台つきの揺り子のついた低い肘掛け椅子があり、その足乗せ台の上には耳の長い子犬が美しく刺繍されていた。

Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa blanka strio malsupre.  Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo. 
 長椅子の上には下部に幅広の白い線を入れた黒い服を着た優美な女性が横になるように座っていた。肘掛椅子には足乗せ台に洗練された靴を履いた小さな足を乗せて服と同色のビロードや縁飾りがたくさんついた菫色の繻子の流行の服を着たもう一人の女性が気楽に揺れていた。彼女は金で縁取られた大きな浮き彫りのボタンで止められた雪のように白い襟をつけていた。彼女の金髪は額の上に高く櫛を入れられ白粉の粉がほとんど気づかないほど僅かに振り撒かれていた。そして長い編んだ房が後ろに小さくて白い肩や胸、首や腕に下がっていた。白い袖口から出ている白くて小さな手は繻子の上着の上で組まれ、1個のとても高価な指輪が大きなダイヤモンドで輝いていた。

La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo.  Silkaj kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn bombonujojn, kandelabrojn.  Tra la larĝe malfermita pordo oni povis vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si lampon.  Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj. 
 二人の女性がいる部屋は広くはなかったのでその優雅さが余計に目を引いた。絹のカーテンが2つの大きな窓にかかり、高いドアを飾っていた。大きな鏡には壁際にある低くて柔らかい家具を映していた。暖炉の上にはブロンズの大きな時計があり机や小机の上には花でいっぱいの水晶の壺、小さな銀の呼び鈴、彫刻されたボンボン入れ、飾り燭台があった。広く開けられたドアの向こうには夕暮れで薄暗くなった隣部屋が見えた。その部屋はふっくらと柔らかい絨毯で寄せ木の床が覆われ真ん中に磨き上げられた丸いテーブルがあり、その上にはランプの入った大きなバラ色のガラスの球が吊るされていた。窓の下に咲いている温室の植物のほのかな香りがこの小さな住居を満たしていた。暖炉の近くには緑色の覆いの下に陶器の食器セットと明らかに今食べたばかりと見られる残り物が載っているテーブルがあった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(199)

2024-08-19 | Marta

--- Mi ne povas, --- ŝi diris, --- mia infano min atendas... 
 私は行けません。彼女は言った。子供が待っているので…

--- Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ iom. 
 ええ! 子供がいるの! それは大変ね? まだ少し待たせましょうよ。

--- Mi ne povas. 
 できないわ。

--- Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato Krolewska... 
 じゃあ1時間後に私のところに来なさいね…よくって? 私はクロレウスカ通りに住んでいるわ。

Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de Marta. 
 彼女は家の番地を言ってマルタの手を自分の手に握った。

--- Venu. venu! ŝi ripetadis, --- mi vin atendos... ni rememorigos al ni la de longe pasintajn tempojn. 
 来てよ、来てよ! 彼女は繰り返した。待っていますよ。遠い昔のことを思い出しましょう。

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro. 
 昔の時というのは最近の時が涙と苦痛以外の何物をももたらさなかった人にとっては大きな魅力を持っているものである。

Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la neatendite retrovita kamaradino de sia juneco. 
 マルタは元気を取り戻した気持ちになり自分の若いときの仲間に思いがけなく出会って感動した。

--- Post unu horo, --- ŝi diris, --- mi venos al vi, Karonjo... 
 1時間後に、彼女は言った。カローニョ、貴女のところに行きますわ。

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj, kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris la vortojn "mi venos", Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan deziron alte eksalti kaj ekkrii: victoria!  Li tamen faris nek la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj.  Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis rideto.  Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido turnis sin al sia kunulino. 
 もしこの時歩道に立っているこれらの3人の集まりを注意深く観察したならマルタが「行きますわ」と言った時アレーチョがほとんど我慢できないほど飛び上がって victoria!* と叫びたいと感じたことに気づいたであろう。彼はしかし飛び上がりも叫もしなかった。彼はただ少し後ろに飛んで指を鳴らしただけだった。彼の黒い目は赤熱する炭の如く燃え今は微笑みが浮かぶマルタの青白い顔を見つめていた。とうとう若い女性が立ち去った時、この永遠に笑っている人は自分の連れに振り返った。
  *victoria(英語?):ばんざい
--- En la daŭro de mia tuta vivo, --- li ekkriis entuziasme, --- en la daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan estaĵon!  Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo.  Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro... 
 僕の今までの人生で、彼は熱心に言った。僕の今までの人生の中であれほど魅力的な惹きつける存在に出会ったことがありません! あのひどい布を頭にかぶっていて彼女はなんて美しく見えるのだろう。おお!彼女に繻子やビロードや金の服を僕が彼女に着せてあげたなら…
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(198)

2024-08-17 | Marta

--- Vi, Karonjo! vi estis kudristino! --- siavice mirigita ekkriis Marta. 
La virino en la atlasaĵoj denove ekridis. 
 あなた、カローニョが縫い子だったなんて! マルタのほうでも驚いて叫んだ。繻子を着た女は再び笑った。

--- Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis!  Kion fari? tiel volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas... 
 縫い子をやってみたの、だけどうまく行かなかったわ! 仕方がないわ、運命がそう望んだのよ、そのことに私は不平は言わない…

Kaj ŝi denove ridis.  Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta ridado, ol de gajeco.  Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi. 
 そして彼女はまた笑った。彼女がそのように繰り返し笑うのは半分は軽い気持ちであり半分は気をひく態度だったがおそらく陽気さというよりは常に笑っている習慣によるものであろう。今マルタは自分の前に立っている女性の贅沢な衣装を見回した。

--- Ĉu vi edziniĝis? --- ŝi demandis. 
 あなた結婚なさって? 彼女は尋ねた。

La virino denove ekridis. 
 その女性はまた笑った。

--- Ne! --- ŝi ekkriis, --- ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas, kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis... 
 いいえ! 彼女は叫んだ、いいえ、いいえ! 私は結婚していません、あなた、どう言えばいいかしら? だけど全く、私は結婚なんてしません!

Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam havis la neagrablan sonon de ia sindevigo.  La gaja Alecjo, kiu ne forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis. 
 そういいながら彼女は絶えず笑っていたが、今度はその笑いには何か無理をしているような不愉快な調子があった。マルタから目を離さずにいた陽気なアレーチョは彼女の最後の質問の時にカロニーノを見て自分の小さな口髭を触ってニヤリとした。

--- Kion do mi faras? --- ekkriis la virino en la atlasaĵoj, --- per mia babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo.  Vi veturos kun mi, Marta, ne vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion de nia vivo... 
 どうしましょう? 繻子を着た女性は叫んだ。私のお喋りであなたを寒いところに引き止めてしまったわ、馬車に座ってすぐに私の家に行けるわ。貴女は私と一緒にいきましょう、マルタ、そうじゃなくって? 私たちお互いに今までのことをゆっくり話しましょう…

Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn rigardojn, diris plue: 
 彼女はまた笑って輝く視線で素早く周りを見て続けた:

--- Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos al ni reciproke, Marta, ne vere? 
 おお、私たちの生活! きっと楽しいわ! お互いに話しましょう、マルタ、そうしましょう?

Marta videble ŝanceliĝis momenton. 
 マルタは一瞬明らかに躊躇した。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(197)

2024-08-15 | Marta

Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis bone, de longe.  Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo.  Malrapide kaj kun kelka malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj. 
 この声は丸太に聞こえた。その声にはマルタが以前からよく知っている口調が響いていた。マルタにはこの時あたかも彼女の過去が自分の名前で読んでいるかのように思われた。ゆっくりとそして幾らかの困難を伴いながら彼女の目は高い青空から離れて彼女の前に立っている女性の顔に向けられた。その女性は黒テンのマフを自分の足元の雪の上に投げて百合色の手袋をした小さな手を差し出した。

--- Karolino! --- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la rigidecon de ŝiaj trajtoj. 
 カロリーノ! マルタは驚いて呟いたがすぐに彼女の顔が明るくなってその表情から強張りが消えた。

--- Karonjo! --- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.
 カローニョ! 彼女はより大きな声で言って立ち上がった。

Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino. 
 彼女はその女性から差し出された両手を握った。

--- Karonjo, ŝi ripetis; --- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive? 
 カローニョ、彼女は繰り返した。おお、あなたなの、本当に?

--- Ĉu tio estas vi, Marta? --- reciproke demandis la virino en la atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte ŝin ĝoje ektremis.  Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis longe teniĝi.
 あなたはマルタなのね? 繻子と黒テンを身に付けた女性は問いを返し、彼女に会って喜びに震える青白く痩せた顔に少しの間自分の輝く目を悲しく向けた。

La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo, ŝi diris: 
--- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la mondo!  Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco. 
 繻子に身を包んだ女性は笑って自分の連れの方を向いて言った。
アレクサンドロさん、見たでしょう。私とマルタは子供の頃からの知り合いなのよ。

--- Jes, de la infaneco! --- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan Alecjon kaj salutante lin per klino de la kapo. 
 ええ、子供の頃から! 今初めて陽気なアレーチョに気がついてマルタは頭を下げて彼に挨拶をしながら繰り返した

--- Pri kiu vi portas funebron? --- demandis la virino en la zibelaĵoj, ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta. 
 どなたのための喪服なの? 黒テンの女性は丸太の見窄らしい服装に素早く視線を投げて訊いた。

--- Pri mia edzo. 
私の夫なの。

--- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo aŭ ĉi tie? 
 あなたの夫ですって! じゃああなたはお一人に! なんということでしょう! あなたのヨーチョはとってもいい人だったのに。あなたは独り身なのね! いつもどこに住んでいるの、田舎それともこの街?

--- Ĉi tie en Varsovio. 
 ここ、ワルシャワに。

--- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon? 
 ここなの? なぜ田舎に帰らないの?

--- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo vendis per aŭkcio. 
 父の農場は結婚して数ヶ月後に競売で売ってしまいました。

--- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li havis.  Kion do vi nun faras? kiel vi vivas? 
 競売! ああ、残念ね! じゃああなたには財産がないのね、あの善良なヨーチョはあなたを夢中になって愛していたからきっと財産の全てをあなたのために使ってしまっていたでしょうから。じゃあ今はあなたは何をしているの? どうやって生活しているの?

--- Mi estas kudristino. 
 私は縫い子です。

--- Malfacila laboro! --- diris ridante la virino en la atlasaĵoj,  mi ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis. 
 大変な仕事ね! 笑いながら繻子を着た女性は言った。私も少しやってみたことがあるけどうまくいかなかったわ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(196)

2024-08-13 | Marta

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra vesto, kun nigra lana tuko kovrante ŝian kapon kaj krucigita sur la brusto. 
 彼らは喪服を着て黒い羊毛の布で頭を覆いそれを胸の上で結んでいる女性が座っている聖十字教会の階段からわずか数歩のところにいた。

Marta jam ne ploris.  Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon.  Nun ŝia vizaĝo blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo.  Cetere ŝia tuta figuro estis senmova.  Eĉ plej malgranda ektremo ne montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo, nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto.  De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan. 
 マルタはもう泣いてはいなかった。少し前には黙ってではあったが強く彼女の目から流れていた涙で彼女は明らかにあの彼女を苛む感覚の一部を流してしまっていた。その感覚の恐ろしい攻撃が彼女の力を奪い半分気絶した彼女をこの場所に放り投げたのだった。今彼女の大理石のように白くて上に向けられた顔と炎のように輝き深い思いを表す目は動くことなく青い空に向けられていた。さらに彼女の全身は身動きもしていなかった。彼女の空に向けられた瞳にも閉じられた口にも衣服の厚いひだの中で組まれた両手にもわずかな震えもなく生命を示していなかった。遠くから見る人は彼女を美しい教会の入り口を飾る彫像だと思うだろう、祈っているか問うているかあるいは祈りながら同時に問うている魂を示す彫像だと思うだろう。

Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando. 
 マルタは空を見ていた。彼女の目には熱心な祈りがありしかし同時に深い熱烈なほとんど押し付けるような問いもあった。

--- Kiel bela ŝi estas! --- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj, klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue:  Se oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus! 
 なんて彼女は美しいんだ! 陽気なアレーチョは小声で繰り返した。そして連れの女性に身を傾けながらもっと小声になって言った。もしあのポーズの彼女を階段ごと劇場に舞台の上に移したらそれはまたなんと大きな感銘だろうか!

--- Estas vero, ke ŝi estas bela, --- respondis mallaŭte la kunulino de la gaja Aleĉjo, --- sed mi ja konas ŝin bonege...  Kio fariĝis kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita!  Ĉu ŝi estas almozulino, aŭ io alia?... 
 確かに彼女は美しいわね。陽気なアレーチョの連れの女性は小声で答えた。だけど私は彼女をよく知っているわ…彼女どうしたのかしら? なぜこんなところに座っているのかしら? そしてなんという服装! 彼女は物乞いなのそれとも違う何か…?

Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin *ĝian atenton. 
 *ĝi: la paro を指す。
 こんな言葉を交わしながら若い二人は二人の注意を引くその女性に向かって近づいていった。

Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento.  Depost la momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis.  Ŝia tuta animo vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi la fatalon, kiu ŝin premas.  Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj. 
 マルタは誰かの注意を引いているとは気づいていなかった。あの感覚の攻撃で力を失くし苦しみ尽くした彼女が少しの休息のためにここに座った後通りを通っていくたくさんの人々が彼女を見たであろうがしかし彼女は誰も見なかった。彼女の全精神が青空の中を漂っていた。その青空の中に彼女の目がはまり込んでいくかのようだった。そこで彼女は彼女を押さえつけている運命を破壊することのできる何か親切で強い力を探していた。突然この深く考え込んだ女性の頭の上で二つの声がした。

--- Sinjorino! --- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ respekton. 
 奥さん! 誰かの声が言った、男性の興奮と敬意を表した声だった。

Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon. 
 マルタにはこの声が聞こえなかった。

--- Marta!  Marta! --- ekkriis la dua voĉo, virina. 
 マルタ! マルタ! 二つ目の女性の声が叫んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(195)

2024-08-11 | Marta

--- Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, --- li diris per voĉo, en kiu sonis certa decideco.  Pli bone aŭskultu la daŭrigon de la dramo de mia vivo.  Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto, mi vidis sur la afiŝo la "Belan Helenon" kaj tamen ne iris en la teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la surteraj diinoj... 
 僕の従姉さんについて話すのはやめましょう、ユリイーノさん、彼はキッパリとした調子で言った。僕の生活のドラマの続きを聞いた方がいい。ああ、あれはドラマだった… 話してあげるよ。あの日通りでマルビーノ・Xお嬢さんに出会って遠くから挨拶をして、ステムプコーニョのレストランの扉の前を俯いて胸の中でうめきながら通り過ぎて「美しきエレーヌ」の張り紙を見たけど劇場には入らず、ひとことで言うと僕はあまりに深く絶望していたので次の日に親切なボルチョがもし僕を地上で最も美しい女神を見たクロレウスカ通りのある家に連れて行ってくれなかったら…

--- Ho, ho! --- interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno, --- nur sen komplimentoj, sen komplimentoj. 
 おぉ、おぉ、女性が半分は笑いながら遮った。半分は艶かしく怒りながら、お世辞抜きに。

--- Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, --- mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj... 
 僕は今までに、男は続けた。僕は今までに僕の眼の前から消えたその人を見つけていかもしれない。

--- Kaj kiun vi plu ne serĉis... 
 そしてその人をあなたはそれ以上探さなかった…

--- Mi ne serĉis... 
 探さなかった…

--- Kaj kiun vi forgesis... 
 それで忘れてしまった…

--- Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis.  Sed la vundo de la koro iel cikatriĝis... kion fari?  vivre c'est souffrir... 
 忘れやしない、おお、私は忘れない。だけど心の傷は残っている。どうすればいいんだ? vivre c'est souffrir…(フランス語:生きることは苦しむことだ。ーGoogle翻訳)

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte, ekfajfis la arion de Kalĥas el la Bela Heleno. 
 最後の言葉をいいながら若い男は憂鬱な視線に満ちた目を上げて美しきへレーヌからカルカスのアリアを低く口笛に吹いた。

Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha!  La virino, kiu iris apud li, ekrigardis lin mirigite.  La rigardo de la gaja Aleĉjo estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis la eterna rideto.  La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo, kiam ili subite estas ekscititaj. 
 突然彼は口笛をやめて叫んだ。ああ! 彼のそばを歩いていた女性は驚いて彼を見た。陽気なアレーチョの視線はある一点に釘付けになっており、不思議なことに彼の口から微笑みが消えていた。感じやすい人が突然興奮した時に普通に起こるようにその口の美しく繊細なラインはこの若者の顔の他のラインと同じく変化し波打っていた。

--- Kio do tie estas? --- demandis la bela virino per iom nekontenta voĉo, --- vere, --- ŝi diris kokete, mi devas senti min ofendita de vi, sinjoro Aleĉjo!  Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun... 
 そこに何があるの? やや不満足な声でその美しい女性は訊いた。まったく、アレーチョさん、私は面白くないわ、彼女は艶かしく言った。あなたは私と一緒に歩いていて何か私の知らないものを見ている…。

--- Tio estas ŝi! --- mallaŭte diris Aleĉjo, ... ha, kiel bela ŝi estas! 
 あれは彼女だ! アレーチョは小声で言った。あぁ、なんて美しいんだ!

Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino, serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita la rigardo de ŝia kunulo.  Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja Marta Swicka! 
 少しの間ユリイーノと呼ばれたその若い上品な女性は自分の同行者の視線がしっかりと向いているところを目で探した。突然彼女は少し体を傾け、黒貂のマフに隠れていた手を差し伸べて叫んだ。マルタ・スィツカさんじゃないの!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする