--- L'imparfait du subjonctif!* mi forgesis, kiel oni devas skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas l'imparfait du subjonctif?
Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun ŝi devis doni al sia instruatino.
すぐには答えがなく、本をめくる音が聞こえた。明らかに、先生は教え子に与えるべき答えを本の中に探しているのであった。
--- Du passe' de'fini de l’indicatif.** --- diris Marta post momento.
**フランス語。GOOGLE翻訳によると「直説法の明確な過去から」。
直接法過去からね。少し経ってマルタは言った。
Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:
アレーチョは姿勢を正して視線を上げ、小声で繰り返した。
--- De l'in-di-ca-tif! kia anĝela voĉeto!
「直接法過去からね!」 天使のような声だ!
En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis okupita por skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove aŭdi:
勉強部屋は再び静かになった。生徒はおそらく何か書いているようだった。しばらく経って、やっと彼女の声が聞こえた。
Batau*! mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau*. E-a-u aŭ a-u?
Estis nenia respondo, la instruistino silentis.
答えはなかった。先生は黙っていた。
Batau!— Ho! --- diris Aleĉjo al si men, --- iel malfacile iras la afero ĉe mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!
ボート!おお、アレーチョは呟いた。私の女神には少々難しいぞ!彼女はこの小さなお利口さんの質問に答えられないようだ…。それとも何か夢想しているのか…。
Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo de la kabineto.
そう言い終わって、彼は自分の望みをおずおずと表現する子供のように身を縮めて、勉強部屋の戸に向かって人差し指を伸ばした。
--- Ĉu denove? --- diris Mario, metante sian manon sur la anson de la pordo.
又ですか? その戸の取手に手をかけながら、マリアは言った。
--- Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun, kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj de pia prizorgado! --- ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la kuzino; --- sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi prezentos?
もうひとこともその黒い目の女神のことは言いません。私の見るところ、あなたは敬虔なお世話の翼でその人を守護天使のように守っている。アレーチョは再び、いとこの手を取って叫んだ。だけど、私を彼女に紹介してくれるでしょう、お姉さん? 本当に、紹介してくれますよね?
--- Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, --- respondis Mario.
私には全くそんな気はありませんよ。マリアは答えた。
--- Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj perfekteco, knabo bona…
私の愛しい、かわいい、ただ一人のお姉さん! 彼女がこの部屋に入ってきたら、私を彼女に紹介してくださいよ。これが私の弟で、全てにおいて模範的で完璧な、良い子ですって、言ってくださいよ。
--- Kaj samtempe granda sentaŭgulo!
そして、全くの役立たず!
Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo:
そう言って、マリアは客間から出ていった。アレーチョは、ここに止まるか、それともいとこについて行くか迷っているかのようにドアのそばにしばらく立っていた。そのあと、彼はかかとで向きを変えて鏡の前に立ち、ネクタイと髪を整え、鼻歌を歌い、歌うのをやめて、つま先立ちで勉強部屋の戸へ行き、カーテンを少し押しやって、戸に耳をつけた。その後ろでは小さなヤドヴィーニョの声が聞こえた。
--- Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! fi donc! c'est mauvais genre! La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en la kuirejon!
お姉さん、マリアさん、台所へだって! それはないでしょう! よくないですよ。* 文学者の奥さんが台所なんて! あなたの夫は、女性のために必修の詩情を書いています。それなのにあなたが台所へ行くなんて!
*google翻訳で、フランス語からエスペラントに訳して、さらに日本語に翻案。
Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la forirantan virinon.
そう言って、彼は去ろうとする女性を見つめて手を差し出しながら立ち上がった。
--- Fratino! --- li ekkriis ankoraŭ unu fojon, --- Mario! ha, ne forlasu min!
お姉さん! 彼はもう一度叫んだ。マリア! ああ、私を見捨てないで!
Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro. Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.
マリアは振り返らず、もう前室の扉のところにまで来ていた。若い男は彼女のところに飛んでいって、彼女の手を取った。
--- Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu, hontu! Ĉesu!* Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! --- Dirante ĉion ĉi tion, li kisadis la manojn de la juna vinino, kaj lia fizionomio prezentadis tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj de la kuzo, finis per rideto.
--- Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo…
アレーチョ、あなたが変わるために私はどれほど多くを与えればいいのか・・・。*
*この部分、何を与えるというのかよくわからない。「どれほど努力すればいいのか・・・」とでも訳すべきところか?それとも、Kiom multe da aĝoj... (どれだけ歳を取らせればいいのか)と考えるか?
--- Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed... la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron... tiras…
マリアさん、私が変われるために、私はどれほど多くを与えればいいのか・・・、でも持って生まれた性格は、従僕ではないのです。それは、森に狼を引っ張ってきます。
--- Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo, vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da kiuj ni sen tio havas jam tro multe…
だけど、あなたは人間です、だから人生とその任務とを一度はまじめに考えるべきですよ。人はそんなふうにいつもいつも軽はずみな行動をして、女神たちの後を追いかけていられるものかしら? 実際、あなたが持っている善良な心と能力が残念だわ。跡数年もそんな生活をしていたら、目的も仕事もない、未来もない人になってしまいますよ。ただでさえ、そんな人はいくらでもいるのに・・・。
Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:
彼女は話すのをやめて、真に心配そうに手元に顔を落とした。青年は姿勢を正して、おごそかに言った。
--- Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!
アーメン! 説教が長いですね。だけど、その中に幾つかの道徳的な本質(があること)を否定することはできません。それを浴びて、私の心も涙に浸かったスポンジのようにあなたの足元に倒れます、親愛なるいとこさん!
--- Aleĉjo! --- diris la mastrino leviĝante, --- hodiaŭ vi estas ankoraŭ pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi; iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!
アレーチョ! 夫人は立ち上がりながら言った。今日のあなたはいつもより無分別ね。もうこれ以上あなたとはお話しできません。役所に行きなさい、私は台所に行きます。
--- Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga: simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj. Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.
そして、お姉さん、良いことは何もしてくださらない。説教は短く単純な、道徳と哲学と芸術の法則からとった規則であるべきです。さあ、あの黒い目の妖精についてもっと話してくださいよ。彼女はあなたのヤドヴィーニョのための仕事よりもっと良い運命にふさわしいに違いありません。
--- Nu, pli bone, vive respondis la mastrino, --- diru al mi, kial en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?
それよりも、婦人は活発に答えた。なぜこんな時間にここに来たのかこたえなさい。
--- Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?
じゃあ、あなたの元にいるのでなければどこにいるべきなのですか、いとこさん?
--- En la oficejo, --- mallonge respondis Mario Rudzinska.
役所です。マリア・ルズィンスカは短く答えた。
La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj klinis la kapon sur la bruston.
青年はため息をついて、指を組んでうなだれた。
--- En la oficejo! --- li diris mallaŭte, --- ho, Marinjo, kiel kruela do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas simila al haringo?
役所ですって! 彼は小声で言った。おお、マリアさんあなたはなんて残酷なんでしょう! 私はニシンですか? 実際私がニシンに似ているのか言ってくださいよ。
Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj, kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.
こう言いながら、この永遠に笑っている青年は、頭を上げ、不平と憤慨と驚きの滑稽な表情を込めた目を大きく開いて夫人を見つめたので、マリアはこらえきれずにほとんど大声で笑った。
Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.
しかし、婦人はすぐにまじめになった。
--- Vi ne estas haringo, --- ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, --- vi ne estas haringo, sed vi estas…
あなたはニシンではないわ。彼女はまた笑い出さないかと恐れて、手にした仕事を見つめながら言った。あなたはニシンではないわ、だけど・・・。
--- Mi ne estas haringo! --- ekkriis la juna homo, profunde ekspirante, kvazaŭ post granda timegiĝo, --- dank' al Dio, mi ne estas haringo! kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo…
僕はニシンではない! 青年はあたかも大変な恐怖のあとのように息をついて、叫んだ。お陰様で僕はニシンではない!僕がそうでないから、樽の中のニシンみたいに、窒息しそうな役所には一日中いられないということはまったく単純なことで・・・。
--- Juna vidvineto! --- ekkriis la juna homo, denove levante la okulojn; --- vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj
若い未亡人! 若い男は再び目を上げて叫んだ。いとこさん、あなたは知らないだろうけれど、この世に未亡人ほど魅力的な存在は他にないのです。もちろん美人に限りますが、青白い顔、感傷的な目、私は女性の青白い顔や感傷的な目にあこがれます。
--- Vi babilas sensencaĵon! --- diris Mario, levante la ŝultrojn. --- Se vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin por tiu stranga malŝatado de virinoj…
あなたの言うことは馬鹿馬鹿しいわ。マリアは肩を上げて言った。もしあなたが私自身の従兄弟ではなく、そして、あなたは軽薄だけれど、本当は善良だということを知らなかったら、私はあなたの女性に対するおかしな嫌悪を本当に憎むかもしれないわ。
--- Malŝatado! --- ekkriis la juna homo, --- sed, mia kuzino, mi adoras virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo…
嫌悪だって! 若い男は叫んだ。だけどいとこさん、私は女性を崇拝していますよ! 女性は私の心と命の女神です・・・。
--- Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.
女神ですって、あなたにはなんとたくさんの女神がいることね!
--- Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li amas... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas tiun forton, tiun fajron, kiu…
人は愛の対象が多いほど、余計に愛するものなのです。それは鍛錬なのです。鍛錬によってのみ、心は力や熱情に達するのです・・・。
--- Estas jam sufiĉe, --- Aleĉjo, interrompis la mastrino jam kun viva kaj videbla malkontenteco, --- vi scias bone, kiel min malĝojigas la direkto de via menso kaj koro…
もう沢山、アレーチョ、夫人は明らかにはっきりと不満を見せてさえぎった。あなたの考えや心の向き方がどんなに私を悲しませるか知っているでしょう・・・。
--- Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! --- ekkriis la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis, kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; --- por bela buŝeto de virino nenio malpli konvenas ol prediko…
いとこさん・可愛いいとこさん、アーメン!神にかけて、祈りましょう! 若い男は座っていた椅子ごと動いて、お祈りをするかのように手を合わせた。女性の美しい唇にとって説教以上にふさわしいものはない・・・。
--- Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene ĝis vespere…
もし私があなたの本当の良い姉なら、朝から晩まで説教しますよ。
--- Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, --- diris la juna homo kun nova ekĝemo; --- ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon…
マリアさん、あなたはその賢明さで、残酷です。若い男はまた唸りながら言った。まさにこの家の中で、私はその美人を見たのです。
Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.
その言葉とともに、彼は演技をするように、勉強部屋の戸を示した。マリアは、半分こわばり、半分は驚いた。
--- Kio? --- ŝi diris, --- vi parolas do pri la nova instruistino de Jadvinjo?
何ですって? 彼女は言った。 じゃあ、あなたはヤドヴィーニョの新しい先生のことを言っているの?
--- Jes, kuzino, --- respondis la juna homo, subite akceptante seriozan mienon; --- mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj.
そうです、いとこさん。若い男は急に真面目な顔になって、あの人は私の女神中の女神です。
--- Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo*?
*ventulo:風邪のようにフラフラした人、といったところ。「尻軽男」
どこであなたは彼女を見たの、浮気屋さん?
--- Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!
ここへ来て、玄関で、あなたがお嬢さんの新しい先生と話しているのを知ったのです。邪魔をしたくなかったので、台所の戸から入って、扉のカーテンから覗いたんですが、冗談じゃなく、彼女はなんて美しいんでしょう! あの目! あの髪! 女王の姿!
--- Aleĉjo! --- interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, --- ŝi estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la edzo…
アレーチョ! 夫人はいくらか不満げにさえぎった。あの人は明らかに不幸な人です。夫をなくして喪服を着ていますよ。
En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.
マリア・ルズィンスカが客間に入った時、その若い男は奇妙な姿勢をしていた。彼は夫人が閉めた勉強部屋の入り口に顔を向け、腰を少し後ろに曲げて、腕を上に伸ばし、天井を見つめていた。その演劇のような姿勢には、やはり演劇的な、そしてとても滑稽に見える、うっとりした顔つきが伴っていた。
--- Aleĉjo! --- diris Mario kun admona tono, --- kia do nova sensencaĵo ĝi estas?
アレーチョ! マリオは咎めるような口調で言った。その馬鹿馬鹿しい真似はなんなの?
--- Diino! --- ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek la vizaĝesprimon. --- Diino! --- li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.
女神だ! 若い男は、その姿勢も表情も変えずに小声で言った。 女神だ! 彼はそう繰り返して、喜劇の主人公のように唸りながら、頭と腕を下げた。
Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn, kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun teno de facila riproĉo:
マリアは笑いをこらえることができなかった。しかし彼女は肩をあげて、手に仕事を持ったままソファに座りながら軽く叱るように言った。
--- Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!
アレーチョ! あいさつを忘れているわね!
Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da kisoj sur la manon de la mastrino.
その言葉を聞いて、若い男は跳び上がり、夫人の手に何度かキスをした。
--- Pardonu, Marinjo, pardonu! --- li diris kun tiu sama patosa tono kiel antaŭe, --- mi estis tiel ravita! ho!
ごめんなさい、マリアさん、ごめんなさい! 彼は前のように情熱的な調子で言った。全く魅せられていたのです、おぉ!
Li sidiĝis sur ŝego apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.
彼は若い女性の傍らの椅子に座り、その手を胸にあて、再び視線を天井に向けた。マリアは、悪戯をする子供を見るように、彼を眺めた。
--- Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? --- ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. --- Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la tuta tago forprenos vian prudenton.
どんな奇妙なことがあなたの頭に流れ込んだのですか? 彼女は、真剣に話そうと努めているようだったが、笑いを隠すことはできなかった。ここに来る間に、そんなにあなたを魅了する新しい女神を見つけたの? 実際、私はその女性があなたの分別を一日中奪い取ってしまわないか、心配だわ。
--- Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por* unu minuto.
*por: 予定の期間「1分の予定で」
マリアさん! ちょっとだけここに入ってもよろしいですか。
Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.
マリアは静かに部屋を横切って、娘の新しい先生の顔に、再度親しみをこめた視線を止めて、勉強部屋から客間に通じる、カーテンに隠されたドアを抜けて、静かに閉めた。
En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La c de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ interesa*. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi* estis la granda pleneco de vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra*. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis, ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj, ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj, la tuta fizionomio en unu sekundo* ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana malseriozeco de liaj ridetoj.
この部分、日本語にするのが難しい。ここでは文学的な翻訳ではなく、原文に近い訳を目指しているので、以下のような下手な日本文になってしまった。
*interesa:興味深い、面白い(エス日辞典)ー興味を引かせる、といった意味なので「魅かれる」と考えた。
*frapanta en ĝi:frapi は印象を与える、<注意などを>引く(エス日辞典)。ĝi は eksteraĵo、この部分の主語は granda pleneco (estas frapanta)
*ekscentra:中心から離れた(エス日辞典)、 ここでは「無責任」としてみた。
*en unu sekundo:1分の間に(何度も変わる)
--- Vi portas funebron, --- diris Mario* Rudzinska per mallaŭtigita, mola voĉo, --- eble pro la patrino, aŭ la patro…
*Mario、女性の名前なので、元は Maria ではないかと思う。固有名詞もエスペラント化すれば名詞語尾 -o を持つ。PIVには “Mario: Nomo de viro aŭ de virino” とある。ここではマリアと訳すことにした。
あなたは喪服を着ていますね、マリア・ルズィンスカは、押さえた柔らかい声で言った。おそらくお母様かお父様の・・・
--- Pro la edzo, --- mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove malleviĝis malrapide kaj peze.
夫ですの、小声でマルタが答え、そして彼女のまぶたは再びゆっくりと重く下に向かった。
--- Vi sekve estas vidvino! --- ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo certe ne estas eterna; --- kaj eble... eble vi havas infanojn?
あなたは、それでは未亡人*なんですね!マリアが叫んだ。その声には同情と、恐れが響いていた。その恐れは、結婚の幸福にある女性が、誰かがその幸福を失った時、そして自分自身の幸福も決して永久ではないことを知った時に感じるものであった。たぶん・・・多分、お子さんがいらっしゃいますね?
Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.
この時、マルタ視線を上げた、その中では生き生きとした光が瞬き始めていた。
--- Mi havas filinon, sinjorino! --- ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe progresis en la lernado; *pri la profunda lingva sciado, kiun posedis la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron, ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona vira voĉo:
Feliĉan novjaron! Ĉi-jare mi daŭre skribos tradukon de Marta kaj la serion de japanaj proverboj kaj idiogramoj.
明けましておめでとうございます。 今年も「マルタを読む」と「日本の諺・慣用句」の紹介とを続けていきます。
Marta silente salutis kaj leviĝis.
マルタは静かに挨拶をして立ち上がった。
--- Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn --- diris la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la pordon kun la pordkurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj la barbeto, --- jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia filino.
もし、貴女が今日から授業を始めたいと思われるなら、—-女主人もまた立ち上がり、物柔らかな身振りでカーテンで覆われたドアを指しながら言った—こちらに娘の勉強部屋がありますわ。その戸の後ろでは、二人の女性が立ち上がるのと同時にあの目、口ひげ、あごヒゲの端が消えたのだった。
La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si* kaj, levante la belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.
*senti sin ĉe si:自分を自分のところにいると感じる。「自分の居所にいる安心感」「気兼ねなく」といった感じか?
Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian, delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.
しかしマルタは直ぐには座らなかった。彼女の顔はこの一か月の待機を経て、以前よりもやせて青白くなっていたが、このときには深く考え込んで、まぶたを下に落としていた。机の縁をしっかりと掴んでいる手は少し震えていた。彼女は数分間、そのようにして凍りついた表情でじっと動かずに立っていた。彼女は彼女の生徒の母親に今聞かされた言葉について考えているのか、あるいは彼女自身が何かの問題について、自己の思慮と良心において、その答えを探しているのかが見てとれた。彼女が視線を上げたとき、彼女を見つめている女主人の視線にぶつかった。その視線は、新しい先生の優美で繊細な、上品で美しい姿を足の先から頭まですばやく走った。その視線は彼女の黒い服を縁取る喪章の幅広の白いリボンに少しの間止まり、今は彼女の青白い、考え込んだ顔を、共感と幾らかの好奇心をもって見つめていた。
La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco, sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino.
少女は、上品で柔らかな物腰で、自由と知性にあふれた表情で、全くまごつくこともなくとても優雅に、これからの先生に挨拶をした。
En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj estis turnitaj profile al la pordo.
その時、前室でベルが鳴ったが、だれも部屋には入ってこなかった。しかし、少しして隣の部屋との間の扉をほとんど覆っているカーテンが少し動いて、緋色の重い生地の間に出来たすき間に、炭のように黒い目が現れた。それはどうやら男の顔のもののようだった。なぜなら、その上には濃い、短く切った巻き毛とともに褐色の額も見えていたし、そしてその下には黒い、剛く立ったヒゲの端が見えていたのだった。しかし、それらのすべてはカーテンの深い切れ目の間にやっと見えているのに過ぎず、部屋で話をしていて、扉に横向きに向かっている人たちには全く見えないままであった。
La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.
この家の女主人はマルタとの会話を続けていた。
--- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone de nia flanko, ke ni donis al fremdlandulino la eblon labori, dum ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena, ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere, ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.
娘のこれまでの先生、ドゥポントさんはとても上手に教えて下さいましたので、ヤドヴィーニョもその元でずいぶん上達しました。だけど、私の夫は、周囲にたくさんの優れた地元の教師がいて、一生懸命に職を探しているのになかなか見つからないでいる時に、外国人に仕事を与えるのは私たちにとって、良いことではないと言い、私もそのように納得しました。私たちの娘に教養をつけて下さるすべての教師たちに私と私の夫がお願いすることはただ1つ、その教育は、基礎的で幅広く、完全で、子供が将来完璧に修得できるようにその教科のすべての分野を含むことです。
En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de siaj gepatroj.
決められた時刻に、マルタはシフィエント・イェルスカ通りにある住宅の1つに入っていった。美しい、趣味良くそして贅沢にしつらえられた小部屋で彼女に会ったのは、まだ若く、非常に美しい、美しく着飾った女性であった。快活で魅力にあふれ、流ちょうで活発でかつ優雅な話し方をし、その表情には深い知性が表れていた。彼女は、この地方で最も有名な文学者の妻、マリア・ルジンスカ夫人であった。夫人のあとから、知的な目を輝かせた12歳の少女が笑いながら駆け込んできた。彼女は最新の短い、美しい服をなびかせながら長い深紅の紐を引きずっていた。おそらく、すぐ前までこの快適で広い両親の家で、この紐で体操の練習をしていたのであろう。
--- Verŝajne mi havas la plezuron* vidi sinjoninon Marta Swicka? --- diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris apud la kanapo. --- Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino estas tiel bona*, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo, memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone, kiel ĉe fraŭlino Dupont!
Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun pli bona estonteco en la fino. "Se, --- diris Zminska, --- en la domo, en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti, sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun proponis al vi."
それ以外に、この成功の最初の輝きは、彼女の前に最終的にはより良い未来があるという展望を明るくした。もしもーズミンスカは言ったーこれから案内する家で、あなたが真面目で能力のある教師だという評判を取ったら、その時には、他のたくさんの人たちがあなたを家庭教師として求めるようになるでしょう。そうなったら、あなたはただ仕事を選べるだけでなく、今よりずっと良い条件を要求することも出来るようになるでしょう。
Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde enfortikiĝis la du vortoj "konscienca kaj kapabla".
この言葉で、ルドヴィコ・ズミンスカはこの若い女性との会話を終えた。マルタの頭の中に2つの言葉「真面目で能力のある」がしっかり根付いた。
La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post longa tempo momenton da trankvileco.
この2つの言葉の1つめは、彼女にどんな恐れも疑いも起こさせなかった。2つ目を、彼女は理由も分からないままに自身から追い払おうとした。彼女は、それがあたかも長い時間の後の最初の安心を曇らせてしまう何かであるように、忘れたいと思ったのである。
--- Fajron! fajron! --- ŝi kriis, --- mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel longe ne faris ĝin sur la kameno!
火だ、火だ、彼女は叫んだ、お母さん、私は火が大好き! もうずっと暖炉に火がなかったわ!
Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon sur la genuojn.
黄色い炎が上がった時、暖炉の暗い奥を明るい光が満たし、部屋の中には心地よい暖かさがあふれ出てきた。マルタは火の前に座って、膝の上に子供を抱いた。
--- Janjo! --- ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; --- vi estas ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus* por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos al ŝi... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj gaje...
Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska sciigis al la juna virino, ke ŝi riĉevis por ŝi lecionon de franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis, kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por la vinino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.
マルタは実際に仕事を得たのである。1か月のあいだ待ち焦がれ、10回以上も紹介所を無駄に訪れた後、ルドヴィコ・ズミンスカはこの若い女性にフランス語を教える仕事があることを告げたのである。1日に半スペスミーロ(500スペーソ)の報酬は、マルタにとっては自分の前に宝の採掘場が開いたかのようであった。今住んでいるこの同じ部屋で、今までと同じように、あるいはもっと節約して、自分の要求を満たしながら、この収入で子供と一緒に生きていくことが出来る。生きていける! この言葉は、昨日まではまだ自分の衣類のそれほどには必要でない部分をどこで誰に売ることが出来るのかを知ろうとしていたこの女性にとってはまことに大きな意味を持っていた。