goo blog サービス終了のお知らせ 

エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて28年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(60)

2021-12-07 | Marta


Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa* ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis, preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis la brakojn kaj, neniondirante, alpremis forte al sia brusto la nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte. Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.

 *ヨーロッパでは、trietaĝa domo といえば、日本の4階建てになる。dua etaĝo は2階ではなく3階である。床の層ではなく、階段の数が基準になっている。ここでは階段を3つ登って、いわば日本の4階に当たる階に屋根裏部屋があると解釈した。

 彼女が高い屋根裏部屋に住むようになってから、狭くて汚れた暗い3階分の階段を登る足取りがこんなに軽かったことは一度もなかった。ポケットから重い錆びた鍵を取りだした時、彼女はほほえんでいた。ほほえんだままで、彼女は部屋の敷居をほとんど飛ぶように越え、喜びの叫びとともに飛びついてきた黒い目の子供を自分の胸に強く抱きしめた。彼女は少女の額に強く自分の唇を押しつけた。

Dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo! --- ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje ridetantan buŝon.
 神のお恵みで、神のお恵みで、ヤーニョ! 彼女はやっと話した。もっと何かいいたかったのだが、出来なかった。彼女の喜びで笑う口に、二本の涙が流れた。

--- Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? --- ekpepis Janjo, karesante per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.
 母ちゃん、なぜ笑っているの? なぜ泣いているの? ヤーニョは小さな手で母親の上気した顔をなぜながらしゃべり始めた。

Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka, ke en la ĉambro estas malvarme.
 マルタは答えなかった。彼女はすばやく立ち上がり、暖炉の奥の深い暗黒を見つめた。今になって、自分が濡れていて、部屋の中が寒いことを感じ始めた。 

--- Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris, prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da ligno.
 今日は暖炉に火をおこそうね、彼女はそう言いながら、暖炉の後ろに一束だけあった薪の束を取りだした。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(59)

2021-11-29 | Marta


--- Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!
 「待つ必要がないと思っていたなんて、自分は何と無経験だったことだろう、大きなことを望んでいたなんて、何と無分別だったことだろう。」

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.
 夜、窓のところに立って、マルタはそのように考えた。その窓からは秋の夜と絶え間なく騒がしい大都市が見えた。

--- Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu amaso, kaj per kio mi trabatos, se* mi posedas tiel malgrandajn ilojn por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?

 *この se は、=sub la kondiĉo, ke... 後の2つの se は=en la okazo, kiam...

 何という群衆! あらゆる社会階層、年齢、民族の人たちがそこにひしめいている。私はそこを通っていこうとしていたんだ! この群衆の中に自分の道を切りひらくことが出来るのだろうか、そして、闘うためのほんの小さな道具しか持っていないのに、その道を突き進むことが出来るのだろうか? そして、もし人々が、私がその道にいることを許さず、一週間、二週間、一月も経ち、仕事を見つけられなかったら?

Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.
 こんなことを考え、マルタの体を冷たい震えが走った。彼女はすばやく頭をめぐらして、眠っているヤーニョの小さな頭に視線を投げた。その視線は、あたかも子供の上に恐ろしい危険が迫っているのを見て、突然恐怖にかられたかのようであった。

Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo, per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante, indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj, facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj brilantaj.
 マルタがドゥルガ街の紹介所から急ぎ足でピゥナ街の自分の家に帰ってきたのは12月の暗い、雨模様の日で、道はぬかるんでいた。空は泣いていたが、この若い女性の表情は明るかった。人々は傘で雨を避け、マントで寒さを防いでいたが、彼女には何もなかった。しかし、この瞬間に彼女が雨と寒気が身に当たることに疑いなく無関心であると同様に、自然の攻撃に対しては無関心だった。彼女は頭を上げ、目を輝かせて、ぬかるんだ歩道を身軽に走っていった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(58)

2021-11-25 | Marta


La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.

 狭い屋根裏部屋の小さな窓から差し込んでくる細い光が彼女を喜ばせた。奥が煤けた暖炉が彼女に興味を起こさせた。彼女は新しい家具と知り合いになり、2つの椅子の1つの足が他の三本より短いのを、彼女が街で見る足の悪い老人たちと比べて笑った。朝のうちずっと一人だったことで、彼女の頭の中にいろんな考えが溜まっていたので、彼女の言葉に飢えた小さな舌は早口の、大きな声でのおしゃべりを母親に向かって吐き出した。

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj, kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.
 子供の喜びに、マルタはいま初めて心が押しつぶされるように感じた。ヤーニョが消え去った父の姿をまだより良く憶えていた昨日、それまでその中で彼女が暮らしていた壁や、いつも見慣れていた美しいものがなくなってしまったことを悲しんで、泣きながら食べ物を食べようとせず、その大きな黒い目に、苦しい懇願と無意識の恐怖を浮かべて母親の顔を見上げていた。その小さな口に微笑みが戻るためになら、青ざめた頬に健康な赤みが戻るためになら、マルタは自分に残ったすべてを与えるであろう。今日は、子供の銀のように響く笑いが、彼女に言いようのない、しかし重い不安を起こさせた。彼女の状況の何が変わったのであろう? 彼女は昨日と同じく孤独であったし、昨日と同じく貧しかった。しかし、昨日と今日の間には、初めて見知らぬ世界に出て、かつてなかったほど自分自身についてより正確に考える試練の朝があった。昨日は、24時間経たないうちに、自分の手に仕事をする力を持っていて、未来をしっかりと描くことの出来る収入を計算できると確信していた。24時間は経ったが、未来は不確定のままだった。いつまで待つのか分からないままに、とても小さな何かを待たねばならないのであった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(57)

2021-11-23 | Marta


En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis, ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ tridek spesmiloj.
 彼女の住み家がある建物の隣の建物にレストランがあった。マルタはそこに入って、昼食を運んでくれるように頼んだ。場所が近いので、少しだけ余計に払うことで、レストランは屋根裏部屋へ小僧に昼食を運ばせることに同意はしたが、1週間分の前払いとして1.5スペスミーロを要求した。全部で30スペスミーロほどしか持っていないマルタにとって、その金額はとても大きかった。

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo, kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio kune forprenis kvaronon de ŝia havo.
 全財産の入った札入れを開けながら、マルタは漠然とした、しかしつらい不安を感じていた。その感覚は家主の家に入って1か月分の家賃と家具の借り賃として4スペスミーロを払った時、ますます大きくなっていた。さらに、その前に彼女はいくらかの砂糖、お茶、パン、小さなランプと少々の灯油を店で買ったのだった。これらすべてが一緒になって、彼女の財産の4分の1を奪い取ったのである。

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro. Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian vizaĝon per kisoj.
 朝のうちずっと部屋に閉じ込められていたヤーニョは錠の鍵が回る音を聞いて喜びの叫び声を上げた。彼女は入って来た母親の首に飛びつき、顔中にキスをした。

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.
 子供たちの心身に効果を与えるのは瞬間の印象が唯一の力である。彼らの考えには未来は存在しないし、過去は記憶から急速に消し去られる。昨日はもはや子供にとって遠い過去であり、数日前に起こったりあったりしたことは、彼らの目の前から忘却の霧の中へ流れ去り、消えてしまう。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(56)

2021-11-20 | Marta


--- Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon; tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn, sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj, post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian sciigon.
 あなたにふさわしい仕事を見つけるために出来るだけのことをいたしましょう、奥さん、しかし近いうちに見つかるとは思わないで下さい。ふつう、教師の仕事では、求職は求人をはるかに上回っているものです。言語や芸術の分野で非常に高い能力を持っている女性教師は求められていますし、良い条件で仕事に就くことが出来ますが、そういった人はとても少ないのです。求人に対してあまりにも少なすぎるほどです。しかし基礎的な教育に関しては、あまりにも多くの女性が仕事をしていたり仕事を求めているので、激しい競争で労賃が恐ろしく低くなっているばかりか、大多数の人にとって、仕事を得るのを難しくし、不可能にさえしているのです。しかしながら、くり返して言いますが、私はあなたに仕事を見つけるために出来ることは何でもします。このことは、あなたのためだけでなく、私自身のためでもあります。数日後、一週間後にもう一度おいで下さい、その時には何らかのお知らせがあるでしょう。

Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco, ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.
 そう言って、事務所の女主人はすでに頭から足の先まで、公式的な冷たいこわばった姿勢になっていた。部屋の中に新しい女性の姿が現れたからであった。

Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton, ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.
 マルタは立ち去って、階段をゆっくり下りていった。彼女は、1時間前に同じところを降りていったあの若い女性のようには泣かなかった。しかし彼女は深く考えに沈み込んでいた。通りに出て、初めて視線をあげ、彼女は足を速めた。まだこの日にしなければならないことが沢山あった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(55)

2021-11-15 | Marta


Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu devas defendi ŝin kontraŭ --- morto per malsato!
 話している時、マルタの唇は震えていた。彼女は客間のビロードのソファーに座って女性の解放について気のきいた会話をしているような社交界の女性ではなかったし、書斎の四方の壁に囲まれて、その間の相似点と相違点を見つけるために男と女の脳を測っているような理論家でもなかった。彼女の口をついて出た疑問は、母親の心を引き裂く疑問であり、この貧しい女性の頭を熱くさせていたのであるが、彼女の前に、彼女を死と飢えから守るべき盾のように押し出されてくるのであった。

Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:
 ズミンスカは少し肩を上げて、ゆっくりと言った。

--- Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial, ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.
 あなたはその問いを何度もくり返しました。なぜですって? 形式的な決まり切った答えでなく、私があなたに言いたいのは、兎にも角にも、男性は一家の長であり、家族の父だからでしょう。

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.
 マルタは神託のように話している女性を見つめた。

La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn. Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.
 それまでは知りたいという思いと、強い気持ちで現れていた彼女の目の輝きは、まぶたの下から流れ出手、その瞳をガラスのようにしている二つの涙の後ろに隠れてしまった。彼女の手は、あたかも意に反するかのように握りしめられていた。

Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo, anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo volis fini la paroladon kun la juna vidvino.
 ルドヴィコ・ズミンスカは立ち上がった。前室では呼び鈴が鳴って、誰か新しい人の来訪を告げていた。事務所の女主人はこの若い女性との話を終わらせようとしていた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(54)

2021-11-10 | Marta


Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.
 マルタはその言葉をむさぼるように聞いていたが、長く聞くほどにますます彼女の頭の中にも同じ考えが集まってくるのがはっきりしてきた。言葉が口をついて出た。

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.
マルタはその言葉をむさぼるように聞いていたが、長く聞くほどにますます彼女の頭の中にも同じ考えが集まってくるのが見えるようになっていった。言葉が口をついて出た。
--- Sinjorino! ŝi diris, --- ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj mizero?
奥さん、彼女は言った。男の方たちも大きな苦しみや惨めさから逃れるために何らかの完璧さを持たねばならないのでしょうか。

Zminska ekridetis mallaŭte,
 ズミンスカは小さく笑って、

--- Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj, tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de historio, de pentrado k.t.p.?
事務所で外国の文書を写している事務員や地理や歴史や美術などの初歩を教えている教師が何らかの完璧な知識を持っているでしょうか?

--- Sekve, --- ekkriis Marta kun nekutima flameco, --- sekve pardonu, sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion, krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?
では、マルタはいつになく感情を高ぶらせて叫び始めた。では、失礼ですが、奥さん、私はもう一度くり返します。なぜ一方の側には始めから終わりまで就職の道が開かれていて、もう一方の側には尺や寸で測られるのですか? もし私に弟がいたとして、私と同様の才能と能力を持って絵の教師が出来るのに、なぜ私はだめなのでしょう。どうして弟が事務所で外国の文書をコピーできるのに私には出ないのでしょう? なぜ、彼には自分自身と自分の家族のために自分の精神の貯蔵庫に持っているすべてを活用できるのに、私には才能のないままにピアノを弾くことや、不十分な言語の知識以外には活用できるものがなぜ何もないのでしょう?
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(53)

2021-11-04 | Marta


--- Vane vi streĉas viajn pensojn, --- plue diris Ludovikino Zminska, --- nenion ili* diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis. Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos kaj regos vian propran vivon, ili* instruos vin pri la mondo, la homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi laborenspozon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume ili* akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur per larmoj kaj spicatan --- por humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas, virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi ĉion havas kontraŭ si --- por si ŝi havas nenion.

 *ili=pensoj
 *ili=faktoj: ここでは必要のない語だが、主語をくり返している。
 *ili=elementa sciado kaj nesufiĉaj kapabloj

 考えても無駄ですよ、ルドヴィキーノ・ズミンスカはなおも続けた。考えても分からないでしょう、なぜならあなたはいままで現実の世界の中で生きてこなかったのですから。あなたは以前はお嬢さんの夢の世界にいて、その後は家庭的な気持ちの世界にいて、その世界の外のすべてのことに関心を持ってこなかったのです。あなたは二十数年もその中で生きてきたのに、9年も音楽を学んできたのに演奏できないのと同様に、世の中を知らないのです。あなた自身の生活をあらゆる方向から取りまき、支配することになる事実が、あなたに世の中や人間たちや社会について教えるでしょう。私の仕事に関しては、これだけは言えますし、言いたいのですが、この社会では、奥さん、何らかの知識について、高度に完璧な女性のみが、あるいは実際的で精力的な才能を持つ女性のみが、生活のための、また大きな苦しみと惨めさに対して自分の運命を保証するのに充分な労働収入を得ることが出来るのです。すべての基礎的な知識と不十分な能力では全く、あるいは最大限でも乾いたパンのかけらや卑しめられた涙だけで湿って、味付けされたパンのかけらを得るに過ぎないでしょう。その中間ということはないのです。女性は仕事の何らかの部門で完璧でなければなりません。その完璧さによって、評判と名声とを、従って求める物とを得るのです。もし、その女性が知識や才能に於いて1,2段低い位置にいるなら、その時には彼女は自分に対立するすべてを持っている --- 自分のためになるものは何も持っていないのです。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(52)

2021-10-30 | Marta


 今日の所は、マルタと紹介所の女主人の両方を ŝi で表していたりするので、注意が必要である。相変わらず下手な訳が続く。

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia* profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin* ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono...

ilina は okuloj を受ける。ilin は mallumaj flankoj を受けている。

 彼女がそう話した時、厳しい表情をした若くない女性の声には苦い皮肉が響いていた。彼女の目はマルタの青ざめた顔をじっと見つめていた。その目の底には人生の暗い側面をよく知っている大人が、それらすべてをこれから経験するであろう無邪気な子供を見つめているような、幾らかの共感が見られた。マルタは黙っていた。彼女は真実を語ったのだ。考えは彼女の頭の中で混乱し、*彼女の心に突然現れ、その注意をすべて占めたものを説明することは全く出来なかった。ただ一つのことだけを彼女は明らかに、かつ正確に見た。彼女は、仕事というものがそれを得るために人が、とりわけ女性が頭を下げさえすれば良いというものではない、ということを知ったのである。そして、さらに一つのことを、彼女は明確に、かつ正確に見たのである。それはヤーニョの白い小さな顔と、ある大きな、切迫した、追い払うことの出来ない要求について、絶え間なく入り込んで思い出させるように、彼女の心を刺すような視線を持つ大きな黒い目であった。

 *少し意訳すると:彼女の意識に突然現れたものをすべての注意を払って説明しようとしたが出来なかった。主語は pensoj 。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(51)

2021-10-23 | Marta


--- Pardonu, sinjorino, --- ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, --- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano... Miaj pensoj konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...
 すみません、奥様。---- 少し経って彼女は苦悩に満ちた不安を表す顔を上げて言った。 --- 長い時間、私の話でお邪魔をいたしました。私は経験のない女です。いままで人と人との関係や私に無関係な事柄の秩序についてあまりにも注意を払っていませんでした。あなたの言われたことのすべてが理解できせん。私が自分に持っていると考えていた私の良識はあなたが示した多くの出来ないことに対して抗議をしています。それらがどういうものかということが分からないからです。仕事を、出来るだけ多くの仕事を得ることは、私にとって生死の問題以上のことです。それは生きることと、私の子供を育てる問題です。私の考えは混乱しています。私はこのことを正しく判断し、理解したいのです。 ---- でも ---- わたしにはわかりません、わからないのです ----。

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

 マルタがそのように話している間、事務所の女主人は最初のうちは無関心に彼女を眺めており、次には大いに注意を払い、最後には彼女の冷たい目が温かく光り始めた。彼女はすばやく視線を下げてしばらく沈黙した。彼女の厳しい額にはいくらかのシワが動き、いつもは無関心な口には一瞬悲しい笑みが浮かんだ。紹介所の女主人の被っている事務的な装いが全く剥がれてしまったのではなかったが、それは透けて彼女自身の人生の一断面以上のことを、他の女性の人生の一つの状景以上のものを思い出している女性が見てとれるようになっていた。彼女はゆっくりと頭を上げ、その目は彼女にしっかりと向けられたマルタの深い、輝いている、不安な目と出会った。

--- Vi, sinjorino, ne estas la unua, --- ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, --- vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, --- al ĉiu* klarigos ilin* sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

 *al ĉiu は「女性たち一人一人に」,ilin は aferoj を受ける。

 奥さん、あなたは最初の人ではありません。 ---- 彼女はそれまでのような冷淡な口調でなく話し始めた。そのように言われる最初の人ではありません。この事務所の主人になってから8年の間、様々な年齢・階層の、様々な能力を持った女性たちがやってきて私と話をし、そして私には分からない!と言いました。私には彼らが分からないということが理解できます。なぜなら、私は多くのことを見てきていて、自分自身でも少なくない経験をしてるからです。しかし、経験のない人たちにとって暗くて理解できないことを説明をしようとは思いません。それらのことは、必要な闘い、避けられない幻滅、昼のように明るく、同時に夜のように暗い事実が充分に説明するでしょう。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(50)

2021-10-21 | Marta


 このシリーズも第50回になったが、まだ全体の10%を少し超えた程度である。マルタの苦悩と闘いはまだまだ続く。

--- Sekve, --- ŝi diris post momento, --- kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...
 では、彼女は少し経って言った。女性は何を教えるのですか?

--- La lingvoj, artoj...
 言葉や芸術・・・。

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran* rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.

 * akira rimedo:エス日辞典の1ページ目、形容詞語尾 -a が「動詞語根に着く場合」を参照。この場合は、rimedo por akiri (laborenspezon).

 マルタの目は希望で輝いた。ズミンスカの最後の言葉は、彼女が今まで考えていなかった1つの方法に気づかせたのである。

--- Artoj, --- ŝi eldiris rapide, --- sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.
 芸術、彼女は急いで言った。では、音楽だけでなくても・・・私は絵画も習いました。私の絵は褒められたこともあります。

--- Certe, --- ŝi diris, --- se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...
 確かに、彼女は言った。もしあなたに絵画が出来るのなら、いくらかは役に立つでしょう。でも音楽ほどには役に立ちません。

--- Kial, sinjorino?
 なぜで御座いましょう。

--- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn...
 おそらく、絵画は小声で、音楽は大声で、といった所でしょうか。ともあれ ----- ズミンスカはつけ加えた。あなたの絵を持ってきて下さい。もし、あなたがとても上手で、大いに才能と教養を示すような絵を描くことが出来れば、あなたにひとつかふたつの働き口を見つけてあげられます。

--- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, --- respondis Marta; --- mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.
 私、とても上手に絵を描けるというわけではありません ---- マルタは答えた 私の ---- 絵の才能が大きいとは思っていませんし、私の受けた絵画の教育が高いとは言えません。しかし、その最も基礎的な法則について教える程度には絵画について知っています。

--- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, --- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.
 そういうことでしたら、基礎的な絵画の教師の仕事をお約束することは出来ません ---- ズミンスカは、胸の上で静かに手を組みながら言った。しかしマルタはますますつらい気持ちのもとで、両手を強く組み合わせた。

--- Kial, sinjorino? --- mallaŭte demandis la juna virino.
 なぜですか? ---- 若い女性は小声で尋ねた。

--- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, --- respondis la mastrino de la oficejo.
 ---- そのようなことは男性が教えますから ----- 事務所の女主人は答えた。

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.
 マルタはうつむいて、言葉もなく座ったまま2分間深く考え込んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(49)

2021-10-18 | Marta


--- Viroj? --- elbalbutis Marta, --- kial ekskluzive viroj?
 男性? マルタは口ごもった。 なぜ男性だけが?

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:
 ズミンスカは、若い女性に対して、あなたはどこから来たの?とでもいうような目をあげ、声に出した。

--- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.
 たぶん、男性は男性だからでしょう。

Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.
 マルタは女性が何も知らない幸せな所からやってきたので、事務所の女主人の言葉についてしばらく考え込んだ。彼女の人生で初めて、社会の複雑さと問題が彼女の目の前に、混乱してぼんやりと現れたのである。しかし、それらの混じり合った輪郭は、彼女に無意識の苦悩に満ちた印象を与えたが、彼女には何も理解できなかった。

--- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, --- ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...
 奥様、彼女は少し置いて話し始めた。仕事が教育に関する時、なぜ男性がより求められるのかは分かるような気がします。男性は女性よりも高い、基礎的な教養を身につけています。そうです、そのことは教育がより広い内容を持ち、教師の能力がすでに成長した精神と心が必要とするような広く、基礎的なものである場合にだけ当てはまるのでしょう。私は、歴史や地理・文学史の初歩を教えたいのです。

--- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska.
 そういう初歩は、やはり男性が教えるのが普通です。ズミンスカがさえぎった。

--- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, --- rimarkigis Marta.
 男の子に教える場合ではありませんか、マルタは言った。

--- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis.
 女の子にもです。紹介所の女主人はつけ加えた。マルタは再び考え込んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(48)

2021-10-13 | Marta


Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.
 その叫びは、母親の胸から意に反して飛び出したが、しかしマルタはすぐにそれがふさわしくなく、無駄でもあることを悟った。彼女は無理矢理気を落ち着かせて静かに話し始めた。

--- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman*, volu havigi al mi lecionojn privatajn...

*以前、firma を「しっかりした」と訳したが、firmo には firmao(商社・会社)という意味もあり、こちらに変更をした。「どこかの会社に入りたい」

 だから、もし私が会社の仕事に就くことが出来ないのなら、家庭教師の仕事を紹介して頂きたいのですが・・・。

--- Lecionojn de franca lingvo? --- interrompis la mastrino de la loĝejo.
 フランス語の家庭教師ですか? 事務所の女主人がさえぎった。

--- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super* mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...

 *labori super io で、io についての仕事をする、という意味であるが、ここでは「自分自身について仕事をする」、「仕事」というより、「勉強しながら」といった感じだろうか。

 そうです、そして他の教科も、例えば地理や世界史、ポーランド文学史、かつて私はこれらを学び、その後も多くというほどではありませんが少しは読んでいます。働きながら、自分の知識を完全にしていくことも出来ますし・・・

--- Ĝi nenion utilus al vi, --- interrompis Zminska.
 それは何の役にも立ちませんよ。ズミンスカがさえぎった。

--- Kial, sinjorino?
 なぜで御座いますか?

--- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...
 そう、なぜなら私でなくてもこのような紹介所の持ち主の誰一人として、あなたが話しているような教科について純粋な良心でもって、あなたにお約束することは出来ませんから。

Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:
 マルタは大きく見開いた目で話している女性を見つめた。その女性は、少し経ってからつけ加えた。

--- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.
 そういう学科はほとんど独占的に男性が教えますから。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(47)

2021-10-06 | Marta


Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la ŝegon, ŝi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.
 マルタはグラニッズナ街のバラが咲き、ナイチンゲールが歌う農場からやってきた。そこでは飾り付けられた、暖かい、四方の壁が外の世界から彼女を守っていた。彼女は、以前は無邪気さと何も知らない乙女の世界から出て、陽気さと若い何も知らない妻の世界にやってきた。彼女は、女性が目を下げて何も見ず、どんな問いもせず、従って何も知らない、そんな人間生活の輪から出てきた。彼女は、ジュピターに許され、牛には許されていないこと* について、知らなかった、あるいはただつかの間に、わずかに聞いただけであった。ルドヴィキーノ・ズミンスカの冷たい、しかし賢明な目はいくらかの皮肉をたたえて彼女を見ていた。その目は、あの紅色のフードをかぶった、鋭く話し、大声で叫んだ、椅子に足を載せたあの女性がジュピターで、我々のすべての子供が生まれる同じ地上に低俗に生まれた哀れなお前は牛なんだと言っていた。

*ジュピター(ゼウス)は女神や人間と交わる時に様々に姿を変えた。そのうちで最も重要なのが白い牡牛である。

--- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.
 もしあなた、奥さんがあなたのお嬢さんと別れていることが出来るなら、どこかに預けることが出来るなら、あなたには年俸150スペスミーロで仕事が見つかりますよ。

--- Neniam! --- ekkriis Marta, interplektante la manojn, --- neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin* en fremdajn manojn... Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero...

 *infano には性別がないので、代名詞は ĝi で受ける。すぐ後に ŝi で受けているが。

 いいえ、決して!マルタは指を組みながら叫んだ。私の子供と別れるなんて出来ません。他人の手には任せられません! 彼女は私にとってこの世に残されたすべてなんです!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(46)

2021-09-30 | Marta


--- Ha! --- ŝi diris, --- vi ne estas do sola, vi havas infanon...
 はぁ! 彼女は言った。 あなたは一人ではないのですか、子供があると・・・。

--- Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam ian malagrablaĵon.
 4才の女の子です。気のいい、おとなしい子で、誰かに迷惑を掛けるようなことは何もしません。

--- Mi kredas, --- diris Zminska, --- kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ la plej malgnandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.Marta rigardis la parolantinon kun
miro.
 分かりますわ。ズミンスカは言った。しかし、子供連れで仕事が見つかるというほんの小さな希望も私は与えられません。マルタは驚いて話した人を見つめた。

--- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, --- la personon, kiu ĵus foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino... kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?
 奥様、彼女は少し間を置いていった。たった今ここから出ていった人はそのちいさな親戚の子供と一緒に行かれますし、他にもいろんな条件が、たくさん・・・。彼女の教養ははそれほどに高いのですか?

--- Ne, --- respondis Zminska, --- ŝia klereco estas tute ne granda; sed ŝi estas fremdlandulino.
 いいえ、彼女の教養はそれほど高くはありません。だけど外国の方ですから。

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia esprimo, kiu kvazaŭ diris "Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi venas?"
この事務所の女主人のこわばった顔の口から、この会話を通して初めての薄笑いが流れ出た。そして彼女の冷たい目は、あたかも「何ということ! あなたはそんなことも知らないの? あなたはどこから来たの?」とでもいうように、マルタの顔を見つめた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする