goo blog サービス終了のお知らせ 

エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて28年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(89)

2022-07-01 | Marta


Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: --- mi ne esperas, ke mi povos min helpi, mi ne povas fidi min mem! --- Tio estis naskiĝanta konscio de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. --- Ho, se mi estus sola!... --- ŝi pensis. --- Se mi ne havus infanon!
 その願いは強く、若い女性の胸の中でその声をつまらせ、頭の中に血の波を投げ込んだ。しかし、彼女はその願いに屈服することなく、去ることもせず、手を組んで頭を下げ、身動きもせずに立っていた。彼女の最も深い内部では沈んだつぶやきが響いていた。—私は自分のことを自分では出来ない、自分自身を信頼することが出来ない。—それは自分自身の無能力さについての、生まれつつある自覚であった。この感覚のもとで、彼女の中に漠然とした、しかし辛い恥ずかしさが大きくなってきた。ああ、もし私が一人だったら…! 彼女は思った。子供さえいなかったら!

--- Volu diri al mi, --- ekparolis Mario, --- kiamaniere mi povos sciigi vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por trovi por vi okupon... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?
 どうかおっしゃってください、マリアは言った。私と夫が、あなたの仕事を見つける努力をした結果をどのようにお伝えできるでしょうか。あなたの住所をお知らせいただけますか?

Marta meditis dum momento.
 マルタは少し考えた。

--- Se vi permesos, --- ŝi respondis, --- mi venos ĉi tien mem, por informiĝi.
 よろしければ、彼女は答えた。お伺いするのに、私がここに参ります。

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino* povas forgesi ŝin. Ŝin hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco, nedifiniteco de la situacio.

*la juna feliĉa virino:Marioを指す

 最初、彼女は自分の住所を知らせようとしたが、しかし、この若い幸せな女性は彼女のことを忘れるかもしれないという思いが頭をよぎったのだった。彼女を対象にした同情が彼女を恥ずかしくさせたのだが、目の前で輝き始めた収入についての希望が再び消えて彼女の立場を恐ろしい不確定に、不安定にしてしまうという想像が、彼女をより恐れさせたのである。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

まるたをよむ(88)

2022-06-27 | Marta


Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis, kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin malsupren... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis simptomojn de kompato al ŝi... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj diri:
 マリアが、自分のいとこが良い心の持ち主であると確信していたのは間違いではなかった。それで彼女は満足して彼を出入り口まで目で追って、再びマルタの方に振り向いた。その若い未亡人は頬をますます赤く燃え上がらせて、じっと立っていた。彼女は、少し前に自分の手を握っていたこの女性だけでなく、ほんの数回、ちらりと見ただけでほとんど全く知らないその若い男性にも同情の気持ちを持たせたことを見ないわけには行かなかった。今、彼女は自分の人生で初めて、人の同情の対象になっていた。彼女はほとんど自身でそれを呼び起こしたのであり、それを避けたり拒絶することは、強い必要に押さえつけられていた彼女には出来ることではなかった。しかしながら、人が彼女に示したこの感覚が、それ自体は善良なこの感覚が、彼女の頭を押さえつける重しとなって彼女の頭を下げさせたのであった。彼女は自分自身や、マリアとの会話に不満を感じた。なぜなら、彼女にとって全く他人である人たちの会話が、彼女に対する同情を呼び起こしたから。彼女の頭を、自分がもっと強くなければならない、もっと慎重で控えめでなければならないという考えがよぎった。彼女は、この瞬間に自分の個人的な、人間としての価値の一部が脱落してしまったかのような、あたかも初めて施しを求めて手を差し出したかのような感覚を持ったのだった。2人のいとこ同士が彼女に関した言葉をかわしているとき、その青年が彼女が会ったこともない人たちへの彼女の頼みを携えて部屋を飛び出したとき、彼女の中に、行ってしまいたい、つかの間の同情に感謝する言葉とともにすぐに行ってしまいたいと強く思った。施しは受けずに、次のように言って、

--- Mi esperas, ke mi mem min helpos.
 自分のことは自分でしたいと思います。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(87)

2022-06-23 | Marta


— Marinjo! --- diris mallaŭte la juna homo, --- via edzo laboras ĉe unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias desegni…
 マリアさん、青年は小声で言った。あなたの夫は絵入り雑誌で仕事をしています、そこではデッサンのできる人が必要かもしれませんよ。

Mario ekplaŭdis per la manoj.
マリアは手を叩いた。

--- Vi estas prava, --- ŝi ekkriis, --- mi demandos pri tio mian edzon!…
 その通りよ、彼女は叫んだ。夫に訊いてみるわ。

--- Sed oni devas tion fari tuj! --- ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara vigleco, --- ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio…
 だけどすぐするべきです! 青年はいつもの活発さで言った。ちょうど今日、編集部の会議があります。

--- Kaj mia edzo estas en la kunsido…
 私の夫も参加します。

--- En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio…
 その会議で、このことについてすぐに分かりますよ。

--- Mi tuj skribos al mia edzo…
 すぐに夫に手紙を書きましょう。

--- He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj mi elvokos Adamon el la kunsido…
おやおや、書く意味がありますか! 時間がかかります! 私が行ってアダムを会議から呼び出しますよ。

--- Iru, iru, Aleĉjo…
 行って、行って、アレーチョ。

--- Mi iras, mi rapidas, mi flugas! --- ekkriis la juna homo, kaptis la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj, li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon --- mi kuras, flugas, rapidas ---, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis  kuratingi la junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.
  行きます、急ぎます、飛んでいきます! 青年は叫んで、帽子をとって、そして、まだドアの前でそれを素早くかぶり、2人の女性に挨拶をすることも忘れて、玄関に駆け込んだ。そこで彼はコートを肩に引っ掛け、もう一度「行きます、急ぎます、飛んでいきます」と叫んで、階段を実際に、走り、急ぎ、飛んでいった。それは、ひと月前に窓越しに見た若い美人に駆け寄ろうとしたときのようだった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(86)

2022-06-18 | Marta


Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo.
 マリアは考え込んだ。しかし、彼女はマルタの手を離さなかった。この女性がなんの助言も援助も受けずに彼女から去ってしまうのを恐れるかのようだった。

--- Eble, ŝi diris post momento, --- eble vi laboris almenaŭ iom en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado…
 たぶん、彼女は少しして言った。たぶんあなたは自然科学についてならいくらか学ばれたでしょう? 私の夫は学校の成績が上がらない子供を教えていますから、復習のために手伝っていただけたら・・・。

--- Sinjorino, --- interrompis Marta, --- miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio…
 奥様、マルタはさえぎった。私の自然科学の知識は全く表面的なもので、ほとんどないに等しいので・・・。

Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:
 彼女は少しちゅうちょして、少したってから続けた。

--- Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de desegnado…
 私はいくらか絵を描くことができます。もし、絵の授業が必要な人を知っておられましたら・・・。

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.
 マリアは少し考えて、頭を振った。

--- Kun ĉi tio, --- ŝi diris, --- estas plej malfacile... malmulte da homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin viroj... Jam tia estas la kutimo.
 それについては、彼女は言った。とても難しいのです。絵を学ぶ人は少ないですし、何よりも、たいていは男の方が教えることですから・・・それが習慣となっておりますから。

--- Sekve, --- diris Marta, premante la manon de la mastrino, --- restas al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco, kiun vi montris rilate min.
 それですから、マルタは女主人の手を握って言った。私にはただ、あなたが私に示してくださった親切と好意に感謝してお別れを言うほかないのです。

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin* unu homo pli, kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi la supozo*, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario ĝin* forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko, ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ seriozan.

*この Kion povis ŝin interesi… の構造がよくわからない。対格(-n)が2つあるのはなぜなのか? とりあえず、Pri kio… と考えて、前置詞省略の対格、とでも解釈しておこう。povis interesi の主語は、unu homo, supozo である。
*ĝin は、ĉeestadon

 マリアは数枚の紙幣が入っていると見られる美しい封筒に手を伸ばした。しかしそのとき、横から誰かが彼女の袖にさわった。それは陽気なアレーチョだった。彼はこの会話の間ずっと、近くに控えめな様子で、とても陽気とは言えない表情で立っていた。彼の目は半ばうっとりと、半ば本気で心配してこの和解未亡人の顔を見つめていた。彼女の方では彼がいることにはほとんど注意を払っていなかった。おそらく客間に入ったときに、彼女は彼に気づいたであろう。しかし、彼女自身が最も恐ろしくかつ消すことのできない証人であるときに、彼女の屈辱の告白の証人となるであろうさらなる一人の人間が彼女にどう関係があろうか? 彼女自身の目が恐怖とともに自分自身の無能さの底に、彼女を待つ運命の底しれぬ闇に向けられているときに、誰かの目が彼女を見つめていると思うことが彼女にどう関係するであろうか? それゆえ、マルタはこの若い男がいることには注意を払っていなかった。マリアはそれを忘れていた。そして、誰かが袖を引くのを感じて少し驚いて振り向いた。アレーチョの顔つきを見たとき、彼女はさらに驚いた。彼のよく動く目は今や悲しみに満たされており、いつも不真面目な笑いが見られる口には善良な、ほとんど真面目と言っていいほどの表情を浮かべていた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(85)

2022-06-14 | Marta


Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi diris:
 その時マリアはこの不幸な女性にそれ以上話をさせなかった。彼女は女性の両手を強く握りしめて言った。

--- Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas konatojn, rilatojn…
 あなた、あなたがあなた自身について言うことに私は反論できません。でも信じてください、あなたとお別れするのは私にはとてもつらいことなのです。たぶん、私は少なくとも何かであなたのお役に立てますわ。わたしには知り合いがありますし・・・。

--- Sinjorino, --- diris Marta, levante la okulojn, --- mia sola dezirego estas ricevi la eblon labori…
 奥様、マルタは目をあげていった。私の唯一の願いは、働く手立てを得ることです。

--- Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? --- rapide demandis la mastrino.
 しかし、あなたは何で働きたくて、何ができるのですか?

Marta longe silentis.
 マルタは長い間沈黙した。

--- Mi ne scias, --- ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, --- mi ne scias, kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.
 私には分かりません。彼女はついに小声で言った。私に何ができるのか、私によくできる何かがあるのか、分かりません。

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis profunda humiliĝo.
 その最後の言葉を言ったとき、彼女のまぶたは下がり、その声は深い恥ずかしさで震えていた。

--- Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia filino.
 たぶん、あなたは音楽の授業ができるでしょう。私の親戚の中に、娘に音楽を教えてくれる人を探している人がいます。

Marta neante skuis la kapon.
 マルタは頭を振って言った。

--- Ne, sinjorino, --- ŝi diris, --- en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble pli malforta, ol en la franca lingvo.
 いいえ奥様、彼女は言った。音楽については、私はフランス語よりも十分の一もできません。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(84)

2022-06-09 | Marta


--- Mi eraris pri mi mem, --- ŝi diris plue; --- fariĝinte malriĉa, mi komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj panon... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis... Tio estis fragmentaj, supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino Jadvigo povoscias multe pli ol mi.
 私は自分自身について間違っていました。彼女は続けた。貧しくなって、私は働かなければならないことがわかりました。貧しい、または貧しくなった女性というものは多くの場合教師になるということを見聞きしました。それで、私もこの仕事で働き、パンを得ることができると思いました。私はフランス語を教えることができると言われ、実際に私も間違いなく楽に話せるので、この言葉がよくわかっていると思いました。でも今は、よく話せることがその言葉をよく知っていることではなく、私はこの言葉を基本から学んだことがなく、そして、子供の頃に学んだ僅かな知識も、もう忘れてしまっていることがわかりました。それは断片的な、上っ面な知識で、正確なものではなく、私の記憶から飛び去ってしまったのも不思議ではありません。今まであなたのお嬢さんを教えていた外国婦人は完璧な教師でした。ヤドヴィゴお嬢さんは、私よりもずっと良く知っています。

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn.
 彼女は、あたかも自分の力を再び取り戻そうとするかのように、少しの間黙った。

--- Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, --- ŝi diris, --- tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco... Farante interkonsenton kun mi, vi diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas de instruistino de via filino, ke ŝia* instruado estu larĝa kaj fundamenta, ke ĝi* ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi…

   *ŝia は、instruistino を受ける。*ĝiはinstruado。

 収入は私にとって確かにとても大事なことです。彼女は言った。でも、必要とすることのすべてを早急に学んでしまうことが私には出来ないとわかったとき、私は良心に背くことは出来ないと、自分自身に言いました。あなたは私に言われました、あなたのお嬢さんの教師には、何よりも、広くそして基礎的で、その教科のすべての面を含むような教育を、ほとんど絶対的に要求すると。私にはそのような教育は夢にも出来ません。そのうえ、あなたは私にとても良くしてくださいましたのに、私は不正直なだけでなく恩知らずです。もしこのまま・・・。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(84)

2022-05-28 | Marta


しばらく休んでいましたが、また「マルタ」を再開します。

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la mastrino de la loĝejo.
 彼女を一目見るだけで、彼女がいま、自分にとって非常に重大ななにかを決意したことを、自分のすべての意志の力を集中させることなしに、非常な努力なしには出来ないようなことを行うことを決意したことが見て取れた。ついに、彼女はアタナをあげ、女主人に向かった。

--- Ĉu la leciono jam estas finita? --- eldiris Mario, kiu ĉe la eniro de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.
 授業は終わりましたか? マリアが言った。彼女は、その若い未亡人が部屋に入ったときに立ち上がって、気兼ねない微笑みを表そうと努力していた

--- Jes, sinjorino, --- respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma voĉo, --- mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu instrui vian filinon, sinjorino…
 はい、奥様。マルタは、少し低い、しかししっかりした声で応えた。お嬢さんの今日の授業は終わりました。そしてこれが最後だということをお伝えに参りました。私は、これ以上あなたのお嬢さんを教えることは出来ません。

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo. La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi jam de longe pensis.
 マリア・ルズィンスカの顔には驚きと心痛、混乱が現れた。中でも混乱が最も強かった。この善良な女性の心は、この自発的な辞退に際して、今までずっと考えていた言葉を口に出すことを許さなかった。

--- Vi ne instruos jam mian filinon? --- diris Mario balbute, --- kial, sinjorino?
 あなたはもう私の娘を教えてくださらないのですか? マリアは口ごもりながら言った。 なぜですか、奥さん?

--- Tial, --- respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, --- ĉar mi ne scias instrui.
 マルタは低い声でゆっくりと応えた。私には教えることが出来ません。

Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per esprimo de premanta honto.
 そう言いながら、彼女は目を落とした。彼女の頬の赤い色が額にまで登り、重苦しい羞恥で顔全体を覆った。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(83)

2022-03-26 | Marta


--- Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris post momento de ŝanceliĝado, --- nenio, kio povus havi influon sur mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej proksimaj. Sed mi terure bedaŭras* tiun kompatindan virinon, kiu en la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo…

 bedaŭras:エス日辞典には「ザメンホフは kompati の意味で使っているが、この用法は避けるべきである」とあるので、ここでは「同情する」の意味で訳した。

 それはそうと、それほど重大なことでもないの、少し躊躇した後に彼女は言った。私や私に近しい人たちの運命に影響を与えるようなことは何もないわ。だけど、今そこに、このドアの向こうにいる哀れな女性のことが恐ろしく心配なの。

--- Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank' al Dio! mi spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo…
 ああ、それならあの黒い目の女性のことなんですね? では、ありがたや、やっと楽に息ができます。実際私はすでに考えていました、何か不幸なことが・・・

--- Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin…
 実際、不幸なことですが、私たちのことではありません、だけど彼女には・・・

--- Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en sonĝo la formortintan edzon? ĉu…
 不幸だって? 実際に? ええ、私も少しその興味ある未亡人に同情しています。だけど、彼女に何があったというのですか?夢で死んだ夫を見たとでも? それとも・・・。

--- Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel vi vidas, virino pli malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble nenion povoscias…
 冗談はやめなさい、アレーチョ!彼女は、あなたにもわかるように、私が初めに考えた以上に不幸な女性です。貧困で、明らかに、何もできない・・・

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.
 アレーチョは大きく目を見開いた。

--- Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! beau malheur ma foi!* Tia juna kaj bela…

 *フランス語だと思うが、google翻訳では「美しい不幸私の信仰」、訳がわからないので訳さずにおく。

 何もできない!それは全くの不幸だ!は、は、は!beau malheur ma foi、あんなに若くて美しい・・・

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris ŝiajn palajn vangojn per bela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj, en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.
 彼は突然黙り込んだ。鮮紅色のドアカーテンが開いて、部屋の中にマルタが入ってきたからだった。彼女は入って、数歩前に進み、肘掛椅子の肘掛けに手をかけて立った。その時の彼女はとても美しかった。彼女の胸に長い間わだかまっていた困難な闘いが、おそらくその最後の瞬間が、彼女の青ざめた頬を美しい赤で覆っていた。明らかに、1、2分前、ある大きな苦悩の打撃の中で、彼女は自分の濃い黒髪に手をつっこんだのだった。なぜなら、その墨のように黒い、縮れた二つの束が、紅潮した頬と寂しく対比している青ざめた額にかかっていたから。彼女が少し頭を傾け、目を半ば閉じて立った時、彼女には苦悩している様子はなく、ただ、深い最終的な決意を表していた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタをよむ(82)

2022-03-15 | Marta


En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis lin amike.
 この時、この永遠に笑っている人は善良な、そして真面目に従姉を心配している青年の表情を見せていた。それで、マリアもまた彼を親しげに見た。

--- Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki viajn ŝercojn.
 アレーチョ、あなたが良い心を持っていて、私の悲しみが本当にあなたを悲しませることは知っていますよ。喜んでお話ししますが、でもあなたの冗談ごとを引き起こさないかと心配ですよ。

Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.
 アレーチョは姿勢を正して、胸に手を置いた。

--- Parolu kuraĝe, mia fratino! --- li diris, --- mi aŭskultos vin kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo, kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona anĝelo-konfesprenanto... Mi vin aŭskultos kun preteco por ĉio... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj... Se al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas sango tiu sama kiel via!
 お姉さん、思い切って話してください。彼は言った。私は懺悔室に座る牧師のように真面目に、そして、弟の気持ちで聞きます。その弟の話を、あなたは度々優しい天使のように聞いてくれました。どんなことにも対応する準備をして聞きます。もしあなたが歌う木やお話しする鳥をお望みなら、私はそれらを山越え海越えて探しに行きます。もしヤドヴィーニョの鼻や口が痛むのなら、すぐにワルシャワで寝食しているすべての医者を呼び寄せます。もし誰かがあなたを傷つけたのなら、私はそいつを決闘に呼び出すでしょう、それとも棒で叩いてやりましょう。そして、以上の全てを私が果たすであろうことを、私の全ての女神のすべての美しい目にかけて誓うものです。私があなた、マリアさんと過ごした子供の頃の記憶にかけて、私の仕事場のほこりまみれの壁にかけて、あなたと同じ血が流れる私の心臓の小部屋にかけて!

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi, ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis en la vejnoj de ili ambaŭ.
 この青年がこれらを話している間、彼のカメレオンのような性格がその表情や姿勢をさまざまな素早く変化する色で、中身のない軽薄さの色で、感じやすい心の色で、大げさな表現の色で、実際に何でもしようとする色で覆ったので、マリアは明らかに、怒ったり笑ったりしたくなり、共に過ごした子供時代や二人の血管を同じ血が流れていることを思い起こさせたこの軽薄な男の手を取りたいとも思ったのだった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(81)

2022-03-11 | Marta


Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.
 マルタが1ヶ月の仕事の報酬を、その生徒の母親から受け取る日が来た。マリア・ルズィンスカは手仕事をしながら客間に座っていたが、それを考え事をしながら膝に落としてしまった。この幸せな女性の、いつもは晴れやかな額がこの日はいくらか曇っていた。彼女の、悲しげな目は、閉じられてカーテンのかかった勉強部屋の扉に向いていた。

--- Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en tiel malgajan humoron? --- eksonis vira voĉo apud la fenestro.
 私の大切なお姉さんを今日は何がそんなに悲しい気分にさせているのですか?窓のそばから男の声がした。

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.
 マリアはその声の方に視線を向けた。

--- Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj ŝercoj…
 私、実際にとても困っているのですよ、アレーチョ、お願いだから私の気持ちを考えて、冗談ごとで私をイライラさせないでちょうだい。

--- Ho! ho! ho! ho! --- diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; --- kia soleneco de parolado! Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne sufiĉe elbakiĝis? Ĉu... --- La juna homo faris tiujn demandojn kun sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli, leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento, ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.
 おやおやおやおや、青年はそれまで顔を隠していた雑誌をとって、言った。なんと真面目なお言葉! 何があったのですか? お義兄さんの達者な筆から生まれた原稿がまだ印刷に受け入れられないのですか?りんごのプディングがまだ十分に焼き上がらないのですか?それとも・・・青年はいつものように滑稽な調子で話したが、突然に話すのをやめて立ち上がり、従姉のそばに来て座り、この移り気な、軽薄な人にしては長く深い注意で、彼女の顔を数分間見つめた。

--- Ne, --- li diris post momento, --- ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj de io grava... kio estas…
 いや、少し経って、彼は言った。これは原稿のことでも、ヤドヴィーニョのハナ鼻でもプディングのことでもないね。あなた、マリアさんは実際に何か重大なことで困っている、それは・・・

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo. Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia buŝo.
 最後の言葉を彼はその声に本当に気持ちを込めて言いながら、従姉の手を取ってそれを自分の唇に押し当てた。

--- Nu, --- li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, --- kio estas, kio vin tiel afliktas? diru…
さあ、彼は彼女の目を見つめながら言った。なんですか、何があなたをそんなに苦しめているのですか、言ってください・・・。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(80)

2022-03-07 | Marta


Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato, malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da jaroj povas ellernigi; ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis…
 しかしながら、彼女が仕事をすることもなく安逸に過ごした有り余るほどの時間が、今や飢えと寒さと恥と惨めさの恐怖によって、彼女を追い詰めていた。彼女は、自身の絶対的な所有物として少なくとも1年間を手に入れることを望んだが、すでに明日という日も彼女のものではないのだった。明日には、少なくとも1年間の、あるいは数年間で学ぶことのできることの全てを覚えてしまわなければならなかった。もし彼女が労働収入の手段を失わないことを望むのなら、そうしなければならなかった。この女性が自分自身と子供の生存のために戦いを始めたこの時は、すでに彼女にとって学ぶのに好都合な時ではなかった。しかし、彼女は学んだのであった。

Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo, elflugadis ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino, aŭ diras al si interne sed mi ja estas pli scianta ol ŝi!
 この若い未亡人が Swieto-Jersk 通りの美しい住居に初めて来た時から、すでに1ヶ月が過ぎようとしていた。この家の夫人は彼女に常に丁寧に接して、親しく、心を込めて話した。しかしその真心には次第に静かな同情や、しばしば困惑のニュアンスと、ある言い難い言葉を言わないようにしている気持ちとが明らかに加わってきたのだった。幼いヤドヴィーニョはよく躾けられた子供として、自分の先生に対して常に礼儀正しくしていたが、彼女のよく動く活発な目からは時には皮肉な微笑が流れ出し、イキイキした唇にはすぐに消えはするが、悪戯っぽい笑みが現れた。その笑みは先生の無教養という暗い秘密を知った生徒の内心での満足や驚きを十分に表し、あるいは心の内で私の方がよく知っているわと言っていた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(79)

2022-02-26 | Marta


Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo signifon tragedian. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
 しかしマルタはあくびをしなかった。学校の教室を退屈でいっぱいにするその無味乾燥な音は、彼女の口の中で悲痛な意味を持っていた。彼女は自分を取り巻く全てと、とりわけ自分の中にあるものと闘った。その不屈の戦いから、彼女は何も、あるいはほとんど何も得なかった。

Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante* tamen la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!

 *devante: 印刷ミスではなさそうだが、この使い方はよくわからない。どなたか教えていただけないだろうか。

 彼女の進歩は遅かった。非常に遅かった。非常な困難を伴って昨日覚えたことを明日という日が崩壊させ、忘却の深淵に投げ込んでしまうのだった。知識は近づき、そして引っ込んでいき、ほんのわずかな実りをもたらし、力と時間を大いに奪った。マルタは手を打ち合せ、不動の彫像のように、石のようになった顔で、何時間もの間本を読んでいた。彼女は立ち上がり、熱に浮かされたように部屋の中を歩き、冷たい水を飲み、目と額を水につけ、再び勉強をした。翌朝になって目が覚め、自身に言った:私はまだ何も覚えていない!

--- Tempon! tempon! --- ofte kriadis en la penso la juna virino, kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da paĝoj ĉiusemajne. --- Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ almenaŭ kelke da monatoj da tempo!…
 時間が、時間が! と、この若い女性は頭の中で何度も叫んだ、1日に何行勉強できるだろうか、一週間で何ページ勉強できるだろうかと数えながら。もし、あと2年、いや1年、数ヶ月だけでもあったら!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(78)

2022-02-22 | Marta


Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo, kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!
 長い間幻想を見ていることはマルタにはできなかった。しかし、自らの精神と意志の力で理解しようとする全ての心を抑え込んで、彼女は頑固に繰り返した:勉強しよう! 両手で一枚の板に全力でつかまって大波と戦いながら、その板に支えられて自分が沈むことはないという考えを強固に保持している難破船の人のように。

Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego, bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon potencan, nekonatan, senfundan.
 いま、以前のように、長い秋の夜を暴風にも似た大都市の不思議なざわめきが、無限の音階で高くなったり低くなったりしていたが、しかしマルタはその音を聞いてはいなかった。聞くのが恐ろしかった。聞くのを恐れてもいた。なぜなら、それらの騒音は彼女に言いようのない恐怖を呼び起こしたからである。その恐怖は、力を振るう、未知の、底知れぬ要素の中に、助けもなく入り込んでいくことを感じている人を捉えるのである。

Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj, kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finiĝoj, signoj, ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la verko de Chapsal kaj Noel, kiu instruas al multaj la misterojn de la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.
 今、深夜にマルタは小さなランプの淡い光に照らされた小部屋で歩いていた。その頬は赤く、束ねた髪は肩に垂れ下がり、手を神経質に組んで、ランプの光のもとに広げられた本にあった外国語の言葉を絶えずつぶやいていた。その本を、数えきれないほどの文法上の語尾、記号、規則や付加事項、例外などを示す数字の羅列があたかもトゲのように満たしていた。その本は、ノエルとシャプサルによって書かれたもので、多くの人にフランスの微妙な言葉の秘密を教えるものであった。夕方から深夜まで、しばしば深夜から明け方まで、マルタが繰り返していたその言葉は、そのうんざりさせるような名詞の語形変化や動詞の変化であり、この世界の何千もの子供に毎日あくびをさせるものであった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(77)

2022-02-17 | Marta


今回の後半の長いパラグラフは、非常に訳しにくかったので、いつものことですが、ずいぶん下手な日本語になっています。

Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka tempo tamen Marta leviĝis.
 この年齢の離れた2人は、惨めさと孤独の中でお互いに分かり合っていたので、顔色と強いキスによって母親の悲しみと不安を察していた。しかし今回は、ヤーニョは虚しく問い続け、母親は手で額を支えたままで深く考え込んでいたので、彼女の声さえ聞こえなかった。しかし、少し経って、マルタは立ち上がった。

--- Ne, --- ŝi diris mallaŭte, --- tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, --- ŝi diris plue, kaj post momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la urbon.
 いいえ、彼女は低い声で言った。そんなはずはないわ。勉強しましょう、私は勉強しなければ、できるようにならなければ! 本が必要だわ、彼女はそう続けて、少し考えてから、小さな包みを開けて、そこからあるものを取り出し、それを布に包んで、街へ出掛けていった。

Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la franca literaturo.
 帰ってきた時、彼女は3冊の本を持っていた。それはフランス語文法、模範文例集、学校用のフランス文学史であった。

Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto, kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj, laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en sin tion, kion oni enŝutas en ilin.
 夜、屋根裏の小部屋では小さなランプに火が灯り、その前でマルタは本を開いていた。彼女は手で額を支えて、本の内容を目で追って覚え込んでいた。複雑な文法規則と世界で最も難しいつづり字法の一つであるフランス語の何千もの問題が彼女の目の前でもつれた糸玉のように、教えの提示の迷路のように、全く知らないか、またはかつては知っていたがとうに忘れてしまった事柄として、ひどく混乱していた。マルタは自分の理解力と記憶の全ての力とを集中させて、この一晩に、夜のうちに、理解し、記憶し、身につけようとした。それを理解するには、数年の学習、急がず、辛抱強い、系統的な、論理的に導かれ、かつ段階的に完成される過程の学習が必要であった。このかわいそうな女性は考えた、夢中になって強く努力すれば、数年間の脳の不勉強を取り戻せる、今の短い時間を今までの分と天秤にかけてもそれを上回るであろう、人生において強く望むことと出来ることとは同じなのだと。彼女はその幻想を持った。しかし幻想は長くは続かなかった。彼女の努力は熱中状態の中で消耗し、体と精神を疲れさせた。その強い緊張が、全ての進歩を不可能にした。苦しい不安でいっぱいのこの時が、この女性の心にはっきりとはしないが、すでにむしばんでいるような苦味を侵入させていた。彼女は、自分自身について全く当てが外れていたことを理解し始めた。この地上の全てから見捨てられた女性は、鳥が羽を広げるためには空気が必要であるように、豊かな結果をうるためには落ち着きが必要である学習のためには、自分の状況が全く不都合だったのだ。最も強い望み、精神の最も熱い切望、意志の最もつらい緊張は、教育を受けていない知能に、一度で科学の神秘に侵入させることはできなかったし、訓練されていない理解や記憶の組織を、投げ込まれたものを飲み込んでいく火でやわらかくされたロウの如く、繊細な弦のように柔らかくすることはできなかった。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(76)

2022-02-13 | Marta


--- Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, --- respondis la juna homo, rapide surmetante la palton, --- ŝi iris al la placo de Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie nepre esti kun ŝi…
 窓越しにマルビーノさんを見たのです。青年はコートを急いで羽織りながら答えた。クラシンスキー広場の方へ行きました。きっと買い物をするためにデパートへ。僕も一緒に行かなくちゃ…

--- Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono, se vi ŝin ne prizorgos? …
 あなたが世話をしないとマルビーノさんが無駄遣いをしすぎると思うのですか?

--- La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi* en la vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon…

 peceton de sia koro ŝi povas perdi:誰かに心を奪われるかもしれない、といった意味か?

 お金なんてなんでもない!だけど彼女は行く途中で心のかけらを無くすかもしれない。さようなら、マリア姉さん、私の黒い目の女神によろしく!

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.
 最後の数語を言ったとき、彼はすでに階段に出ていた。

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan, kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.
 1時間ほど経って、マルタは屋根裏の自分の部屋に入った。その部屋を出ながら、彼女は生き生きとした表情で足取りも軽く、微笑みながら小さな娘を胸に抱きしめて、彼女がいない間に人形や、人形のベッドや揺り籠にもなる二つのがたつく椅子とどう遊んでいるかを教えながら、その額にキスをしたのだった。彼女は重苦しく考え込んだ表情で目を伏せ、のろのろとした足取りで帰ってきた。子供が喜んで迎えるのに、彼女はほとんど触るか触らないかの、静かなキスで答えた。ヤーニョはその大きな利発な目で母親を見つめた。

--- Panjo! --- ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia malgranda brako, --- ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni ne donis al vi laboron.
 お母さん! 彼女は母親の首をその小さな手で巻きながら言った。仕事が見つからなかったの? もう笑ってもいないし、私にキスもしてくれない、仕事がなかった時のように戻ってしまったわ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする