En la dua tago ni piedvojagxis de la stacidomo de Singuu gxis la stacidomo de Nati. Sur la pilgrimvojo Kumano trovigxas multaj sanktejetoj nomataj Ouzi. Supra foto montras Hama-Ouzi.
Ni piediris sur strando, kie estis tre penige pasi.
Tri malgrandajn, sed iom krutajn montpasejojn ni trapasis. La vojo kelkloke estis tre bele pavimita per sxtonoj.
Fine ni atingis la budhisman templon Hudaraku-zi. Najbare de la templo trovigxas du arboj (japane kusu, ne trovigxas en la japana-Esperanta vortaro).
Antaux la stacidomo de Nati staras flava posxtokesto. Onidire la koloro flava signifas felicxon.
Nu ni piedvojagxis de Ise gxis Nati. Fine ni celos la sanktejon Honguu-taisya, al kie trovigxas tri vojoj, de Kumano, de Singuu, de Nati. De kumano estas la plej longa vojo kaj survoje trovigxas bela teraskampo nomata Maruyama-senmaida. De Singuu estas la plej facila vojo, sed iom sengusta. De Nati estas la plej interesa, sed iom peniga montara vojo. Kiun vojon ni elektu?