Mia patrino devenis de kamparana familio, kiu iam estis tre ricxa, ecx altranga. En la epoko Edo la famili-estroj estis vilagxestroj, havis multajn farmistojn, estis rajtigita havi familian nomon kaj porti glavojn kvazaux samurajo.
En la epoko Meizi la avo de mia patrino estis entreprenema kaj iom dibocxema, multe elspezis, multe konsumis la havajxon. Pro la agrara reformo post la dua Mondmirito la familio perdis multe da agraro, kiun kulturis la farmistoj.
Mia patrino naskigxis en la jaro 1923. Sxi havis tri pliagxajn fratinojn, unu pliagxan fraton kaj unu malpliagxan fraton. La pliagxa frato mortis en la milito supozeble en Mancxurio. Li estis adrato de mia patrino. Sxi foje-foje rakontis al mi, kiel li estis inteligenta.
La unua fratino mortis ankoraux juna. En mia infaneco en la familio kune logxis sxiaj tri infanoj orfaj. Cxiuj estis pli agxaj ol mia unua frato.
La dua fratino estis la unua edzino de mia patro, do la patrino de miaj pliagxaj fratoj.
La tria fratino mortis en mia juneco. Mi memoras sxin cxiam kusxanta.
Nun la plimalagxa frato, do mia onklo, logxas kun sia edzino en la domo, kie mia patrino pasigis sian junecon. Li havas tri gefilojn, kelkajn genepojn.