Lastatempe kun mia edzino kaj geamikoj esperatistaj mi vojaĝis en la gubernioj Gihu kaj Hukui. Ni unue vizitis la arbon de sakuro Usuzumi-zakura de Neo, kiu estas pli ol 1,500 jarajn aĝa. Ĝi jam ne havis florojn, sed sufiĉe plena de folioj. La figuro de la arbo estis grandioza.
Proksime de la arbego troviĝas la fendego pro granda tertremo, kiu okazis en la jaro 1891 kaj kies energio estis 8.0 da magnitudoj. Nun la fendego aspektas kiel monteto aŭ digo.
En la muzeo de la tertremo oni konservas la fendegon, kiu montras la ses metran moviĝon de la tero.
Ni estis ankoraŭ en la gubernio Gihu. Ni vizitis la templon Yokokura, kie oni konservas la kadavron de la bonzo Mjouŝin-housi, kiu antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj (1817) atingis al budheco en vivanta korpo per fasto 29 taga. La kadavro nature kaj sen ia arto fariĝis mumio.
Lα foton de la mumio mi elŝutis de interreto.
Tra longa tunero ni eniris la gubernion Hukui kaj vizitis la ponton el lianoj. Estas fama ponto el lianoj de Ija en la insulo Sikoku, sed ekster Sikoku ĝi estas tre rara.
La ponto estas iom ŝanceliĝema kaj la planko estas ne plata, sed havas murte da fendoj. Transiri ĝin estis iom terure.
Ni trnoktis en la hotelo en la urbo Minamietizen, kiu estas la naskiĝloko de la bedaburinda esperantistino KUROYANAGI Humiko, kiu forpasis ĵus antaŭ du monatoj. Oni plenigis nin per bonkvalitaj saŝimoj (krudaj fiŝoj). La telero en la foto estis por nur du homoj.
Ni vizitis la historian lokon Itizyoudani-ASAKURASI-iseki, kie sur la monto iam estis kastelo de la feŭdestro ASAKURA kaj sub la kastelo estis urbo, kie loĝis 12,000 homoj, samrajoj, komercistoj kaj metiistoj. Restas kelkaj antikvaj ĝardenoj de palacoj kaj de budhisma templo. La urbo floris dum 100 jaroj en la 15-a jarcento. La granda feŭdestro ODA Nobunaga konkeris la ASAKURA-n, kaj la urbon tute bruligis. Poste pro inundoj la ruinon de la urbo kovris tero, kaj oni faris agraron sur la loko. Nur lastatempe (antaŭ ĉirkaŭ 60 jaroj) oni trovis sub la agro la ruinon de la urbo kaj elfosis ĝin. Nun estas rekonstruitaj strato kaj kelkaj domoj, kiuj prezentas al ni antikvan vivon.
Fine ni vidis la lagon Kuzuryuu-ko, kiu aperis en la jaro 1968 pro la konstruo de granda digo. Sub la akvo dronas la hejmloko de mia edzino.
※コメント投稿者のブログIDはブログ作成者のみに通知されます