
La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. Se mi ne donos al ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!
翌日、朝の光で子供を見たときマルタはゾッとした。ヤーニョは昨日よりもさらに青白く、落ち窪んで青く縁取られた両眼からは静かだが体に染み込むような訴えが流れていた。若い女性は窓に向かって身をそらし、引き攣るように指を組んだ。もし私が彼女にもっと快適な生活を与えなかったら、彼女は病気になってしまう… もっと快適な生活、なんて突飛な考え! 2、3日後にはもう部屋を温めることもできないし、彼女に温かい食べ物を用意することもできない!
--- Hu! ŝi diris al si mem post momento, nenio estas farebla! mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!
はー! 少し経って彼女は自分自身に言った。何もできない! シュヴァイク夫人のところに謝りに行かなくてはならない!
Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj memvole forlasis.
彼女はフレタ通りに行った。陰気な仕事場の扉を開けながら、書店に入った時よりももっと自分に驚いた。彼女が自分を卑屈に感じたのは事実であったが、しかしその感じ方は、数日前に自ら去ったこの場所にもう一度受け入れてほしいという彼女の中で支配している熱望に比べれば何でもなかった。
Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la vangoj kaj sur la frunto.
シュヴァイク夫人は彼女を見て少しも驚きを見せなかった。真面目な夫人の唇に素早い嘲笑が現れ、眼鏡の奥で彼女の目が鋭く光っただけであった。女工たちは頭を上げて、あるものは好奇心で、あるものは皮肉な意地の悪い満足感で入ってきた人を見つめた。二十人以上に見つめられてマルタは頬と額が熱くなるのを感じた。
Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon. Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.
それは恐ろしい責め苦であったが、長くは続かなかった。縫製所の女主人とその娘は布を截るのをやめた。明らかに彼女たちはかつての女工が話し出すのを待っていた。
--- Sinjorino! --- diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, --- antaŭ du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio, kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.
奥様! マルタはシュヴァイク夫人に向きながら言った。二日前には私はカッとなって軽はずみなことをしました。あなたが言ったことが気に入らなくて無礼なことをしました。お詫びいたします。もしできれば… もう一度あなたのところで働きたいのです。
Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la kapon.
前のように、シュヴァイク夫人の表情には驚きも勝ち誇った様子も見られなかった。逆に、彼女は優しく微笑んで愛想よく頭を振った。