
Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.
否、病気の子供が頭を休めている枕とその下で子供の胸が荒れた呼吸をしている羊毛の布以外には何もない、2枚の小さなシャツと子供の服には一束の薪を買うほどのお金さえ誰も払ってくれないだろう。女性は力なく手を下ろした。
--- Kion do mi faros ? --- ŝi diris al si mem, --- kion mi povas fari? ŝi mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!
私は何をしようか? 彼女は自分自身に言った。私は何ができるだろうか? この子は死なせよう! 私はその傍に横になって一緒に死ぬだろう!
Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.
突然子供が寝床の上で身を投げ出して弱々しく叫んだ。その叫び声にはあたかも喜んでいるような笑い声と苦痛による不明瞭なうめき声とが響いていた。
--- Patro! --- ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. --- Patro! patro!
お父さん! 子供はやせ細った熱い両手を空中に伸ばして叫んだ。
Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!
おお、何ということか! 死をもたらすような高熱が子供の目の前にその父親の姿を現したのだ。子供は父親に笑いかけ、彼の前で訴えるようにうめき、助けてほしいと懇願しているのだ。
Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.
マルタはそれまで項垂れていた頭を上げた。それまで乾いて茫然としていた目から突然強く涙が溢れた。彼女は両手の指を組み合わせ、ぼんやりした視線で子供の顔を見つめた。
--- Vi vokas la patron, --- ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, --- li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj...
あなたはお父さんを呼ぶのね、彼女は苦しく息をしている胸からうめき出すように言った。お父さんはきっとあなたを助けて下さるでしょう! 以前にはあなたの暖房と食事のために、今は薬のために働いて下さるでしょう…
Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj haltis super ĝi.
すこの間彼女は立って考え込んだ。突然彼女は寝床に身を投げてそこで動きを止めた。
--- Ha ! --- ŝi ekkriis, --- mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!
ああ、彼女は叫んだ。私もあなたを助けないではおかない! お父さんはあなたのために働く、お母さんは… 物乞いに行く!
Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.
彼女の黄色くなった頬に火のような赤みが差しその目には強い決意の火が燃え始めていた。
Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto*. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.
*kortisto: 「庭師」と訳していましたが、「門番」に変更します。
彼女は頭に黒い布を投げかけて門番の家に向かって階段を駆け降りた。そこでは料理をしている火の前で大きな頭巾をかぶって品のない靴を履いた女が座っていた。マルタは息を切らしながら彼女の前に駆け寄った。