Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.
彼女は女主人とマルタに軽く会釈をして出ていった。
Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj, malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la oficejo, ŝi pensis kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre simpatia! Se oni al mi promesus kvar cent spesmilojn por jaro kaj permesus havi Janjon ĉe mi...
敷居のところで、 彼女は頭に紅色のフードをかぶり、戸を開けて、何かフランスの歌をいい加減に口ずさんだ。マルタは生まれて初めて、嫉妬のような何かを感じた。フランス人家庭教師とこの事務所の女主人との会話を聞いて、彼女は400スペスミーロと幼い甥を連れて行くということ、自分の個室、使用人、馬、長い休暇について考えた。何という条件! それほど教養があるようにも好感の持てるわけでもなさそうな、あの女性の立場は何と良くて、幸せなのか。もし、私にも年に400スペスミーロとヤーニョを連れて行ってもいいと約束してくれたら・・・!
Sinjorino! --- ŝi diris laŭte, --- mi tre dezirus ricevi ian firman oficon.
奥さん、彼女は大きな声で言った。私は何かしっかりした仕事が欲しいのです。
Zminska meditis momenton.
ズミンスカは少し考えた。
--- Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.
それは絶対にダメというわけではありません。しかし容易ではありません。それに、あなたにとっていいかどうかも分かりません。私の所にやってくる人たちとの関係で、率直なことが私の義務だということを分かって下さい。あなたのフランス語はパリ語というほどではありませんが悪くありません。音楽の素養はわずかでほとんどゼロです。あなたはただ初心者の教師にならなれます。
--- Tio signifas? --- demandis Marta kun frapanta koro.
どういうことでしょうか。マルタは心を躍らせて訊いた。
--- Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro.
100か120、多くて年に150スペスミーロになるでしょう。
Marta ne hezitis eĉ unu momenton.
マルタは一瞬たりともためらわなかった。
--- Mi konsentus tian pagon, --- ŝi diris, --- se oni akceptus min kune kun mia malgranda filineto.
私それでよろしゅうございます。彼女は言った。もし私の小さな娘を連れて行って良いのなら。
Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj laŭte.
彼女はそれを軽く笑いながら言った。フランス女性の見抜くような目の、自分に向けられた視線は彼女にとって苦痛であった。彼女はその目の中に同情とあざけりを見るのを恐れた。しかしフランス女性は、ポーランド語で話されたマルタの言葉を理解できず、大あくびをした。
--- Eh bien! Mame! --- ŝi sin turnis al la mastrino de la loĝejo, --- finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam la grafino alveturos?
よろしいですわ、奥様!(Google翻訳から類推)彼女は女主人に向かった。私の方を済ませましょう。私、ただ少しだけお話しするために参りましたの。伯爵夫人は何時いらっしゃるのですか?
--- Post kelke da tagoj.
数日後です。
--- Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?
私の挙げた条件を知らせて頂けましたか?
--- Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.
ええ、そして、伯爵夫人はそれを受け入れました。
--- Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?
では、400スペスミーロ(40万スペーソ)は確かですのね。
--- Absolute certaj.
間違いなく確かです。
--- Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?
そして、私の小さな姪を連れて行くことも?
--- Jes.
はい。
--- Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por veturpromenado, kiam mi volas, kaj du monatojn da libertempo?
そして、私には自分の部屋と自分の使用人がいて、好きな時に散歩できるように馬もいて、そして2か月の休暇も?
--- Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.
すべて、伯爵夫人は承知です。
--- Bone do, diris la francino leviĝante, --- post kelke da tagoj mi venas, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino. Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min, mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. Bonjour, Madame.
結構です、フランス女性は立ち上がりながら言った。数日後に、伯爵夫人が来られたかどうかを伺いにまた参ります。だけど、もし1週間経っても来られず、また私への依頼がなければ、この合意はなかったことにさせて頂きます。それ以上は待ちたくもありませんし、待つ必要もありません。私には同じような口が十ほどもありますから。ではまた、奥様。
Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta ekscitiĝo. *Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj, al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al la laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke *lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
*Ĝi fariĝis!:直訳すれば「それは出来上がった」、「なるようになった」といった意味だろうか?
*lecionojn de muziko ŝi ricevi ne povas:ここは、「彼女が音楽の授業を受けることが出来ない」と訳すべきかも知れないのだが、前後関係から以下のように訳してみた。ricevi lecionon を「授業を受ける」と訳すのには若干の違和感を覚える。試験・手術・授業などを「受ける」に ricevi は普通使わないと思うからである。
--- Mi neniam havis talenton por muziko, --- ŝi komencis per voĉo sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, --- mi lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, *sed tian, por kia oni ne havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.
Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj, ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi la Nokturnon de *Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj, sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.
--- Mi devas ekludi pli bone! --- ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.
もっと上手に弾かなくては! 彼女は心の中で自分に言った。そして、ほとんど考えもせずに、寂しいノクターンを弾き始めたのだった。しかし、彼女はその前よりも上手に弾いてはいなかった。彼女はより拙くさえ弾いた。その曲は弾き慣れていない手にはより難しく、彼女は苦痛とこわばりを感じ始めた。
--- Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux, --- ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.
彼女は間違って弾いています! 奥さん! やれ、やれ! 彼女がなんと間違って弾いていることか、(Google 翻訳から類推してこう訳してみた)再びフランス女性が、嘲笑の目を放ち、近くの椅子にその優美な足を載せながら叫んだ。
--- Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine! --- ripetis la mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.
シーッ、 お願いしますよ、Delphineさん。女主人は肩を上げながら少々不満げにくり返した。
Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Prie're d'une vierge. En la tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis la Prie're d'une vierge*, tiun sentimentalan komponaĵon, kies tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara, senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun la Prie're d'une vierge, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas "en la regionojn superterajn" aŭ al tiu "kampo vasta, kampo hela, kie rajdas fraŭlo bela", sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!
マルタは演奏を始めた。彼女は「処女の祈り*(Google 翻訳)」を弾いた。彼女が音楽を習った頃には、若い女性たちはこの感傷的な作品をどこでも演奏していた。その調べは窓から差し込む月の光と寂しく融け合い、その胸から飛び出す少女のあこがれと融け合うのであった。しかし、紹介所の客間は明るい夢のない昼の光に照らされ、いま「処女の祈り」を弾いている女性の憧れは、天上の世界や広い明るい世界、そこでは美しい若者が馬に乗っているような世界へ飛んでいくそんな憧れではなく、胸の底に隠され、押しつけられ、しかし常に立ち上がって、その母親である女性の耳に単純で現実的で低俗な、しかし脅すような、押しつけがましい、心を引き裂くような「パンを!収入を!」という叫びを注ぎ込む切望の声であった。
La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio; ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj, ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.
ルドヴィキーノ・ズミンスカはその狭い眉を一層ひそめ、そのことによってそれまでよりも冷たく、厳しい表情になった。ひじ掛け椅子に体を投げ出しているフランス女性の暗い顔にはおどけたような微笑みが走っていた。マルタは彼女自身、拙く弾いたと感じていた。彼女は、かつては天使のメロディーのように感じていたその感情に満ちた音の集まりが今では分からなくなっていた。彼女の指は練習の成果を失い、鍵盤の上で混乱し、正しく打たず、メロディーをまちがえ、必要のないペダルを踏み、拍子を見失って立ち止まり、失った道を探すのであった。
--- Mais c'est une petite horreur qu'elle joue la'! --- ekkriis la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ Marta.
しかし、彼女が 'を演じるのは少し恐ろしいです!(Google 翻訳)フランス女性が叫んだ。小声ではあったが、マルタもその叫びを聞いた。
--- Chut! Mlle Delphine! --- diris mallaŭte la mastrino de la loĝejo.
シーッ、 Delphineさん、女主人も小声でいった。
Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.
この言葉とともに入ってきた、あるいは、より正しくは飛び込んできたのは元気な、赤いフード付きの斬新なコートを着て、髪の深い黒色と顔の暗さが目立つこぎれいな女性であった。入って来た女性の黒く輝く目がすばやく部屋を見渡して、ピアノのところに座っている女性の姿を捉えた。
--- Ah, vous avez du monde, madame! --- ŝi ekkriis, --- continuez, continuez, je puis attendre!
ああ、お忙しいのですね!、彼女は叫んだ。続けて下さいな、待ってますわ。(フランス語:Google 翻訳から書き換え)
Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la densa parto* de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon sur la vizaĝo de Marta.
*densa parto de la seĝo がよく分からないが、頭の当たる部分であろうと思う。
そう言いながら、彼女はひじ掛け椅子に身を投げて、頭を椅子の背もたれにもたせかけ、きれいな靴を履いた形の良い足を見せながら足を組んだ。そして、胸の上に腕を組んで、マルタの顔に好奇心に満ちた突き通すような視線を向けた。
Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!
その若い女性の頬には赤みがより強くなった。彼女のテスト演奏の新しい審査員は彼女の立場の不愉快さを小さくすることはなかった。しかしルドヴィキーノ・ズミンスカは特別な注意と、あたかも「始めなさい!」とでもいうような表情で頭を彼女に向けた。
Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam, kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma. Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis virina voĉo akra kaj penetranta.
マルタの青白い頬に赤みが差した。彼女は家庭で教育を受け、試験を受けたこともなければ、人々の前で演奏したことすらなかった。夫が買ってくれたピアノは数か月間閉じられたままで、ただ数回だけそれを開いて、彼女の美しい客間の周囲の壁と、乳母の膝の上でピアノの音楽のリズムに合わせて踊っていたヤーニョのかわいい耳だけがその演奏を聴いたのだった。紹介所の女主人の要求は傷つけるようなものではなかった。それは、何かの価値と性質について言うには、人はあらかじめそれがどのような要求に適するのかを概観し、測っておかねばならないという単純な、一般に受け入れられている規則に基づいているのである。マルタはそのことを理解した。彼女は椅子から立ち上がって、手袋を脱いでピアノに向かった。ピアノの前で彼女は立ち止まって鍵盤を見下ろしながら少しの間立っていた。彼女は、自分の子供の頃のレパートリーを思い出して、迷っていた。かつて教師の称賛と両親のキスをもたらした楽曲の中からどれを選べばいいのだろうか? 彼女は座ってからも記憶の中を探っていた。その時、ドアが騒がしく開いて、入り口から鋭い、突き通るような女性の声がした。
--- Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle a' Varsovie?
こんにちは、奥様、伯爵夫人はワルシャワに到着していますか?(フランス語:この訳には自信がない)
--- Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone, kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion, ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj. ではあなたは何を教えたいですか? マルタはすぐには返事をしなかった。彼女が女教師の職を求めてここに来たのに、何を教えたいのかがよく分かっていないことは不思議なことである。彼女は自分の持つ知的能力を測ったことがなかった。彼女はただ、自分の知識が貴族の娘として、役人の妻としての立場にある女性にとっては全く充分なものだと思っていただけである。しかし今は長く考えている時ではなかった。マルタの記憶には子供の頃に最も多く学んだことが浮かんできた。それは彼女や彼女と同じ状態にある人たちの教養の基礎でもあった。
--- Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, --- ŝi diris. 私は音楽とフランス語を教えることが出来ます。彼女は言った。
--- Koncerne la lastan, --- respondis la mastrino, --- mi trovas, ke vi havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon. フランス語についてはー女主人は答えたーあなたがフランス語を流ちょうに、上手に話すことは分かっています。けれども、それを教えるとなると、文法や正書法、そしておそらくフランス文学についての知識が不足しているでしょう。音楽については、失礼ですが、ふさわしい所を見つけるために、あなたの技量を見なければなりません。
Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por ofico de instruistino.
ルドヴィキーノ・ズミンスカは明らかに、女教師の仕事を求めてやってくる人との会話を始めるいつもの質問で始めた。
--- Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?
あなたは教えていたことがありますか?
--- Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino.
いいえ、奥様、私は役人の妻です。夫は数日前に亡くなりました。女教師の仕事を始めたいと、いま初めて思っています。
--- Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj lernejoj?
あぁ、それではどこかの高等教育を終えた証明書を持っているでしょうね。
--- Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.
いいえ、奥様、私は家庭で教育を受けました。
Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn dekliniĝojn.
これらの言葉を、2人の女性はフランス語で交わした。マルタはこの言葉を楽々と充分上手に話した。彼女の話は全く完全というわけではなかったが、重要な誤りもなかった。
Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron. Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis, ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...
数秒間、部屋の中は静まりかえっていた。突然、老婦人のシワだらけの頬に二筋の涙が止めどなく流れはじめた。彼女は何も言わず、ひと言も話さずに女主人に挨拶をして急いで部屋を出て行った。おそらく自分の涙を恥じてそれを隠そうとしたのであろう、あるいはここと同じような所へ、新しい希望を抱いて急いだのかも知れない。新しい幻滅を味わうために・・・。
Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.
今やマルタは自分の最も大事な希望、最も強い望みが実現するかそれとも転落するかという問題を解決する婦人と2人だけになった。彼女は恐れは感じていなかったが、深い悲しみを感じていた。
La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan, ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco, turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis pri ĝi, aperadis* en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi* certigadis sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.
* 少し複雑な文だが、主語は la laboro、述語動詞は aperadis である。直訳すると、
「今まで仕事というものは、マルタがそれについて考える時はその度に、彼女の想像の中で、望まれたものをすぐに受け取るためにただ頭を下げることだけが必要であるような何かとして現れていた。」
--- Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?
では、あなたは何を教えることが出来るのですか?
Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo. Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni. La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon* de savo, kaj, ĉiam pli forte ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide komencis: La ge'ographie, la histoire, les commencements de l'arithme'tique.
Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.
ルドヴィキーノ・ズミンスカが立ち上がったので、彼女は突然黙り込んでこわばった視線を壁に向けた。
--- Mi tre bedaŭras, --- malrapide komencis la mastrino, --- sed en la nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...
残念ですわ。女主人はゆっくりと話し始めた。だけど、今はあなたにふさわしい仕事はどこにもありません。
Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.
彼女は話し終えて、自分の灰色の服の腰の部分に手を当てて立ち、あきらかに別れの挨拶を待っていた。しかし老婦人はその場に釘付けされたように座っていた。そして今まで動き回っていた手と目はこわばり、色あせた唇が開いた。
--- Nenian! --- ŝi elmurmuretis post momento... --- nenian! --- ŝi ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.
どこにもない! 一瞬置いて、彼女はつぶやいた。どこにもない! 彼女は繰り返し、あたかも彼女自身から独立した何かの力で動かされているかのように椅子からゆっくりと立ち上がった。
Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto de la seĝo kaj diris mallaŭte:
しかし彼女は出ていかなかった。彼女のまぶたは腫れあがり、瞳はうつろにぼんやりしていた。彼女は震える手のひらで椅子のひじ掛けで支え、小声でいった。
--- Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...
たぶん、後で、たぶん少し後に、どこかに・・・
--- Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, --- respondis la mastrino monotone, ĝentile, sed rigide.
いいえ、奥様、お約束は出来ません。女主人は単調に、丁寧に、しかし厳しく言った。
La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo. La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.
女主人は冷淡で堅苦しい様子で長椅子に腰を掛けた。 老婦人の苦悩や痛ましい不安が女主人の同情を呼ぶことがないのと同じく、 その言葉の間違いや彼女のたどたどしく不快に響く話し方は女主人の口に微笑みをもたらすことはなかった。
--- Tio estas bedaŭrinda, --- ŝi diris, --- kaj vi havas nur tiun solan filon?
お気の毒なことです。彼女は言った。あなたにはそのお子さん一人ですか?
--- Mi lin jam ne havas! --- ekkriis pole la maljuna virino; sed subite rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo, ŝi aldonis --- il est mourru par de'sespoir!
彼はもういません! その老婦人はポーランド語で叫んだ。しかし、外国語についての自分の知識を示さねばならないことに突然気づいて、彼女はフランス語でつけ加えた。・・・彼は絶望で亡くなりました!(google翻訳による)
La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter ia amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto.
--- Ĉu vi scias la muzikon? --- demandis la mastrino pole, kvazaŭ la kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca sciado de la maljunulino.
あなたは音楽が出来ますか? 女主人はポーランド語で訊いた。あたかも、少し言葉を交わしたことで老婦人のフランス語についての知識については十分に知ったというようであった。
---Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu mi povus jam nun...
私はかつては演奏していました。ずいぶん前のことです。実際、今自分が出来るのかどうかはわかりません。
--- Nu, eble la germanan lingvon...
では、ドイツ語ならたぶん・・・。
Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.
何らかの返事をする代わりに、老婦人は否定するように頭を振った。
--- Sescent spesmiloj por jaro, --- meditis Marta, --- kia riĉeco, mia Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri Janjo kaj pri mi!
年額で60万スペーソ、マルタは考えた。何と豊かな!神よ、そんなにたくさんの労働収入があったら何と幸せなことか! もし、私にせめてその半分でも約束してくれたら、ヤーニョや私について安心なんだけど!
Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.
そのように考えながら、その若い女性は英国人女性が去った後に女主人が話し始めた相手の人を無意識に同情し見ていた。
Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj, malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj travideblaj, blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj, kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis; ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian rifuĝon kaj kvietiĝon.
それは60歳ほどの女性であった。小柄で、しわだらけで生気のない顔をして、黒い、しわくちゃになった、ずっと昔に流行した帽子の下にはほとんど真っ白になった髪が二つに分けてなでつけられていた。黒い羊毛の衣服と古い絹のコートがこの老婦人の体にかかっていた。彼女の透き通るような、白くやせた手は膝の上で小さな布きれを不安げにもてあそんでいた。同じ不安を彼女の目が示していた。それはかつては青かったが、今はその色も輝きも失っていた。その目は、女主人に向かって上がったり、あるいは赤いまぶたに覆われ、あるいはものからものへ走っていた。それは、あたかも自らの拠り所、避難所、安心できる所を探している、苦しみぬいた心の不安と痛いほどの緊張を映しているようであった。
--- Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? --- demandis france Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis mallaŭte:
奥さん、あなたは教師としての経験はおありですか? ルドヴィーコ・ズミンスカはその老婦人に向かいながら、フランス語で尋ねた。その哀れな老婦人は、椅子の上で身動きをし、向かい側の壁の隅から隅まで視線を走らせ、丸く巻いた布きれを震える手で握りしめて低い声で話し始めた。
--- Non, Madame, c'est le premier fois que je... je... --- Ŝi interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.
いいえ、マダム、これは私が初めてです...私...(google翻訳による) 彼女は途中で話をやめた。明らかに、彼女は自分の思いをいうことの出来る外国語の言葉を探していたが、それらは彼女の疲れた記憶から逃げてしまっていた。
--- J'avais... --- ŝi komencis post momento, --- j'avais la fortune... mon fils avait le malheur de la perdre...
私は持っていました。少しして、彼女は始めた。私は幸運を持っていました...私の息子はそれを失うという不幸を持っていました...(google翻訳による)
Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ la eniro de Marta, ĉar al ŝi* ankaŭ ŝi* sin turnis tuj post la saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni, ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem kaj la sorton, kiu ŝin atendas.
Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.
短い会話の後、ここの女主人は一枚の紙片を取って、すばやく何かを書き始めた。
Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en Versovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de kontenteco sur la buŝo.
Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis al iu pro negoco; estis unu el la plej gravaj negocoj de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.
マルタはドアのところで一瞬立ち止まって、自分を迎えようとしているその女性の顔と姿に目をやった。昨日は常に涙を溜めていた彼女の目は、今日は乾いて輝いていた。そして特別な鋭さの表現を、ほとんど洞察力さえ獲得していた。明らかにその目には、彼女のこれからの苦しみまたは安心についての判断をするに違いない人の心の奥底まで見抜こうとするこの若い女性のすべての思考力が集中していた。マルタは、その人生で初めて仕事のことで人を訪ねたのであった。それは、収入を得るという、貧しい人には最も重要な仕事である。
--- Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa oficejo? --- diris la mastrino de la loĝejo.
ここの女主人は言った、奥様、就職のことでおいででしょうね。
--- Jes, sinjorino, --- respondis la venintino. --- Mi estas Marta Swicka.
はい、さようでございます。来訪者は答えた。私は、マルタ・スウィツカと申します。
--- Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.
どうぞおかけ下さい、前に来ておられるこの方々との話が終わるまで、少しお待ち下さい。
Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.
マルタは示された椅子に座り、部屋にいる2人の人たちに初めて注意を向けた。