--- Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj ferajn bastonojn, por…
だけど、なぜ女性はだめで、男性だけなのですか? ギリシャ語ができることが必要とか、鉄の棒を指で曲げられるとか…
--- Nu, ne, ne! --- interrompis la mastrino, --- vi metas min, kara Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri via “kial"?
いえ、いえ、そうじゃありません。女主人が遮った。マリアさん、あなたは私を本当に困らせています!貴女の「なぜ」に私はどう答えればいいのでしょう!
--- Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn proprajn agojn?
貴女は自分自身の行動について考えようとしないような人ですか?
--- Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial, ke... estas tia kutimo.
ええ、もちろん私はそんな人たちには属しておりません。もし私がそうだったら、私は会社で夫の活動的な共同経営者にはなれないでしょう。ええ、それが習慣ですから。
--- Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.
また貴女、エベリンさん、中味のないことで逃げようとなさる、だけどだめですよ。昔の学習仲間として、私には貴女ともっとお話する権利があります。習慣だとおっしゃいましたね、だけどあらゆる習慣には理由があります。それに従う人たちの利益や事情に基づいた理由が。
La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de embaraso…
女主人は急に立ち上がって、部屋中を何度も歩き回った。彼女の衣装の長い裾が寄せ木張りの床でサラサラと音を立てた。彼女のよく拭われなかった米おしろいのあとが残っている顔は、困惑のあまり薄っすらと紅潮していた。
--- Vi alpremas min al la muro! --- ŝi ekkriis, starante antaŭ Mario, --- estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi* preferas virojn.
*ĝi=nia publiko
貴女は私を壁に押し付けますね! 彼女はマリアの前に立って言った。こんな事は言いたくないのですが、お答えします。世間は店で売っている女性を好まないのです。男性がいいのです。
Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.
マリアは少し赤くなって、肩を上げた。
--- Vi eraras, Evelino, --- ŝi diris. --- aŭ vi parolas denove malsincere; tio ne povas esti…
エベリンさん、間違っていますわ、彼女は言った。あるいは、またまた不真面目に話していますよ。そんなことはありえないでしょう…
--- Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn, aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn…
私はそうだと申します。若くて行儀の良い、容姿の美しい店員には良い効果があります。客を、より正しくは女性客を惹きつけるのです。
Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta estis la lasta.
今やマリアの顔には恥ずかしさと怒りが閃いた。とくに怒りが強かった。
--- Sed tio estas ja abomenaĵo! --- ŝi ekkriis, --- se vi diras la veron, mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi…
だけどそれは忌まわしいことです! 彼女は叫んだ。貴女が本当のことを言っているのなら、実のところそれをどう説明するべきなのかわかりません!
--- Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi min interesas…
私にもわかりません。この事実を何でもって説明できるのか、実を言うと、この理由について、私は多く考えたことがありません。それは私には関心がありません。
--- Ne pri almozo nun estas la afero, --- ŝi diris; --- la persono, pri kiu mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi deziras kaj serĉas laboron…
いいえ、問題は施しではないのです、彼女は言った。貴女にお話したい女性は、施しを求めてはおりませんし、おそらく受け取りもしないでしょう。彼女は仕事を求めて探しているのです。
--- Laboron! --- ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn brovojn, --- kio do malhelpas ŝin labori?
仕事ですって!美しいエベリン夫人は繰り返した。黒い眉を少し上げて、じゃあ何がその人の仕事を妨げているのですか?
--- Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, --- serioze respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino, ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: --- al vi, Evelino, mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.
いろんなことが、それについては長いお話が必要でしょう。マリアは真剣に答えた。そして、かつての学習仲間の手をとって心を込めたお願いの調子を込めて続けた。貴女に、エベリンさんに、その人に仕事をする手立てを与えてほしいとお願いに来たのです。
--- Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?
私が、その人に、仕事をする手立てを? だけどどうやって? あなた。
--- Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.
彼女を店員として受け入れていただけませんか。
La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte. Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.
店の女主人の眉はいっそう吊り上がった。彼女の表情には驚きと困惑が浮かんだ。
--- Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble konfuzite, --- tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo…
マリアさん、少し間をおいて彼女は口ごもりながら、そして明らかに困惑しながら話し始めた。そういうことは私ではなく、店に関わることはおおむね私の夫の仕事なので…
--- Evelino! --- ekkriis Mario, --- kial vi diras al mi malveron? Via edzo estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do…
エベリンさん! マリアは叫んだ。どうして嘘をおっしゃるのですか? 貴女の夫は法律上はこの店の持ち主でしょう、しかし貴女は彼と一緒に、むしろ貴女のほうが店のことをなさっているし、貴女が商売のことをとても良く知っていて、あなた達の計画の実現に貴女が精力を注いでいることは私だけでなく誰だって知っています、それだから…
Evelino ne lasis ŝin fini.
エベリンは最後まで話させなかった。
--- Nu, jes, jes, --- ŝi diris vivece, --- estis al mi malagrable rifuzi vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas absolute neplenumebla, absolute... absolute.
ええ、そうです、そうです、彼女は活発に言った。マリーニョ、貴女の願いをお断りするのは私には不愉快なので、全てを夫の責任にするという口実を見つけ出したのです。私が悪かったのです。真剣ではなかったと告白します。しかし、本当のところ、マリアさん、私の夫は決して実現させないでしょう。絶対に…
La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide, preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario interrompis ŝian parolon. 優美な、美しく着飾った、頭の後ろに見事に髪を結った、顔にはいくらかのやつれも見られるが、しっかりした顔つきの、黒くて広い眉毛の下の生き生きとした黒い目を持ったこの三十数歳の女性は、自分の横に、高価な緞子張りの紫檀の椅子に腰掛けているマリアの手をとったまま離さずにほとんど息もつがない早口で話した。彼女はまだまだ話そうとしていたが、マリアはそれを遮った。
--- Kara Evelino! --- ŝi diris, --- pardonu, ke ĉi tiun fojon mi mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj, komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron! エベリンさん! 彼女は言った。 ごめんなさい、今日は挨拶はそれくらいにして、私の心にかかっていることをすぐにお話したいのです。
--- Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas! diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi! Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo… 貴女、マリーニョ、なにか頼み事ですか? なんと幸せなことでしょう! 言ってください、早く言ってください、どんなことで私が貴女のお役に立てるのでしょう! 貴女のためなら世界の果てまで行きますわ。
--- Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! --- diris ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: --- mi ekkonis antaŭ nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas… いいえ、そんなにたいへんなことをお頼みするのではありません、エベリンさん! マリアは微笑みながら言い、次に真面目に続けた。最近ある貧しい女性を知りました。その人のことに関わっているのですが、…
--- Malriĉan virinon! --- vivece interrompis la mastrino de la riĉa magazeno, --- sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj, kiuj suferas! 貧しい女性! この贅沢な店の女主人は生き生きと遮った。では、私が何かその人を助けてほしいということですか? おお、マリーニョ、私のところに来てよかったですわ。私の手はいつでも苦しんでいる人のために開いていますよ!
Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj, elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi ĝin, sed Mario retenis ŝian manon. そう言いながら彼女は手をポケットに突っ込み、そこから大きな象牙の財布を取り出して、それを開けようとした。しかしマリアはその手を押し止めた。
--- Sinjorino Evelino D. revenis! --- eksonis tra la magazeno basa voĉo, eliranta el la aperturo de la tubo.
エベリン.D夫人が帰られました! 管から出た低い声が店の中に響いた。
Mario Rudzinska rapide leviĝis.
マリア・ルズィンスカは急いで立ち上がった。
--- Atendu ĉi tie momenton, --- ŝi diris al Marta, --- mi parolos antaŭe mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.
ここで少し待っていてください。彼女はマルタに言った。私がまず店主と話します。彼女に断られた時、貴女が不愉快な状況にさらされないように。もし、私が望むように全てがうまくいきましたら、すぐに戻ってきます。
Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej elokventaj.
マルタは引き続き、長机の両側で行われている売り買いの扱いを注意深く見ていた。彼女の青ざめた口には時々微笑みが現れた。それは、店員がバネのように跳び上がったり、巻毛がとても良く動いたり、その目が最も雄弁になったりしたときに現れたのだった。
Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron, en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide ŝoviĝanta sur la pargeto.
一方、マリア・ルズィンスカは柔らかい絨毯が敷かれた階段を急いで登り、ガラス戸棚に囲まれた2つの大きな部屋を通り抜け、美しい家具が備え付けられた主人の部屋に入った。数秒後に寄せ木張りの床を急いでやってくる絹の服の擦れる音が聞こえてきた。
--- Ha! c'est vous Marie? --- ekkriis virina voĉo bonsona, karesa, tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. --- Sidiĝu do, mia kara, sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi, Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis kun vi en la edukejo!
Ha! c'est vous Marie?(ああ、マリアじゃないの?)—-美しく響く、とても心地よい女性の声がした。そして、二本の白い優雅な手がマリアの両手を握りしめた。お座りください、全く驚いてしまったわ。貴女にお会いするのはとても嬉しいことだわ。お元気そうね。貴女の旦那さまもやっぱりお元気で、いつものように働いておられますか?私は彼の最近の記事を読みましてよ、えっと…、何についてだったか忘れてしまいましたけど、とても良い記事でしたわ。そしてあのかわいいヤドヴィーちゃんはしっかり勉強していますか?おお、デヴリエント先生のもとで貴女と一緒に学んだあの時間はどこに行ってしまったのかしら!学校で貴女と共に過ごしたあの頃の思い出が私にとってどんなに大切なのか、貴女には想像もできないでしょうね!
--- Koloro Mexique kun blankaj floraĵoj! --- diris unu el tiuj junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.
「白い花模様のメキシコ色でございます!」若い男の一人が2人の女性客の目の前に反物を広げながら言った。
--- Eble la sinjorinoj preferos Mexique pur! --- kriis alia.
「ご婦人たちは純粋なメキシコ色をお好みになります!」もう一人が言った。
--- Aŭ gros-grains, vert de mer! ĝi estas la lasta modo…
「あるいは gros-grains、海の緑です! 最近の流行です。」
--- Jen estas puntoj Cluny por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, --- eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.
「これはフリルに縫い付けるクルニーレース*です」机の反対側から男の感じの良い声が響いた。
* イギリスの伝統的なレース。
--- Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro voyant? Jen estas alia kun nigra floraĵo.
「ビスマルク色のFajo! 少し明るすぎますか、とてもvoyantで? こちらに黒い花模様のものもあります。」
--- Bordeaux couleur sur couleur! Vi deziras ion pli malpezan?
「Bordeaux couleur sur couleur! もう少し軽いものをお望みですか?」
--- Mozambique! sultan! korpokoloro! Bonega por brunulinoj!
「モザンビーク!サルタン!ボディカラー! ブルネットの方にはとてもお似合いです!」
--- Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ vertikalaj?
「ご婦人方は縞模様のものをお望みのようです! 横縞ですか縦縞ですか?」
--- Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto bonega! tre voyant!
「光沢のある布もございます! 白と薔薇色、とても見栄えします! とてもvoyant です!」
--- Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!
「ネズミ色の光沢、本当に高貴な味わい!」
--- Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!
「白地に青い模様!若い方に!」
--- Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj --- kun randoj dentele's kaj unis; kiujn vi preferas?
「パフか蝶のためのレースですか? はい、木の葉のレースです、dentele's と unis の縁がありますが、どちらがお好みですか?」
--- Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj? dekkvin! ne! dudek?
「ご婦人方は花模様のビスマルクを買われますか? とてもいいですね! 何尺必要ですか?15!いえ、20?」
-- Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto! ĉu por papilio?
「ご婦人方は歯型の縁の木の葉レースがお好みですね? とても良いお好みです! 蝶に使われますか?」
--- Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?
「奥様には鼠色の光沢のあるものを、そして貴女さまには白地に青の模様のものですね?どれほどずつ必要でしょうか?」
Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la kvar* aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel diri, pepado, kiu elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute neordinaran. *Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, --- oni eĉ ne povus diveni, ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj, papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj, povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza forto, serioza pensado kaj serioza laborado.
*kvar* aĉetantaj sinjorinoj :客は2人ではなかったっけ? 他の本でも調べてみたが、kvar となっていた。
*以下長い文だが、主語は oni、ke 以下のことを diveni できない。
4人の若い男と買い物をしている4人の女性の会話の断片は、言うなればある種の囀りのような印象を与えたが、男たちの口から出る言葉は、尋常でない効果を持っていた。その声の響きは、驚くほど整えられた抑揚が波打つ布地のサラサラとたてる柔らかい音や広げられるレースの低い音を模倣していたが、本質的に強い肺を持ち、とてもよく鍛えられた声の器官を持つ男の胸から出ていたにもかかわらず、その声の響きが証明しなければ、それらの花模様、輝き、ぼんやりした模様、地模様、木の葉レース、フリル、蝶、慣れない耳には理解できない、そしてぼろ切れの世界では尋常でない博学を示しているそのすべての囀りが男たちの、真面目な力、思考、労働を代表する人たちの、その口から出ることができるとは、想像さえできないであろう。
Ĉi-foje estis ege malfacile traduki en la japanan. Mi ne certas, ĉu mia traduko estas ĝusta.
今回の部分は訳すのがめっちゃ難しかった! 勘違いした部分もあるかもしれない。
La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro, kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas samtempe ĉiajn poziciojn de homa korpo: staradon, iradon, saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn, disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj, eĉ de la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj... Ĉi tiuj lastaj*, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie meritis apartan atenton.
*Ĉi tiuj lastaj: haroj を指す。
Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. *Sed kun kia eleganteco plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj*, kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita virina talio, povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.
*...* この部分は、surtutoj が主語、de 以下の部分が受身形の意味上の主語、kun kia …! の形の感嘆文。以下同様に、kiel belege…, per kiaj graciaj…, kiaj gustplenaj… の感嘆文。
Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.
マリア・ルズィンスカのこの言葉から15分後に、二人の女性が乗った四輪馬車がセナトレスカ街の最も豪華な店の一つに停まった。広いガラス扉の前には2台の馬車がいた。それらには美しい馬が繋がれ、御者台にはお仕着せを来た御者が座っていた。
La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.
2人の女性は馬車を降りて、店の中に入った。ドアの上に吊り下がっているベルが鳴ると、店を2つに仕切っている長いテーブルの後ろから若い男が走り出て、とても優雅に挨拶をして、なにをお望みでしょうかと訊いた。
--- Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., --- diris Mario Rudzinska; --- ĉu ŝi estas hejme?
エベリン・Dさんにお会いしたいのです。マリア・ルズィンスカ言った。ご在宅ですか?
--- Mi ne scias kun certeco, --- respondis la juna homo kun nova saluto, --- sed mi tuj servos al vi per respondo.
はっきりしたことはわかりません。その若い男は改めて礼をして答えた。しかし、すぐにお答えします。
Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.
そう言うと、彼は反対側の壁に駆け寄って、下の階から上の階に声を送る管の開口部に口をつけた。
--- Eliris, sed baldaŭ revenos, --- oni respondis de supre. La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime de la pordo.
出かけられましたが、すぐに帰られます。—-上から返事がありました。—-若い男はドアの近くに立っている2人の女性に駆け戻った。
--- Volu sidiĝi, sinjorinoj, --- li diris, --- montrante velurtegitan kanapon, starantan en angulo de la magazeno, --- aŭ, --- li diris plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de tapiŝo, --- eble supren…
奥さんがた、どうぞお座りください。−−−彼は店の隅にあるビロードで覆われた長椅子を指して言った。または、—-彼は絨毯を敷いた階段の方に手を伸ばして言った、よろしければ上に上がって・・・。
--- Ni atendos ĉi tie, --- respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun la ŝin akompananta virino ŝi sid^ĝis sur la kanapo. --- Ni povus iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia loĝejo, --- diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, --- sed ŝajnas al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.
私たちはここで待ちます。—-マリア・ルズィンスカは答えて一緒に来た女性とともに長椅子に腰を掛けた。—-私たちは上に上がってエベリンさんの帰りを彼女の住居で待つこともできます。—-マリアは同行の女性に小声で言った。だけど、この店の持ち主と話す前に、貴女が商品を売っている人たちのいつもの仕事を見て、それがどんな仕事なのかを知るのがいいと思うのですよ。
--- Jes, --- ŝi ripetis post momento per forta voco. --- La malriĉeco kaj bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la unua, nenio instruis al mi la lastan... Mia tuta pasinteco estis kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion elportis el ĝi…
そうです。彼女は少しして、力強い声で繰り返した。— 貧困と働く必要とが突然私を襲いました。貧困に対抗するための武器が何もありませんでした。仕事については誰も私に教えてくれませんでした。
--- Terura sorto! --- diris Mario Rudzinska post iom da silento; --- ho, se ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin* trapenetri, diveni, kompreni ĝian* tutan terurecon!…
*ĝi: (terura) sorto
恐ろしい運命! 少しの沈黙の後に、マリア・ルズィンスカは言った。ああ、もしすべての父、すべての母が、そのそのすべての恐ろしさを見抜き、推測し、理解していたなら・・・
Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian kortuŝitecon, turnis sin al Marta.
彼女は手で目を触り、そして素早く感情を抑え、マルタに向き合った。
--- Ni parolu pri vi, --- ŝi diris. --- Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso... Mi konas pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco, tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu vi konsentus stari en magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi petos, admoninklinigos*…
*onklinigi: その気にさせる。admoninklinigi: 忠告に対して気持ちを傾けさせる・・・といったところか?
貴女について話しましょう、彼女は言った。貴女が試した2つの道には貴女がそれを切り開くための手段がないことで、拒絶されてしまいましたが、希望と勇気を失ってはいけません。教師の仕事や芸術家の仕事は貴女に合ってはいませんでしたが、精神的な、芸術的な仕事が、人にとって、女性にだって活動する分野の全てではありません。まだ工業や商業、職人なども残っています。貴女が夫と話している間に、私の頭にあるうまい考えが浮かびました。私には絹織物のとても大きな店のひとつを持っている知人がいます。数年間、その人と学校で一緒でした。その時から、私たちには友情と言うほどではなくても、少なくともよい知り合いという関係を保ってきました。大きな、最新の、立派な店は店員や事務員などのしっかりした一団の仕事を必要としています。まだ一週間も経っていませんが、エベリン・Dさんに劇場でお会いしたとき、自分の店の最も役に立つ店員の一人を失って少し困っていると言っていました。貴女がその店に立って、布を測ったり、ショーウィンドウの陳列を整えたりすることに同意されますか? そういう仕事は給料もとても良くて、要求される仕事をするのには、正直さとふさわしい外見とセンスの良さ以外には何も必要ありません。エベリン・Dさんのところへ一緒に行きましょうか? 私は貴女を紹介しましょう。必要な場合には頼んで、提案を受け入れさせましょう。
Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da konado de si mem, por ĉesi esperi…
彼女は自身の感情の爆発を自尊心と意志によって抑えるための十分な力を持っていたし、絶望するには自分自身についての充分な認識がなかった。
Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino; estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi, li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj manoj, diris rapide:
アダム・ルズィンスキーはこの貧しい女性の沈黙の苦しみを尊敬していた。自分が彼女にとっては全くの他人であり、数度しか会っていないので、今はここを去るべきだと感じた。マルタに対して丁寧な挨拶をして彼は客間を出た。しかしその時、彼の妻はマルタの手を取って自分の手に握りしめて急いで言った。
--- Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas, kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj...
奥様、希望を失わないでください! 貴女が今回もまた助言もなしに、貴女の正当な要求を実現させることもなしに私の家を去ってしまうのを平静に受け入れることはできません。貴女の過去に何があったのか私は知りませんが、貧困が突然貴女を襲ったこと、働くための準備ができていなかったこと、貴女と貴女の子供が生きていく糧を得なければならないことを察しております。
Marta subite levis la okulojn al la parolantino.
マルタは突然、話している人に目を向けた。
--- Jes, --- ŝi vivece interrompis, --- jes, jes…
そうです。彼女は生き生きと遮った。そうです、そうなのです・・・
Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble, ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.
彼女は再び視線を下げて少しの間黙った。明らかに、今まで彼女の前にぼんやりと存在していたものの表現によって思いがけず打たれたのである。
Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo, elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo falis sur ilin* denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne ekĝemis.
*ili=siaj ŝultroj
もし彼女が涙も流さず、嘆きもせずに、彼女の大切な希望に死を宣告する裁きを最後まで聞くことができるなら、そして短い間軽くなっていたが再びその双肩にふりかかってくる、不確実で定められない立場のこの言いようのない重荷を自らに引き受けることができるのなら、優美で繊細な姿と美しい顔の、この女性は確かに大きな気力を持っているのだ。
Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria* vojo, ŝi pasis ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia propra senkapableco.
*Kalvaria:ゴルゴダのラテン名、キリスト磔の地
明らかに、ひと目を恥じずに大声で嘆いたり泣いたりする時はまだ彼女にはやってこなかった。彼女の人間的な誇りはまだ壊れていなかったし、彼女の力はまだ崩壊してはいなかった。彼女はまだ自身のカルバリの道の始まりに立っていた。彼女はまだその道のせいぜい2つの駅を通ったに過ぎなかった。ただ2回だけ、彼女の中で内なる恥が燃えた。そして彼女は自身の無能力を意識して深くふるえたのだった。
— Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis, ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kion multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas la movojn de la estaĵoj*, kiuj estas tiel karaj por ili* aŭ la karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ prete ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto... Jen estas la tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo, mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la eblon…
estaĵoj:存在するもの(多くの場合人を指す)、ここでは絵の中の子どもたち
ili:okuloj
--- Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio, kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem…
奥様! 私はすべてを、すべての真実を聞きたいのです。今までの私の短い経験で、あなたの旦那さんが今言われたことがとても正当であると確信しています。物質的にも精神的にも、社会生活の門にやってきたときに自身が持っているものを知らずに、自分自身に幻滅してしまうこと以上に役立たないことはありません。
Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo Rudzinski, kiu parolis plue:
マリアはテーブルのところで座り、マルタは引き続き話しているアダム・ルズィンスカに視線を向けた。
--- La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco sufiĉas, por liveri al la ĝin* posedanta homo certan sumon da agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj, kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco, ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco, spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi sekvaĵo kompleta; ne farinde, ĉar tio, kio faras al la mondo servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne havas eĉ la plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta, konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj, regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco estas amuzilo de la vivo, --- nur artismo povas esti por ĝi ŝtona starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas ne sole diletanto, sed artisto.
*ĝi= artista klereco:それを持つ人、la は homo にかかる。
--- En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente, ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto, el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado. Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn, ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado, talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed…
あなたに関わるこのことについて私は的確な審査員ではありません。私はただあなたの前で私が繰り返すようにと指示された言葉を繰り返すだけです。私はそれを何も隠すことなくお話します。そうしないと、あなたが新しい当て外れや幻滅を味わうことになるからです。そして、人が社会生活の門にやってくるときに自分自身が持っているものを知らずにいて、自分自身に幻滅してしまうことほど有害なことはないからでもあります。あなたのお仕事は、明らかにあなたがデッサンを習ったことがあり、能力のあることを示しています。しかし・・・あなたはそれを少しだけ、とても表面的に、大雑把に学んだだけであり、それ故にあなたの能力は充分には訓練されておらず、作品の要求が充分には分からないので、展開や力の点で充分な段階には達していないのです。芸術というものにはすべて2つの面があります。一つは、その芸術に打ち込む人の性質から、その人の本来の才能からくるものであり、もう一つは、誰も生まれながらには持っていなくて、ただ仕事と学習によってのみ獲得できるものです。たしかに才能からは霊感が生まれます。しかしその霊感を能力が支配しないといけません。技術的な能力は才能では生かされず、真の芸術を作ることはできません。せいぜい職人的な仕事の役に立つくらいなものです。しかし、才能というものは、最も高い才能でさえ、技術的な能力なしには単純で盲目的な、発展していないと同時に抑制の効かないものであり、それは最も良い場合でもただ、いびつで混乱した不完全なものを作りだせるだけなのです。あなたはデザインの能力を持っています。そのことは、あなたの仕事から、多少の誤りはありますが、分かります。しかしながら・・・。
--- Adamo ! --- eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.
Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi levis la kapon kaj diris per firma voĉo:
アダム! このとき女主人の声が響いた。
マリア・ルズィンスカが立ち上がって会話の行われていたテーブルに近づいて、目に願いを込めて夫を見て、彼の話を聞いている女性を同情を持って心配げに眺めた。マルタはこの親切な女性の心配を理解した。彼女は頭を上げて、しっかりした声で言った。
Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski unua interrompis la silenton…
マリアは客間の奥に引っ込んで、困惑が窺える顔を手で支え、視線を下げて黙って座った。少しの間客間には重い沈黙が支配した。ここにいる3人にとって、会話を始める最初の言葉を出すのが困難だと思われた。アダム・ルズィンスキーが最初にその沈黙を破った。
--- Estas al mi tre dolore, --- li diris, --- ke mi estas sendato, kiu alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas…
私にもつらいのですが—-彼は言った—-あなたに本当に残念なお知らせを私は持ってきました。しかし、私には他にどうすることも出来ないのです。
Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn, kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro, kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj vizaĝesprimo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:
彼は黙ってマルタを見つめた。その目には真摯な共感に結びついた気高い率直さが輝いていた。彼は少しの間話すのを止めた。それはおそらく、マルタが力を取り戻して彼女を待ち受ける打撃を受ける準備ができるようにするためだった。マルタは少し青ざめ、それまで彼女に話しかけている男の顔を緊張して注意深く見つめていたその目を突然伏せた。しかし彼女の口からは何の叫びも出ず、彼の女の胸からはうめき声も出なかった。アダム・ルズィンスキーは、この若い女性の態度と表情から彼女が我慢強く、強い精神の持ち主だと悟った。それで、少し間をおいて話を続けた。
Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de la kanto de l' vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas kapabla!…
マルタは自分の小さな子供に、奇跡的な出現や、美しい色、鳥の鳴き声、天使の羽などで織り上げられていて、子供達の精神を強く惹きつけ、その想像力をかきたるような童話の一つを語り聞かせた。しかし、彼女の口が夢のようなお話の長い糸を、もう長い間このような喜びを持たなかったその小さな耳に向かって紡いでいる間、彼女の頭をリフレインのように繰り返すただ一つの考えが満たしていた。それは生活の歌だった:もしうまく行ったら、もし成功したら、もし私にできるのだったら・・・。
Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla?... pensis Marta kelke da tagoj poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj Rudzinski.
私は成功したのだろうか? 私には能力があるのだろうか? 数日後にマルタはルジンスキー夫妻の家の階段を登りながら考えた。
Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la morgaŭa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi faris.
この若い女性の内なる問いは、今回は決定的な答えを受け取ることはなかった。しかしその答えはまもなくやってこようとしていた。なぜなら明日が編集会議に決められた日であり、そこでマルタの芸術的な能力の水準について、彼女の行った仕事の価値ついて、識者たちが判断を下すのだったから。
--- Venu postmorgaŭ matene, --- diris Mario Rudzinska. --- Mia edzo alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.
明後日の朝に来てください—-マリア・ルズィンスカは言った—-明日の会議からのはっきりした知らせを夫が持ってきますので。
Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio* estis Adamo Rudzinski; per movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la okulojn kaj silentis momenton.
*Tio:viro を受けるのなら li であるが、kun 以下や sidis などを含んだ全体を受けているのだろうか?
マルタは決められた時間にやってきた。美しい客間の女主人はいつものように愛想よく彼女を受け入れ、2日前にマルタの仕上げた仕事が置かれた机の傍の肘掛け椅子を勧めた。その机の前には分別があり、上品で温和な表情の中年の男が座っていた。それはアダム・ルズィンスキーだった。マルタに挨拶するために彼は礼儀正しく立ち上がり、彼の女に手を差し伸べた。そして、彼女が座ると自分も座って、視線を落として少しの間黙っていた。