Estas grava afero kion ni mangxis dum la vojagxo, cxu ne? Pri tio mi skribos poste. Hodiaux mi skribos pri alia temo.
En la insulo Gotlando la gastigantoj regalis nin per specialajxoj de la insulo, unu el kiuj estis kuko de safrano. Gxi estis bela kaj bongusta. Gxi estis kuirita el rizo, lakto, kremo, iomete da sukero, distrancxita migdalo kaj safrano. Laux peto de mia edzino la gastigantino (s-ino B) donis al ni la recepton.
Post pli ol monato reveninte hejmen ni sercxis la paperfolion de la recepto, sed gxi ne estis en niaj valizoj. Cxar mia edzino intencis kuiri la kukon, mi tuj skribis al s-ino B.
M (mia edzino) pardonpetas, ke sxi perdis la recepton de la gotlanda specialajxo, la kuko de safrano. Cxu vi povas sendi gxin al mi?
Sxi tuj respondis: Mi sendos la recepton baldaux.
Tuj poste mi devis skribi al s-ino B:
M trovis la recepton. Do vi ne devas sendi gxin. Masayo denove pardonpetas.
Kaj s-ino B skribis jene:
Mi volis ion demandi, jam kiam vi estis cxe ni. Kial M pardonpetas tiel ofte kaj por tiel multaj diversaj aferoj? Cxu tio estas kutimo por japanaj virinoj? Mi demandas cxar ni en Euxropo nur tiam pardonpetas se ni faris eraron. Kaj en tiuj okazoj kiam sxi pardonpetis mi ne komprenis la kialon, ja sxi ne faris eraron. Eble vi japanoj anstatauxe opinias ke ni euxropanoj tro malofte pardonpetas?
Mi respondis:
Ecx por mi estas strange ke sxi multe pardonpetas, sed povas kompreni. Unue en la japana lingvo estas la esprimo "SUMIMASEN", kiu rekte tradukite estas "(mi) pardonpetas". La esprimo estas malforta, facila, certe malfacile esprimebla en Esperanto. Kiam ni petas ion al iu per la vorto, la signifo estas proksima al "Bonvolu", "Dankon", k.s.
Due M esprimas pardonpeton, kiam sxi gxenas iun ecx iomete. Ekz. laux sxia peto vi devos denove skribi kaj sendi la recepton, pro tio sxi rabos al vi iom da tempo. (Mi devus aldoni alian kialon de la pardonpeto: cxar ni perdis la recepton, sxia antauxa komplezo farigxis vana)
En la 30-a de majo mia edzino kaj mi ekflugis de Japanio al Euxropo. Unue ni alvenis al la flughaveno de Helsinko, Finlando, post dekhora flugo. Por eniri Euxropon ni ne bezonis vizon, sed devis trapasi oficejon de pasport-kontrolo. Antaux la oficejo farigxis longa vico de vojagxantoj. La oficejo havis 5-6 gicxetojn. Unu oficistino dividis la vojagxantojn al cxiu gicxeto. Ankaux ni vicigxis antaux unu gicxeto laux sxia indiko.
La kontrolado bezonis 1-2 minutojn por unu persono aux unu grupo, do oni rapide trapasis la gicxeton. Sed cxe nia gicxeto la oficistoj konsumis pli ol dek minutojn por unu persono. Mi supozis, ke la vojagxanto havas ian problemon. Sed ne. Por cxiu vojagxanto la oficistoj uzis longan tempon. En cxi tiu gicxeto du oficistoj kune laboris, dum cxe alia nur unu.
Finfine nia vico venis. Mi montris al la oficistoj mian pasporton kaj bileton de aviadilo al Stokholmo. La oficistoj demandis al mi angle "Kiom da tagoj vi restos en Euxropo?" Mi respondis Esperante, "kvardek sep tagojn". Ne kompreninte min, Ili ordonis al mi montri la nombron per la fingroj. Li postulis ankaux E-bileton al Stokholmo, kaj plie al Visby, kaj fine cxiujn E-biletojn gxis Japanio. Mi elprenis ilin el mia dosierujo. La oficisto postulis ankaux la dosierujon. Certe li nenion dubindan trovis en gxi.
Dum la procesoj ili manipulis komputilon, kelkfoje telefonis al iu, diskutis interalie... Tiel pasis cxirkaux dek minutoj. Kaj ni "senprobleme" eniris Euxropon.
Mia edzino opiniis, ke unu el ili estas novulo, kiun edukadis la alia. Mi supozis, ke ili ekzercis por okazajxo dangxera. Ni ne scias la veron.
La foto montras la vendejon de muminajxoj en la flughaveno de Helsinko.
En la insulo Gotland mi gxuis pacan etoson, multaj sovagxaj birdoj, agrabla promenado en naturricxaj lokoj... Sed ecx cxi tie estis ne absolute paca.
Mi de tempo al tempo auxdis sinsekvajn sonojn Pan, Pan, Pan, Pan...
Mi imagis la sonon de art-fajrajxo (piroteknikajxo). En Japanio festo kun fajrajxo okazas multloke cxefe en somero.
Sed la sono, kiun mi auxdis en Gotland, estis ne fajrajxo, sed pafado de soldatoj. Oni diras, ke cxar lastatempe Rusio estas tre agresema, armeoj de Svedio devas esti cxiam pretaj kontraux neatenditaj kaj dangxeraj eventualajxoj.
Mi propraokure vidis la ekzercadon de la trupo de parasxuto.
En la 14-a, julio, nia antauxlasta tago en Euxropo, okazis en la urbo Nice, Francio, terurajxo per granda kamiono.
Niaj gastigantoj en la insulo Gotlando, s-ino B kaj sxia edzo, havas sian propran muzeon pri auxtoj. En la muzeo ili ekspozicias malnovajn auxtojn, traktorojn kaj biciklojn. Ankaux estas ludejo (veturejo) de "gokarto", kiu estas malgranda auxto por konkuro aux ludo de infano.
Interalie interesis min diversaj malnovaj bicikloj. Supre montrita biciklo havas cxenon cxe la rado por veturi sur negxo. Kaj gxi havas dent-radojn anstataux cxeno por movigi malantauxan radon.
Cxi tiu biciklo havas alian sistemon por veturigi sin.
Cxi tiubiciklo havas grandan sxargxejon, kaj havas ian sistemon por ligi stirilon kun antauxa rado.
Cxi tiu biciklo kun grandaj korboj havas kvin radojn.
Vidu la pedalojn de cxi tiu malnova biciko. La pedaloj havas starangan formon, pro kiu ili cxiam tenas gxustan pozicion.
Cxi tiu biciklo havas pezan diskon. Kiam gxi veturas rapide, la disko turnigxas. Kaj la turnigxo de la disko helpas biciklanton por supreniri deklivon. La disko ja estas konservilo de la energio.
Euxropo estas pli norde ol Japanio. Tokio, la cxefurbo de Japanio, situas cxe 35 gradoj kaj 41 minutoj de norda latitudo. Dume Torino, la plej suda urbo en mia vojagxo, situas cxe 45 gradoj kaj 4 minutoj, kaj plej norda urbo Bergen situas cxe 60 gradoj kaj 23 minutoj.
Tial en junio tago estas pli longa en euxropo ol en Japanio. En la insulo Gotlando, 57 gradoj kaj 30 minutoj, mi vidis sunsubiron cxe maro, kiu okazis je la 10-a kompreneble vespere.
En la 10-a vespero en Japanio cxielo estas tute malluma, sed en Gotlando mi tute ne vidis vere malluman cxielon.
De la aviadilo revenanta al Japanio, supozeble super la teritorio de Rusio, mi vidis belan sunsubiron.
Supre mi montras parton de la mapo de la insulo Gotlando, Svedio. La insulo estas tre plata, ne havas monton, ecx monteton, do vojoj preskaux ne havas deklivon. Biciklado estis tre agrabla.
En la mapo oni indikas vojojn tri specajn, el kiuj unulinia estas privata vojo malfermita al auxtoj. Alie trovigxas multaj vojoj por biciklado aux/kaj promenado.
En la insulo trovigxas kelkaj naturrezervejoj, kie ni promenis, gxuis belan pejzagxon, observis sovagxajn birdojn, iom lernis pri historio de la insulo per ruinoj de vikinga epoko.
En la rezervejoj estas bone arangxitaj padoj por promenadi.
Kelkfoje ni devis transiri barilon. En la rezervejo estas privata(j) tereno(j), kie oni pasxtas bovojn, sxafojn, do oni instalis barilojn, ecx kun elektra sxokilo.
Foje ni ne povis plu promeni sur la pado pro la bovoj okupintaj la padon.
S-ro B, nia gastiganto en la urbo Bergen, Norvegio, diris, ke en Norvegio oni rajtas eniri, promeni, ecx tendumi en privata tereno, kompreneble se li ne gxenas la logxantojn de la tereno. Tio estas publika rajto lauxlegxa.
La posedanto de la tereno havas devon konservi la naturon, kaj la publiko povas gxui gxin libere. Tia kutimo enradikigxis historie cxefe en la nordeuxropaj landoj.
Mia unua impreso pri la insulo Gotlando estis "Paradizo de birdoj". En preskaux cxiuj lokoj, lago, maro, arbaro, ecx sur strato de la urbo Visby, ne mankis sovagxaj birdoj.
Ankaux la korton de nia logxejo multaj birdoj vizitis.
Often ne tre amikema besto trovigxis en la korto. Se en la korto estas homo aux hundo, la birdoj estas trankvilaj. Ili scias, ke homoj kaj la hundo ne atakas ilin kaj ne permesas al la kato ataki ilin.
En la lasta 3 tagoj, de la 12-a gxis la 14-a de julio, ni logxis en la urbo Bergen, Norvegio. S-ro B gastigis nin. Li estas tre simpatia, sincera viro.
En la 12-a ni vojagxis de Oslo gxis Bergen per trajnoj, sxipo, auxtobuso kaj denove per trajno. Estis turisma vojagxo por rigardi fjordon. Ni vidis belajn pejzajxojn: kanpo, akvofaloj, valo...
En Bergen ni vizitis urbocentron, kie trovigxas lignaj domoj, Monda Heredajxo de Unesko. En la urbocentro ni tagmangxis en tre fama bazaro de fisxoj, vizitis malnovan kastelon, grimpis per kablotramo la monton Floyen.
Nia gastiganto veturigis nin per sia auxto al specialaj lokoj, ligna pregxejo, la domo de fama komponisto Grieg, iu vilagxeto cxe profunda loko de fjordo.
En la 15-a ni forflugis el Bergen al Japanio. De la aviadilo, certe super Rusio, mi vidis belajn sunsubiron kaj sunlevigxon.
Nia vojagxo atingis la finon.
De la 9-a gxis la 11-a ni logxis en la oficejo de Esperanto en Oslo, Norvegio. S-ro D zorgis nin tre kompleze kaj atenteme.
Li havigis al ni tre utilan bileton "Oslo Pass" kun rabato por maljunulo, per kiu ni povis veturi per buso, tramo, sxipo kaj libere viziti multajn muzeojn dum 48 horoj.
Ni vizitis la Folkloran Muzeon, kiu havas multajn interesajn konstruajxojn, diversajn ekspoziciojn pri vivo de cxi tiu norda lando. Interalie fama estas Stavkyrkje (pregxejo el ligno) translokita de la regiono norda je 200 km.
Ni vizitis la muzeojn de Vikingo, la sxipo Kon-Tiki kaj la sxipo Fram.
Ni vizitis la katedralon de Oslo, kies bildo sur la plafono interesis min.
Ni vizitis la kastelon Akershus. La kastelo mem estis bela. En la kastelo trovigxas la muzeoj pri la rezistado kontraux Nazio kaj pri prizono. En la kastelo trovigxas ankaux diversaj skulptajxoj.
Ni vizitis la granda gxardeno Vigelandsparken, kie trovigxas multaj skulptajxoj.
De la 5-a gxis la 8-a ni logxis en la urbo Torino, Italio, kien ges-roj G.G. veturigis nin per sia auxto, kaj ili kune turismis kun ni dum du tagoj.
Mi ne havis konatojn en la urboj Torino, Oslo kaj Bergen, do kontaktis lokajn esperantistojn per la jarlibro de UEA. El cxiuj urboj tuj venis respondo al mi. Esperanto estas tre utila!
El Torino S-ro C donis al mi afablan respondon. Dank' al li ni logxis en malmultekosta, sed suficxe komforta pensiono.
Krom s-ro C kelkaj lokaj esperantistoj bone zorgis, cxicxeronis por ni, s-roj D, R, s-inoj N, K...
Vespere de la 6-a okazis komuna vespermangxo de lokaj esperantistoj.
La malnova kvartalo de Torino havas multajn malnovajn konstruajxojn. Gxi estas karakterizita de siaj arkadoj.
Ni vizitis tre faman muzeon de Ezipto,
kaj la muzeon de kinoj, turon La Mole Antonelliana, kiu estas simbolo de la urbo.
Sur la monto proksima de la urbo trovigxas la katedralo Superga, en kies subtera etagxo estas tombejo de la familio Savoia, la regxoj de la unuigita Italio. Apud la katedralo okazis tragedio, falo de aviadilo en la jaro 1949.
En la urbo estas la katedralo Torino, kie oni konservas la tukon, kiun portis Jesuo cxe sia morto.
Estas ne malmultaj belegaj pregxejoj, el kiuj la plej bela estas Santuario della Consolata.
Estas grandega bazaro, kie mi acxetis cxemizon.
Kaj apud la rivero Po trovigxas mezepoka kvartalo kaj kastelo.
En la 30-a de junio ni revenis Gxenevon.
En la 1-a de julio ni veturis al la franca montara vilagxo, Lanslevillard, kiu situas proksime de la landlimo kun Italio kaj estas en la nacia parko Vanoize.
De Gxnevo gxis la urbo Modane veturigis nin s-ino J per sia auxto. Ni gxuis veturadon ne rapideman, transiris iun montpasejon.
Cxe Modane akceptis nin ges-roj G.G, kiuj denove gastigis nin en sia vilao, malgranda sed suficxe komforta kaj moderna apartamento.
Ni logxis en ilia apartomento de la 1-a gxis la 4-a, julio.
Ni vizitis malnovan fortikajxon Le Fort Marie-Christine.
Ni vizitis malnovan vilagxon Bonneval-sur-Arc.
Cxiutage ni promenis sur belegaj promenejoj. Bonsxance ni havis tre bonan veteron.
Antaux cxio nin bonvenigis multaj floroj. Mi tro multe fotis ilin, kiujn mi poste prezentos.
Ankaux cxarma besto salutis nin. Gxi estas marmoto.
De la 26-a gxis la 29-a, junio, ni denove solaj estis en la urbo Grindelwald. Ni logxis en komforta cxambro de turisma hotelo, kie ni vidis la "norda muro"-n de Eiger.
Per speciala bileto "Jungfrau vip-pass" ni veturis turisme per almonta trajno kun dentego, telfero, kablotrajno, k.s.
Ni vizitis Jungfraujoch, kiu estas 3.454 metrojn alta. Survoje ni rigardis Alpojn, glaci-riveron (glaciejon) de la "fenestro" de la norda muro de Eiger.
Ni promenis en la montaro (First). La vojoj en la montaro estas tre bone zorgataj.
Ni vizitis la monton Maennlichen, kie ni gxuis belan pejzagxon de la montoj Jungfrau, Monch, Eiger.
Ni vizitis la akvofalo "Trummelbach". En la monto estas granda kaverno, kie trovigxas 10 akvofaloj lauxvice. Ni vidis ilin per lifto kaj sxtparo.
Ni vizitis la vilagxon Murren, kie la tri montoj Jungfrau, Monch, Eiger estas tre belaj.
De la 22-a gxis la 25-a, junio, ni estis en la urbo Gxenevo, Svisio. S-ino T kaj sxia ne-esperantista edzo zorgis nin. S-ino T estas unu el niaj malnovaj amikoj. Ni logxis en la domo de ilia parenco.
Ni vizitis la turisman lokon Leysin, kien ni veturis per trajno, per mont-tramo kun dentego (dentrelvojo), kaj dauxre ni grimpis monton per telfero.
De la trajno ni vidis belajn pejzajxojn, ekz. la lago Lemano, alpoj, la kastelo Chillon.
Sur la monto ni gxuis vastan perspektivon.
Ni veturis per sxipo sur la lago Lemano, promenis apud la lago en la urbo Vevey.
Ial ni cxeestis en la pikniko, kiun okazigis la ambasadoro de Kroatio cxe sia oficiala domo.
Ni promenis en la urbo Gxenevo. S-ino J gvidis nin.
S-ino J apartenas al koruso, kiu koncertis en pregxejo. Ni spektis la koncerton, kaj post la koncerto ial ni cxeestis en komuna vespermangxo de la korusanoj.
De la 18-a gxis la 21-a ni restis en Parizo. Gxis tiam esperantisto(j) cxiam akompanis nin, sed en Parizo ni estis solaj. Okazis amuza, enigma afero, pri kiu mi poste rakontos. Ni logxis en malgranda, simpla, sed suficxe komforta cxambro de iu malmultekosta hotelo.
Ni vizitis la muzeon Orsay, kie trovigxas multaj belegaj pentrajxoj, skulptajxoj, k.s., ekz. Millet, Monet, Gogh, Gauguin, Rodin... Ankaux la modelo de la teatro l'Opera interesis min.
Ni vizitis grandiozan katedralon Notre-Dame, kaj la pregxejon Ste-Chapelle, kiu havas tre belegajn vitralojn.
Ni gxuis persxipan ekskurson sur la rivero Seine, kies akvonivelo estis ankoraux iom alta post lastatempa inundo.
Ni vizitis ankaux la muzeon Louvre. Por eniri en la muzeon ni devis vice atendi du horojn en pluvo. Por vidi famegan bildon Mona Lisa ni devis ensalti en la ondon de la homoj.
En la lasta tago de Parizo ni vizitis la palacon Versailles. Interesis min la vilagxeto de Marie Antoinette.
De la 15-a gxis la 17-a gastigis nin ges-roj C kaj M. S-ro C gastis cxe ni en la jaro 2008 kun s-ino B. Kun s-ino M ni konatigxis nur en cxi-foja vojagxo.
Ni vizitis la urbon Bayeux, kie trovigxas la muzeo de La Tapisxo. La Tapisxo estas 70metrojn longa, kiu rakontas la konkeron de Vilhelmo la Konkerinto.
Ni vizitis la urbon Honfleur. Tre interesis min ligna pregxejo EGLISE STE CATHERINE, kiu estis konstruita de cxarpentistoj de sxipo.
Ni vizitis la turisman lokon Cabourg. Ni promenis apud la maro.
Ni promenis en la urbo Kaen, kie okazis bazaro.
Vespere en la 17-a okazis kunsido de lokaj esperantistoj. Ni gxuis bongstajxojn, kune kantis kaj kompreneble multe babilis.