
En Euxropo mi ofte uzis mian kreditkarton "Visa" por acxetado. Nun gxi dormas en la lago Leman.
En iu tago ni promenis en la urbo Gxenevo. Gvidis nin s-ino J kaj du esperantistinoj. Ni vizitis malnovan kvartalon, la katedralon St-Pierre, de kies turo ni gxuis la pejzagxon de la urbo. La Monto Blanka videblis nur nebule.


Ni vizitis historian lokon, parkon kaj aliajn.
Dank'al helpo de s-ino J mi sukcesis sxangxi monon en banko. Tiam mi iom malatente enmetis naztukon kaj krezitkarton, monujon en mian saketon, kiun mi tenis cxe mia talio.

Poste ni venis al la haveno, kie ni atendis sxipon. Sur la lago Leman oni povas veturi per sxipo, samkiel per auxtobuso. Estis varme. Mi prenis la naztukon el la saketo por visxi sxviton, kaj io saltis kaj falis en la akvon. Post momenta embaraso mi vidis mian kreditkarton sur la fundo de la lago.
Tie la lago estas profunda tri metrojn. Cxar mi estas bona nagxanto, intencis enakvigxi kaj preni la karton. Sed oni admonis min ne faru tion, cxar la akvo fluas tre komplike kaj estas dangxere.
Iu laboristo dela sxipkompanio alportis reteton kun stango, per kiu ni provis kapti la karton. Sed la stango estis tro longa kaj tusxas la plafonon de la sxip-atendejo. Do estis tre malfacile manipuli gxin. Post kelkdekminuta klopodo mi finfine rezignis rehavi la karton.

Ni dauxrigis la promenadon per la sxipo.
レマン湖にVISAカードを落としてしまいました。まだそこにあると思います。