En mia memoro mi cxiam malsatas en la infaneco.
Por akiri monon mia patro farigxis salajrulo. Kelkfoje li prenis min al la oficejo per pli ol unuhora trajnvojagxo. Mi ne scias, kian taskon li havis en la oficejo. En la oficejo tuttage mi sola pasigis tempon kviete. Certe mi estis "bona knabeto".
Kiam mi estis 7~8 jara, li estis maldungita, pro kio mi ne scias. Kompense li ricevis malnovan biciklon, kiun cxefe mi uzis. Ankoraux nun mi tre sxatas bicikladon.
Dume mia patrino eklaboris kiel kudristo. Sxi ricevis tukon de vestajxkompanio, eltrancxis gxin laux la modelfolioj kaj faris vestojn. La plej peza laboro estis portado de tukoj kaj vestoj al/el la kompanio.
En mia domo cxiam laboris junaj virinoj, al kiuj mia patrino instruis kudradon kaj kune laboris. Ili lernis kaj laboris en mia domo dum kelkaj jaroj, kaj forlasis supozeble pro edzinigxo aux sendependigxo.
Sxia kudrista laboro dauxris 7-8 jaroj. Oni produktis vestojn pli kaj pli multe en fabrikoj, kaj jam ne bezonis hejmlaborajn kudristojn.
Mia patro denove farigxis fotisto. Sed tre malofte venis kliento, kaj li ne havante farendajxon, ofte estis ludejo de magxango.
En kaj cxirkaux mia domo jam floras printempo. Mi ne scias la nomon de cxi tiuj bluaj floretoj.
Nun mi havas planojn piedvojagxi sur la malnova pilgrimvojo Kumano-kodo, kaj viciklvojagxi en la gubernio Sizuoka (sur la grandskalja viciklvojoj).
Post la Milito japana imperiestro Tennoo, kiu gxis tiam estis homfigura dio, farigxis homfigura homo. Li rondvojagxis en tuta Japanio inter la jaroj 1946 kaj 1954. En oktobro, 1946, li venis al nia regiono, kaj vizitis iun sxpinfabrikon. Plej probable en la fabriko mia patrino laboris en sia knabineco, sed tio ne rilatas al cxi tiu rakonto.
Mia patro akompanis la imperiestran mosxton kiel fotisto. Iale li estis elektita el lokaj fotistoj. Mi memoras la negativon de Tennoo en la fabriko, kiun mia patro gardis. Kie nun trovigxas la negativo, mi ne scias.
En la jaro 1957 tiama kronprinco (nuna imperiestro) vizitis nian regionon, kaj gxuis turisman malsupreniron de rivero. Mia patro, kiu jam denove laboris kiel fotisto, akompanis lin kiel speciala fotisto. La sceno estis elsendita per televido. Ni ne havis televidilon, do mia tuta familio (krom la patro, kompreneble) kolektigxis antaux la najbara televidilo. Ne por vidi la nobelon, sed mia patron en la ekrano. Sur la rivero estis tri boatoj. En la unua sidis la kronprinco kaj liaj sekvantoj. En la dua boato onidire estis kelkaj majstroj de nagxado, kaj en la tria aliaj homoj inkluzive de la fotisto.
Ni fikse rigardis la ekranon. Komencigxis la programero. Sur la ekrano aperis la boato, sur kiu estis la princo. La sceno sxangxigxis. Sur la rivero rapide veturas la boato, kaj la dua boato... sed la tria boato ne videblas... ho! la tria boato!... tuj malaperis el la ekrano... fino. Ni tute ne povis distingi nian patron.
Ago-tago kaj 365 tagoj de forgeso.:行動日と忘却の365日。・・・閏年?
Foje sxajnas, ke la Espero tamen estas senespera.:ときに「la Espero(希望)」は絶望である。・・・En la mondon venas nova sento...
Kiom longe povas vivi morta lingvo?:死んだ言語はどれくらい長く生きられる?
Mi ne sxatas la propagandistojn de la angla lingvo. Precipe kiam ili pravas.:私は英語を宣伝する連中が嫌いだ。とりわけ彼らが正しいときには。
En la komenco estis vorto, cxu gxi estis neologismo?:始めに言葉ありき、それってネオロギスモ(新語)?
Se pli ol jarcenton ni iradas la vojon celatan, do eble ni rondoiras.:1世紀以上も目的を目指す道を進んでいるとしたら、たぶんぐるぐる回っているんだ。
Ne jugxu pri la angla surbaze de onidiroj de esperantistoj.:エスペランチストたちの言うことに基づいて英語を判断しないように。
Zamenhof fiaksis esperinte pacigi mondon per la lingvo, tamen lia lingvo donis nepriskribeblan gxuon al pluraj unuopuloj. Dankon.:ザメンホフはその言語で世界を平和にしたいと考えて失敗した。しかし、彼の言語は個人個人に言いようのない喜びを与えた。ありがとう。
La Milito proksimigxis al sia fino. Usona aviadilo atakis ecx lokomotivejon de nia urbeto. Pro la aeratako kelkaj lokomotivoj estis detruitaj kaj du laboristoj estis mortigitaj. Kiam la aviadilo flugis tre malalte super mia domo, mia patro staranta en sia cxambro rigardis gxian empenon. La aviadilo baldaux revenis, gxian piloton mia patro vidis kaj li terurita haste sinkasxis en sxrankon.
En la sekvanta tago mia patro kune kun najbaroj ekfosis sxirmejon kontraux aeratako en nia korteto postdoma. Kiam ili ripozis iom lacaj, ekpaloris iu homvocxo pri io grava el radioaparato. Ekauxdinte tion mia patro tuj komencis replenigi la duonfaritan sxirmejon per la tero. La aliaj homoj, ne kompreninte kio okazis, pensis, ke li subite frenezigxis.
La Milito finigxis, sed la vivo dauxre plimalfaciligxis. Tiam mi agxis je unu jaro kaj naux monatoj.
Kiam sxi gravedigxis, mia patrino ne estis tre sana. La kuracisto konsilis al sxi abortigon, sed sxi, kiu jam havis du duonfilojn, persiste deziris ekhavi sian propran infanon. ...Kaj mi naskigxis.
Sxi dum sia vivo havis malfortan pulmon, sed povis bone mamnutri min, ecx mia dujara frato trinkis sxian lakton.
Mi ne multe scias la vivon de mia familio sub la milito. Certe estis tre malfacile vivi. En la unuaj jaroj mi tre malbone kreskis. Gxis la fino de la baza lernejo mi estis tre malsanema.
Miaj plej malnovaj memoroj estas du aferoj en mia agxo de unu jaro kaj naux monatoj. Unu estas la funebra ceremonio de mia patrinflanka avo. Mi en ies sino plorkriis vidante la funebran procesion, "Ankaux mi kune iru!". La dua estas brulego de masxinfabriko bombardita de usona aviadilo. Mi de mia domo kun teruro rigardis ne ordinare rugxan cxielon. Ambaux estas en mia memoro kiel bildoj.