De la 10-a gxis la 12-a cxi-monate mi kun mia edzino havis vojagxeton en la regiono Mikawa (okcidenta parto de la gubernio Aiti) per mia auxto. Unue ni vizitis la monteton Koubou-yama, sur kies pinto staras granda statuo de la japana budhisma sanktulo Koubou-daisi (774-834). La statuo portas bebon en la mano. La bebo estas granda je kvin metroj.
De sur la monteto ni vidis belan pejzagxon de la golfo Mikawa-wan. Ni tranoktis en la hotelo, kiu trovigxas en la monteto.
En la sekvanta tago ni vizitis la duoninsulon Atumi-hantou. De sur la monto Zaou-yama ni vidis vento-centralon kaj sunradio-centralon.
Sur la monto trovigxas eta muzeo pri lumo. Interesis min cxarma prezentado en la muzeo: sur la planko estas projekciataj fisxoj kaj martestudo, kiuj sekvas la homon, kiu movigxas sur la planko.
Ni vizitis hortikulturejon de frago. Mi mangxis kaj mangxis kaj mangxis la plenmaturajn fragojn gxis finfine mia stomako farigxis plenplena per la fragoj. Ecx en la ezofago vicigxis fragoj, kiuj ne povis eniri la stomakon.
Ni tranoktis en hotelo, kiuj trovigxas apud la kabo Irago-misaki. La fragoj en la stomako jam mirinde digestigxis, kaj do denove frandajxoj de la vespermangxo plenigis la stomakon.