エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(52)

2021-10-30 | Marta


 今日の所は、マルタと紹介所の女主人の両方を ŝi で表していたりするので、注意が必要である。相変わらず下手な訳が続く。

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia* profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu ilin* ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo, precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa, neforpelebla bezono...

ilina は okuloj を受ける。ilin は mallumaj flankoj を受けている。

 彼女がそう話した時、厳しい表情をした若くない女性の声には苦い皮肉が響いていた。彼女の目はマルタの青ざめた顔をじっと見つめていた。その目の底には人生の暗い側面をよく知っている大人が、それらすべてをこれから経験するであろう無邪気な子供を見つめているような、幾らかの共感が見られた。マルタは黙っていた。彼女は真実を語ったのだ。考えは彼女の頭の中で混乱し、*彼女の心に突然現れ、その注意をすべて占めたものを説明することは全く出来なかった。ただ一つのことだけを彼女は明らかに、かつ正確に見た。彼女は、仕事というものがそれを得るために人が、とりわけ女性が頭を下げさえすれば良いというものではない、ということを知ったのである。そして、さらに一つのことを、彼女は明確に、かつ正確に見たのである。それはヤーニョの白い小さな顔と、ある大きな、切迫した、追い払うことの出来ない要求について、絶え間なく入り込んで思い出させるように、彼女の心を刺すような視線を持つ大きな黒い目であった。

 *少し意訳すると:彼女の意識に突然現れたものをすべての注意を払って説明しようとしたが出来なかった。主語は pensoj 。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mil rioj

2021-10-28 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Mil ŝanĝo dekmil metamorfozo
   La aferoj diverse ŝanĝiĝas.
   Kalejdoskopa ŝanĝ(iĝ)o. (Japana-Esperanta vortaro)

Mil tri
   Diri veron nur tri fojojn en mil.
   Mensogema, mensog(em)ulo.

Mil-riaj okuloj
   rio estas japana unuo de distanco = ĉ. 4 kilometroj
   Povas scii aferojn en malproksima loko.
   Li havas mil-riajn okulojn.
   ĉiovida (klarvida). (Japana-Esperanta vortaro)

Mil rioj estas kvazaŭ nur unu rio
   Kiam iri al karulo (amato), eĉ mil rioj estas ne longa.

今日のことわざ・慣用句: 千変万化。 千三つ。 千里眼。 千里も一里。 
   
La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(51)

2021-10-23 | Marta


--- Pardonu, sinjorino, --- ŝi diris post momento, levante sian vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco, --- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado. Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano... Miaj pensoj konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed... mi ne povas... mi ne komprenas...
 すみません、奥様。---- 少し経って彼女は苦悩に満ちた不安を表す顔を上げて言った。 --- 長い時間、私の話でお邪魔をいたしました。私は経験のない女です。いままで人と人との関係や私に無関係な事柄の秩序についてあまりにも注意を払っていませんでした。あなたの言われたことのすべてが理解できせん。私が自分に持っていると考えていた私の良識はあなたが示した多くの出来ないことに対して抗議をしています。それらがどういうものかということが分からないからです。仕事を、出来るだけ多くの仕事を得ることは、私にとって生死の問題以上のことです。それは生きることと、私の子供を育てる問題です。私の考えは混乱しています。私はこのことを正しく判断し、理解したいのです。 ---- でも ---- わたしにはわかりません、わからないのです ----。

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj malvarmaj okuloj ekbrilis por pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj maltrankvilajn okulojn de Marta.

 マルタがそのように話している間、事務所の女主人は最初のうちは無関心に彼女を眺めており、次には大いに注意を払い、最後には彼女の冷たい目が温かく光り始めた。彼女はすばやく視線を下げてしばらく沈黙した。彼女の厳しい額にはいくらかのシワが動き、いつもは無関心な口には一瞬悲しい笑みが浮かんだ。紹介所の女主人の被っている事務的な装いが全く剥がれてしまったのではなかったが、それは透けて彼女自身の人生の一断面以上のことを、他の女性の人生の一つの状景以上のものを思い出している女性が見てとれるようになっていた。彼女はゆっくりと頭を上げ、その目は彼女にしっかりと向けられたマルタの深い、輝いている、不安な目と出会った。

--- Vi, sinjorino, ne estas la unua, --- ŝi komencis per voĉo malpli seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, --- vi ne estas la unua, kiu parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem. Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, --- al ĉiu* klarigos ilin* sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel nokto.

 *al ĉiu は「女性たち一人一人に」,ilin は aferoj を受ける。

 奥さん、あなたは最初の人ではありません。 ---- 彼女はそれまでのような冷淡な口調でなく話し始めた。そのように言われる最初の人ではありません。この事務所の主人になってから8年の間、様々な年齢・階層の、様々な能力を持った女性たちがやってきて私と話をし、そして私には分からない!と言いました。私には彼らが分からないということが理解できます。なぜなら、私は多くのことを見てきていて、自分自身でも少なくない経験をしてるからです。しかし、経験のない人たちにとって暗くて理解できないことを説明をしようとは思いません。それらのことは、必要な闘い、避けられない幻滅、昼のように明るく、同時に夜のように暗い事実が充分に説明するでしょう。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(50)

2021-10-21 | Marta


 このシリーズも第50回になったが、まだ全体の10%を少し超えた程度である。マルタの苦悩と闘いはまだまだ続く。

--- Sekve, --- ŝi diris post momento, --- kio do en la regiono de instruado restas por la virinoj?...
 では、彼女は少し経って言った。女性は何を教えるのですか?

--- La lingvoj, artoj...
 言葉や芸術・・・。

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran* rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun ne pensis.

 * akira rimedo:エス日辞典の1ページ目、形容詞語尾 -a が「動詞語根に着く場合」を参照。この場合は、rimedo por akiri (laborenspezon).

 マルタの目は希望で輝いた。ズミンスカの最後の言葉は、彼女が今まで考えていなかった1つの方法に気づかせたのである。

--- Artoj, --- ŝi eldiris rapide, --- sekve ja ne sole muziko... mi lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.
 芸術、彼女は急いで言った。では、音楽だけでなくても・・・私は絵画も習いました。私の絵は褒められたこともあります。

--- Certe, --- ŝi diris, --- se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko...
 確かに、彼女は言った。もしあなたに絵画が出来るのなら、いくらかは役に立つでしょう。でも音楽ほどには役に立ちません。

--- Kial, sinjorino?
 なぜで御座いましょう。

--- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas laŭta... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi por vi unu aŭ du lecionojn...
 おそらく、絵画は小声で、音楽は大声で、といった所でしょうか。ともあれ ----- ズミンスカはつけ加えた。あなたの絵を持ってきて下さい。もし、あなたがとても上手で、大いに才能と教養を示すような絵を描くことが出来れば、あなたにひとつかふたつの働き口を見つけてあげられます。

--- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, --- respondis Marta; --- mi ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta. Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej elementaj reguloj.
 私、とても上手に絵を描けるというわけではありません ---- マルタは答えた 私の ---- 絵の才能が大きいとは思っていませんし、私の受けた絵画の教育が高いとは言えません。しかし、その最も基礎的な法則について教える程度には絵画について知っています。

--- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de pentrado, --- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la influo de ĉiam pli turmenta sento.
 そういうことでしたら、基礎的な絵画の教師の仕事をお約束することは出来ません ---- ズミンスカは、胸の上で静かに手を組みながら言った。しかしマルタはますますつらい気持ちのもとで、両手を強く組み合わせた。

--- Kial, sinjorino? --- mallaŭte demandis la juna virino.
 なぜですか? ---- 若い女性は小声で尋ねた。

--- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, --- respondis la mastrino de la oficejo.
 ---- そのようなことは男性が教えますから ----- 事務所の女主人は答えた。

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn en profunda meditado.
 マルタはうつむいて、言葉もなく座ったまま2分間深く考え込んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Por profito hastu!

2021-10-20 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Paŝi sur la antaŭa radsulko.
   Agi same kiel antaŭanto.
   Ripeti saman malsukceson (fiakson). (Japana-Esperanta vortaro)

Unua movo nepra venko.
   Se oni unue atakas, li nepre venkos.

Bonon hastu.
   En bono hastu kaj ne prokrastu! (Japana-Esperanta vortaro)
   Por malfrua gasto restas nur osto. (Zamenhof)

今日のことわざ・慣用句: 前轍を踏む。 先手必勝。 善は急げ。


   La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(49)

2021-10-18 | Marta


--- Viroj? --- elbalbutis Marta, --- kial ekskluzive viroj?
 男性? マルタは口ごもった。 なぜ男性だけが?

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:
 ズミンスカは、若い女性に対して、あなたはどこから来たの?とでもいうような目をあげ、声に出した。

--- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.
 たぶん、男性は男性だからでしょう。

Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.
 マルタは女性が何も知らない幸せな所からやってきたので、事務所の女主人の言葉についてしばらく考え込んだ。彼女の人生で初めて、社会の複雑さと問題が彼女の目の前に、混乱してぼんやりと現れたのである。しかし、それらの混じり合った輪郭は、彼女に無意識の苦悩に満ちた印象を与えたが、彼女には何も理解できなかった。

--- Sinjorino, --- ŝi diris post momento, --- ŝajnas al mi, ke mi komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia literaturo...
 奥様、彼女は少し置いて話し始めた。仕事が教育に関する時、なぜ男性がより求められるのかは分かるような気がします。男性は女性よりも高い、基礎的な教養を身につけています。そうです、そのことは教育がより広い内容を持ち、教師の能力がすでに成長した精神と心が必要とするような広く、基礎的なものである場合にだけ当てはまるのでしょう。私は、歴史や地理・文学史の初歩を教えたいのです。

--- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis Zminska.
 そういう初歩は、やはり男性が教えるのが普通です。ズミンスカがさえぎった。

--- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al knaboj, --- rimarkigis Marta.
 男の子に教える場合ではありませんか、マルタは言った。

--- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo. Marta denove enpensiĝis.
 女の子にもです。紹介所の女主人はつけ加えた。マルタは再び考え込んだ。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Santalo

2021-10-16 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Senkonscia pri antaŭ-post
   Ne povas ekscii antaŭ aŭ post.
   perdi konscion; sveni. (japana-Esperanta vortaro)

Senspura de antaŭaj homoj.
   Virga tero, neniam atingita. (japana-Esperanta vortaro)
   Loko, kie neniu metis la piedojn.

Santalo jam aromas en sia kotiledonoj.
   Grandulo jam estas elstara en sia infaneco.
   Plej juna katido musojn jam pelas.(Zamengof)

今日のことわざ・慣用句:前後不覚。 前人未踏。 栴檀は双葉より芳し。

   
La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(48)

2021-10-13 | Marta


Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.
 その叫びは、母親の胸から意に反して飛び出したが、しかしマルタはすぐにそれがふさわしくなく、無駄でもあることを悟った。彼女は無理矢理気を落ち着かせて静かに話し始めた。

--- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman*, volu havigi al mi lecionojn privatajn...

*以前、firma を「しっかりした」と訳したが、firmo には firmao(商社・会社)という意味もあり、こちらに変更をした。「どこかの会社に入りたい」

 だから、もし私が会社の仕事に就くことが出来ないのなら、家庭教師の仕事を紹介して頂きたいのですが・・・。

--- Lecionojn de franca lingvo? --- interrompis la mastrino de la loĝejo.
 フランス語の家庭教師ですか? 事務所の女主人がさえぎった。

--- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe, tamen mi iom legadis. Laborante super* mi mem, mi kompletigus miajn sciojn...

 *labori super io で、io についての仕事をする、という意味であるが、ここでは「自分自身について仕事をする」、「仕事」というより、「勉強しながら」といった感じだろうか。

 そうです、そして他の教科も、例えば地理や世界史、ポーランド文学史、かつて私はこれらを学び、その後も多くというほどではありませんが少しは読んでいます。働きながら、自分の知識を完全にしていくことも出来ますし・・・

--- Ĝi nenion utilus al vi, --- interrompis Zminska.
 それは何の役にも立ちませんよ。ズミンスカがさえぎった。

--- Kial, sinjorino?
 なぜで御座いますか?

--- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la objektoj, pri kiuj vi parolis...
 そう、なぜなら私でなくてもこのような紹介所の持ち主の誰一人として、あなたが話しているような教科について純粋な良心でもって、あなたにお約束することは出来ませんから。

Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon; ĉi tiu post momenta halto aldonis:
 マルタは大きく見開いた目で話している女性を見つめた。その女性は、少し経ってからつけ加えた。

--- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.
 そういう学科はほとんど独占的に男性が教えますから。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mil-dekmil

2021-10-12 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Mil gastoj dekmil alvenoj.
   Mil, dekmil signifas multon.
   Multaj gastoj (klientoj) alvenas unu post alia.
   Esti vizitata de multaj gastoj (klientoj). (Japana-Esperanta vortaro)

Mil diferencoj dekmil malsamoj.
   Aferoj estas tre diversaj, ne ekzistas tute sama paro.
   Kiom da aĵoj, tiom da specoj. (Japana-Esperanta vortaro)

Mil ŝanĝo dekmil transformo
   Ĉiam ŝanĝadi diverse.
   Kalejdoskopa(ĉiaspeca) Sanĝ(iĝ)o. (Japana-Esperanta vortaro)

今日のことわざ・慣用句:千客万来。 千差万別。 千変万化。

   
La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Esperanto de trompisto

2021-10-10 | el mia vivo


Antaŭ dek kelkaj tagoj mi ricevis ret-mesaĝon ege mallongan de mia franca amiko K. La mesaĝo estis ne en Esperanto, Mi ĝin legis per la google-tradukilo. Ĝi estis en la franca, kaj signifis nur "Ĉu vi ricevis mian mesaĝon?"
La ret-adreso de la sendinto estas ĝuste la sama de K.
Mi skribis al li, "Skribu al mi en Esperanto, mi ne komprenas la francan".
Tuj venis lia dua mesaĝo iom longa, en la franca, kiun mi legis per la google-tradukilo. Ne tre facile komprenebla, sed ĝi surprizis min per la vortoj "laringa kancero de Stadio 4", kaj mi komprenis, ke li deziras mian helpon.
Mi denove skribis al li, "Mi ne bone komprenis vin. Kion vi deziras de mi?"
Denove tuja respondo, ĉi-foje en Esperanto: "mi vere bezonas vian subtenon en ĉi tiuj malfacilaj tempoj, por diri la veron, ke mi estas tute detruita, mi ŝatus ricevi iom da helpo de vi. Bonvolu mi urĝe bezonas 2 052 € por pagi iujn urĝajn elspezojn. se vi povas helpi min, diru al mi sendi al vi la ripon de la flegistino."...... 2052 euroj ne estas malgranda sumo, kaj kio estas "la ripo de la flegistino" ?
Mi jam ekdubis pri lia mesaĝo, kaj demandis alian francan amikon pri la mesaĝoj. Li tuj respondis, ke K fartas tre bone, sed lia komputilo estas malsana. Ne respondu al la mesaĝo.
Kun iom da malico mi demandis al K, "Kion signifas "la ripo"?
Kiel kutime tuja repondo: "se vi povas helpi min, diru al mi sendi la bankajn detalojn de la flegistino por la translokigo"
Mi skribis "Laŭ mia franca amiko vi fartas tre bone, sed via komputilo malsanas."
Kaj lia mesaĝo ne plu venis.
Poste mi pensis, ke supozeble la trompisto faris Esperantan mesaĝon per google-tradukilo aŭ simila ilo.

最近 Softbank からから「サービスが無効になっているため、回復を申請する必要があります。◆次のURLからアカウントを復元してください。」といったメールが届く。Softbank は利用していないから無視しているが、これが毎日のように来る。以前から、私のメールアドレスを使って訳のわからない英文のメールが来ていたが、これが日本文になってきた。「お前のパソコンを乗っ取った、悪いことに使われたくなかったら金を払え」といったものである。最近は中国語でも来る。ネットの世界は何でもありだ。
少し前にフランス語で短いメールが来た。指出人はフランスの友人である。グーグル翻訳で読むと「私のメッセージを受け取ったか?」というものだった。「どっちにしろエスペラントで書いてくれなければ理解できないよ」と返事したら、すぐに少し長いフランス語のメールが来た。グーグル翻訳させてもよく分からない文章だったが、「第4ステージの喉頭ガン」という言葉に驚いた。「よく分からないけど、何が望みなのか?」と書いたらまたすぐに返事が来た。今度はエスペラントで書かれているが、あまり読みやすくはない。「2025ユーロ必要だ。その気があるなら私の看護婦のRipo(あばら骨?)を送るようにいってくれ」この時点で、私は詐欺を疑ったので、フランスの別の友人 G に問い合わせてみた。すぐに返事が来た「K は元気だ。彼のコンピュータがいかれている。こんなメッセージに返事をするな」
ちょっといたずら心を起こして、「看護婦のRipoってなんだ?」と聞いてみたら、お金を送るための銀行データだという。そこで、「私のフランスの友人によれば、君は元気だが君のコンピュータがいかれているそうじゃないか」とメールを出した。その後 K からのメールは来なくなった。
K の正しいメールアドレスと、エスペラントに一時惑わされたが、途中から K のメールがあまり上手くないエスペラントになったのは、たぶんグーグル翻訳か何かでフランス語から機械翻訳したものだったのだろう、と後から気づいた私である。

   La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

マルタを読む(47)

2021-10-06 | Marta


Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj sekve nenion scias... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj, sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al ŝi tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte krias, metas la piedojn sur la ŝegon, ŝi estas Jupitero, sed vi, kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.
 マルタはグラニッズナ街のバラが咲き、ナイチンゲールが歌う農場からやってきた。そこでは飾り付けられた、暖かい、四方の壁が外の世界から彼女を守っていた。彼女は、以前は無邪気さと何も知らない乙女の世界から出て、陽気さと若い何も知らない妻の世界にやってきた。彼女は、女性が目を下げて何も見ず、どんな問いもせず、従って何も知らない、そんな人間生活の輪から出てきた。彼女は、ジュピターに許され、牛には許されていないこと* について、知らなかった、あるいはただつかの間に、わずかに聞いただけであった。ルドヴィキーノ・ズミンスカの冷たい、しかし賢明な目はいくらかの皮肉をたたえて彼女を見ていた。その目は、あの紅色のフードをかぶった、鋭く話し、大声で叫んだ、椅子に足を載せたあの女性がジュピターで、我々のすべての子供が生まれる同じ地上に低俗に生まれた哀れなお前は牛なんだと言っていた。

*ジュピター(ゼウス)は女神や人間と交わる時に様々に姿を変えた。そのうちで最も重要なのが白い牡牛である。

--- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent kvindek spesmiloj por jaro.
 もしあなた、奥さんがあなたのお嬢さんと別れていることが出来るなら、どこかに預けることが出来るなら、あなたには年俸150スペスミーロで仕事が見つかりますよ。

--- Neniam! --- ekkriis Marta, interplektante la manojn, --- neniam mi disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin* en fremdajn manojn... Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero...

 *infano には性別がないので、代名詞は ĝi で受ける。すぐ後に ŝi で受けているが。

 いいえ、決して!マルタは指を組みながら叫んだ。私の子供と別れるなんて出来ません。他人の手には任せられません! 彼女は私にとってこの世に残されたすべてなんです!
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Por pli bone kaj pli bele kanti 月980円でこっそり上手になろう!

2021-10-05 | el mia vivo


Antaŭ 7 jaroj mi eklernis voĉmuzikon en la kurso "Vocal salon VOCE". Kaj nun mi povas kanti iom bele, eĉ akiris premion en konkurso.
La gvidanto, s-rino KANAZAWA Sumika, kiu estas profesia kantistino soprana, malfermis sian kurson "SUMIKA KANAZAWA Online Salon" en interreto, kie oni facile povas lerni pri kantado de majstraj gvidantoj kantistoj.
Profitante la oportunecon de la interreto ni povas lerni rekte de alilandaj kantistoj plej majestaj. Estas tre bona sistemo por lerni kanti per originala lingvo.
Alie ĉiumonate okazas diversaj kursoj, kiuj estas tre utilaj.
Vidu jenan adreson:

https://impa.jp/onsalo/

https://www.instagram.com/p/CUhayoztMNm/?utm_medium=copy_link

私の通っている声楽教室 "Vocal salon VOCE" の金澤先生が、オンラインによる勉強会を立ち上げました。オンラインの強みを生かして、本場の有名歌手から直接習うことも出来ます(もちろん原語で!)。金澤さん自身の講座も多方面にわたっていて、1年も受講すると声楽について総合的に、深く学ぶことが出来ます。70歳を過ぎてから始めた私が、そこそこ歌えるようになったのもこの教室があったからこそです。上記の2つのURLをぜひクリックして見て下さい。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Malespera situacio

2021-10-04 | Japanaj proverboj kaj idiotismoj


Tranĉi dentojn, premegi brakon.
   tranĉi dentojn=grincigi dentojn
   elkore (profunde) bedaŭri kaj indigni. (Japana-Esperanta vortaro)

Korpfino vivfino
   resti seneliro, malespera situacio. (Japana-Esperanta vortaro)

Ne povas anstataŭigi la ventron al la dorso.
   por gardi la dorson ne povas rezigni la ventron.
   Por gardi karan, devas rezigni aliajn.
   Kiu tro bezonas, tiu leĝon ne konas. (Zamenhof)

今日のことわざ・慣用句: 切歯扼腕。 絶体絶命。 背に腹はかえられぬ。

   
La foto en Francio
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

染色体

2021-10-02 | 読書ノート


 読書ノートは "Neologisme" や長編 "Regulus" をこのブログでも紹介したことのある Lorjak のエスペラント原作小説 "Kromosomoj" である。ユーモアあふれた挿話をはさみながら、奇妙な物語が進む。この作家特有の言葉遣いも楽しい。150ページほどで、ストーリーは複雑ではないのだが、人間関係が少し複雑でやや分かりにくい。

 冒頭にこの作家についてのインタビュー形式の紹介文があり、エスペラント単語の使い方について作家自身が語っている。

 prezidanto ではなく、prezidisto を使う。-ant は現在の一時的な行為者を示すが、-ist は職業や役職を示すからである。
 rideto は小さな笑いを意味するから、好意的な渋面(afabla grimaceto)の意味で、ridero を使う。
 副詞的に考えている時には、mie, vie, nie などを使う。
 足をたくさん動かして進むのは paŝari である。たとえ前例が無くとも、校正者が文句を言おうともだ。ザメンホフ自身「珍しいからと言って使わない理由にはならない」(Neofteco ne estu kazo de neuzo)と言っている。

 さて、物語は・・・
 Bernard Dubosk と Mirela Sidoret は40年も一緒に暮らしていた。あるとき、Benard が結婚しようと言い出す。Mirela にも異存はなく、2人の関係を「公的な」ものにすることになる。結婚式の場で、2人を結ぶ牧師が、Bernard Landru と名を呼ぶ。この Landru という名は、数十年前に何人もの女性を殺害して財産を奪った希代の結婚詐欺師を思い起こさせた。牧師がなぜ名前を間違えたのか、気になってしかたがない Mirela はその究明に乗り出す。そして思いがけないことが明らかになり・・・。

 ちょっと面白かった言葉遣いをいくつかあげておこう。
 aliese:alies を副詞にしたもの。La entrpreno ŝajnis fiaskonta, kiam iniciato venis aliese.
 mezurtaŭgis:借りた服がピッタリだった。寸法が合っていた。
 dee:Li tenis la jakon pendanta ekstreme de brako kiel eble dee etendita. 彼はその(シラミだらけの)上着を出来るだけ遠くに伸ばした腕の先きにぶら下げていた。
 elsinceri:Ne utilis elsinceri. 嘘をついても無駄だった。
 vie:Prave vie. あなた(の言うことが)が正しい。そうね、そうしましょう。
 iomete ajn:ŝi neniam iomete ajn divensentis tion. (40年の間)彼女は全くそのことに気づかなかった(想像さえしなかった)。
 kiucele ajn:どんな目的であろうと
 refali eksiden:Sub la ŝoko li refalis eksiden. ショックで彼は崩れるように座った。
 pseŭdnaive:かまととぶって
 ekje:ekje la unua vido 初めて見たその時から
 eksur:eksur revena vojo 帰り道についた時からずっと、
 ĉevivi:ともに暮らす ĉe vivis la aferon そのことと共に生きてきた。
 malsidiĝi:立ち上がる。
 havi lumon:Mi ne havas lumon pri tio そのことについては明るくない。Pri la kromosomoj miaj lumoj ne tre fortas. 染色体についての私の知識は深くない。

 キリがないので、これくらいにしておこう。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする