En la 29-a de marto mi revenis hejmen, kaj fartis kaj ankoraux fartas malbone pro laceco. Nur hodiaux mi povas sidi antaux la komputilo.
En la 22-a mi kun kvin kanto-amantoj ekflugis el Nagoya, tra la flughaveno de Helsinko alvenis la urbo Milano, Italio. Ni transflugis la Alpoj.
Post dekseshora vojagxo ni enhoteligxis je cxirkaux la 10-a vespere. Ni cxiuj estis iom malsataj, acxetis sandvicxojn nomatajn itale "panino" (gxi ne estas ina pano), mangxis ilin en la cxambro de la hotelo. Estis jam sekvanta tago, kiam mi enlitigxis.
Mi jam vojagxis cxirkaux 20 fojojn eksterlanden, sed cxi tiu vojagxo estis por mi la unuafoja vojagxo ne per/por Esperanto. En cxi tiu vojagxo ni cxefe celis spekti operojn, lerni kantadon per itala muzikisto.