Estas ne tre inde legi cxi tiun eseon, mi pensas. Sed la historio de mia familio estas eta parteto de la historio de Japanio, la mondo. Do ne tre malinde skribi tion, mi kredas.
Verdire mi ne multe scias pri la vivo de mia patro en lia juneco. Iam mi auxdis de li mem, ke li multe spektis rakugon (japana tradicia monologa komika rakonto) en la varieteejo "Osu" en la urbego Nagoya. Li ecx foje regalis tiaman faman rakugiston per luksa mangxajxo.
Lia familio bardaux malricxigxis, pro kio mi ne scias. Kaj li devis eklabori. Iam li estis taksiisto en Nagoya. Sed mi ne scias, cxu li havis auxtistan licencon.
Plej probable li tute ne, aux preskaux ne dronis en dibocxado kun virinoj. Li estis iasence sincera, honesta homo.
Supozeble kiam li estis cxirkaux 30 jara, li eklogxis en mia hejmurbo kaj ekhavis edzinon, eklaboris kiel fotisto.
Kial fotisto? Tiam lia amiko cxesigis sian fotistan laboron. Mia patro lernis fotistan arton de la amiko, kaj ricevis la foto-ilojn. Li luis domon, kiun li iom rekonstruis, faris fotejon (studion) kaj malluman cxambreton (ribelejon). Komencigxis lia nova vivo kun la edzino.
... Kaj okazis la Mondmilito.