oldulo

エスペラントと日本語による老人の随筆。
Mi skribas eseojn esperante kaj japane.

うどん作り

2006-10-28 20:01:38 | Esperanto
明日は地区の文化祭、地区の体育協会の依頼でグラウンドゴルフやゲートボールに参加の人達にうどんをお昼にだすことになった。今日は朝から、その準備。天気予報では寒いはずだったので、冬支度でいったら、快晴となり、汗が出た。でも、半日うどん作りは」皆つかれたが、心地よいつかれだった。

Ni faris udonon.

Morgaŭ estas kultura festo de nia loko. Loka asocio de gimnastiko petis nian udono-grupon fari udonon por tagmanĝo de ludantoj de grundgolfo kaj pordetobalo. Por morgaŭ ni membroj de nia udono-grupo preparis udonon hodiaŭ de mateno ĝis tagmezo.
Veterprognozo diris, ke hodiaŭ estus malvarmeta tutan tagon. Tute kontraŭe
estis sufiĉe varme kun belega vetero. Mi vestis kontraŭ vintra malvarmo. Do mi sufiĉe ŝvitis.Duontaga udono-farado estis tute laciga, tamen tre agrabla.
 *udono=japana nudelo.