☆ 緑 の 小 径 ☆ Verda vojeto ☆

エスペラントと野の花と。
Esperanton kaj sovaĝajn florojn.

おみやげ / Donaco

2017年09月20日 | 日記 / Taglibro

グミ、記事に無関係 /Oleastro, senrilate al artikolo

久しぶりに大正琴の練習日、Mさんが何時ものように迎えに来てくれて。。
十日ほども日本からの友人たちのお相手をしていた彼女「それなりに楽しんだけど疲れた」と。
「お土産を持って来てくれたけど、私の欲しいものじゃないから、有難くもない」
「でも、お土産を持って来たからと威張っていて、、」
等々の話題だった。
こんなとき十日もの訪問なら「日本から何が欲しい?」と聞いてくれても良さそうなのにね、と思うのは私たちだけなんだろうか?
彼女の貰ったお土産は「ユニクロのTシャツ」。Tシャツなんて切ることの無いMさん、憤慨の気持ちも判るなぁ。
それに、十日も一緒に居ると、話題がズレて来る。
「生活環境が違うんだから、しょうがないけどネ」と彼女。
生活環境だけの問題では無いと私は思うのだけど。ものの考え方の基準が違うのだろうと。

今の時代、グロバルに短時間にコミュニケーションの可能な時代、綿密な意志の交換も容易な時代、でも、それを巧く利用出来なければ効果はないわけで、普段から意志の疎通がなければ話題もズレるわけだろうし。

お琴の練習は、私にとっては「日本語で話せる時間」でもあって、楽しかった。

Post longa tempo hodiaŭ estis ekzerctago por Tajŝoo-koto. S-ino M venis por vetrigi min kiel kutime.
Nia babilado dumvoje estis pri pasintaj kelkaj tagoj. Ŝi havis gastojn de Japanio, nome ŝiaj malnovaj amikinoj, kiuj restis ĉirkaŭ 10 tagojn kun ŝi. "Mi estas laca, malgraŭ mi ankaŭ ĝuis ilian viziton" ŝi diris.
"Oni alportis donacon de Japanio, sed ĉar ĝi al mi ne plaĉis, mi ne estas dankema"
"Tamen, ĉar ŝi donis al mi la donacon, ŝi arogante kondutis … " k.t.p.
Se vizito daŭrus dek tagojn, ĉu oni ne demandus 'kion ŝi volus de Japanio?'
Ĉu ni estas solaj kiuj pensas, ke demandi al gastigantoj kion ŝi/li volus recevi el Japanio, estas pli saĝa?
Ŝi ricevis T-ĉemizon de 'Uniclo'. Mi komprenis ŝian frustradon, ĉar ŝi ne kutime vestas T-ĉemizojn.
Krome kiam vivas dektagojn kune, oni sentas kontraŭojn inter iliaj pensoj kaj/aŭ agoj.
"Kompreneblas, ĉar ni vivas en tute malsamaj viv-cirkonstancoj" ŝi diris.
Mi kredas, ke tio devenas ne nur de viv-cirkonstancoj. Pensmanieroj ete malsamaj ankaŭ efikas.

Nunaj tagoj, oni povas komuniki en mallonga tempo tra la mondo, ankaŭ interkomuniki detalajn pensojn facile, tamen, se oni ne eblas utili tiajn manierojn, tute ne helpus. Sen oftaj kutimaj komunikadoj, oni ne povas kompreni unu la alian.

La ekzerctago estas por mi 'tago povas paroli Japane', kaj mi ĝuis kamaradecon.


La Espero

En la mondon venis nova sento,
tra la mondo iras forta voko;
per flugiloj de facila vento
nun de loko flugu ĝi al loko.
Ne al glavo sangon soifanta
ĝi la homan tiras familion:
al la mond' eterne militanta
ĝi promesas sanktan harmonion.

Sub la sankta signo de l' espero
kolektiĝas pacaj batalantoj,
kaj rapide kreskas la afero
per laboro de la esperantoj.
Forte staras muroj de miljaroj
inter la popoloj dividitaj;
sed dissaltos la obstinaj baroj,
per la sankta amo disbatitaj.

Sur neŭtrala lingva fundamento,
komprenante unu la alian,
la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian.
Nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos,
ĝis la bela sonĝo de l' homaro
por eterna ben' efektiviĝos.


Fabeloj de Verda Vojeto

岩手県唐丹の、津波の幼い被害者たちを支持している組織
Education Exchange Communityのホームページ







最新の画像もっと見る

コメントを投稿