エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Tama (1)

2018-06-10 | Eseoj


Mi prezentas jenan eseon jam publikigitan en alia ret-loko. Mi iomete modifis gxin.

Kiam Tama unuafoje venis al mia familio, mi estis 12-3 jara lernanto. Jam mia plej aĝa frato laboris en fora urbo.
Nia domo estis parte duetaĝa, kaj ĝi havis tegmentojn altan kaj malpli altan. Sub la malpli alta tegmento estis koridoro, kuirejo kaj necesejo. Sur la tegmento elstaris fumtubo de la kuirejo.
La ĉambro de mia dua frato kaj mi estis en la dua etaĝo. Tra la fenestro ni povas eliri el la ĉambro kaj paŝi sur la malpli alta tegmento.
En unu somera tago tra la malfermita fenestro mi vidis belan trikoloran katon, kiu supozeble vagadis de tegmento al tegmento. Ĝenerale kato ne estas amikema al nekonata homo, sed ĉi tiu kato montris sian simpation al mia alvoko.
Mi tuj kuris al la kuirejo kaj revenis kun sekigita fiŝeto. Sed la vizitanto ne intresiĝis pri la fiŝo, sed alpuŝis sian molan korpon al mia mano. Mi unuafoje eksciis la agrablecon karesi katon. La kato mem certe trovis ian bonon ĉe nia hejmo, kaj ekloĝis kun mia familio.
Pro la kaprico de juneco mi kaj mia frato iufoje petolaĉis kaj iom turmentis ĝin, dum mia patro tre dorlotis ĝin.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Lia motorciklo

2018-06-05 | Eseoj


Mia patro estis go-ludanto amatora sed tre lerta. Multaj petis lin gvidi la ludon. Inter ili ankaux estis ricxuloj, instruistoj, komercistoj... En policejo estis go-klubo, kiun mia patro gvidis.
Iam li petis al la policano licencon por stiri motorcikleton (biciklo kun malgranda motoro). Tiam en Japanio estis du specoj de la motorcikleto-licenco. La unua estis por malgranda motorcikleto, kies motoro havas gxis50cc-an cilindro-kapaciton, kaj la dua super 50 cc kaj gxis 125 cc. Por la unua licenco oni ne bezonis ekzamenigxi, sed por la dua bezonis trapasi ekzamenon.
La policano petita de mia patro arangxis paperojn, sur kiuj skribigxis "por la unua". Mia patro dirante "Ho! mi deziras la duan", mem forstrekis la litelojn "la unua" kaj skribis "la dua" anstatauxe. Kaj tiele li akiris la duan licencon sen ekzamenigxi.
Estis bona tempo!
Poste ankaux mi akiris la licencon de motorciklo (gxis 400 cc). Mi kelkfoje sola vojagxis per motorciklo, ekz. en la insulo Hokkaido, en la regiono Tohoku, ... Eble li iom enviis min, sed ne havis kuragxon vojagxi sola.
Iam li proponis al mi kune vojagxi per motorcikloj en la duoninsulo Tita, kie trovigxas "88 temploj" por pilgrimado. Sed tiam li estis jam ne juna, kaj baldaux devis rezigni rajdadon.
Lastatempe mi sola vojagxis en la duoninsulo Tita per biciklo, ne per motorciklo.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Sxia modo

2018-05-31 | Eseoj


Estas malnova (antaux cxirkaux 65 jaroj) foto de miaj klasanoj en la elementa lernejo. El la klasanoj, multaj el kiuj vestigxas nigre, altiras atenton unu infano per sia blanka kolumo. Ja estas mi.
La lernejo fojfoje havis la tagon, en kiu familianoj de la lernantoj observis la lecionojn. Kvankam la okazajxo nomigxis (rekte tradukite) "La observado de patro aux pli agxa frato", cxefe vizitis la lernejon la patrinoj. En mia infaneco preskaux cxiuj patrinoj vizitantaj la lernejon vestigxis modeste kaj similforme (sed diverkolore) per kiel nomata "kultur-vestajxo", kiu estis laux mia memoro iom stranga miksajxo de japanstila kaj okcidentstila vestajxoj. Sed inter tiaj similvestitaj patrinoj nur mia patrino portis tiaman modan okcidentstilan vestajxon.
Certe sxi ne logxis en la mondo, kie oni krias lupe inter lupoj.
Miaj samklasanoj iom mokis min pro tiaj aferoj. Kiel oni diris pri mia patrino, mi ne scias.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Talento de la patrino

2018-04-23 | Eseoj


Mia patrino havis artajn talentojn. Sxi povis ludi per muzikilo kanton, se tiun sxi mem konas kanti, kvankam sxi ne povis legi muziknotajxon. Sxi ludis sxamisenon (japana trikorda muzikilo), kotoon (dektrikorda muzikilo), taisyo-kotoon (trikorda muzikilo kun klavaroj), ...
Sxi lerte kaligrafis. Kiam sxi komencis lerni kaligrafion en iu sekto per gxia gazeto, jam estis tre lerta, kaj tre rapide avancis, akiris kvalifikon por instrui gxin. Poste sxi havis lernantojn de kaligrafio.
Sxi lernis ecx desegni tucxbildon, laux mi ne tre sukcese.
Sxia plej sxatata arto estis hajko. Sxi plurfoje gajnis premion en konkurso de hajko. La verko, per kiu sxi gajnis grandan premion estis: "Postkurante/kaj malantauxo kaj antauxo/en talko". Bedauxrinde mi tute ne heredis sxiajn artajn talentojn, kaj do mi povas nur traduki en sengustan lingvajxon.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Defio de la patrino

2018-04-19 | Eseoj


En la fino de la 1950-jaroj mia patrino ne povis dauxrigi la laboron de kudristo. Sxi eklaboris en najbara beligejo. Sxi sxatis la laboron de beligisto, kaj ekdeziris havi mem sian beligejon. Sxi eklernis por akiri kvalifikon de beligisto per koresponda kurso. La lernendaj objektoj estis iom ampleksaj kaj ege fremdaj por mia patrino ne tre edukita. Sxi tre diligente lernis, sed...
Kvankam laux sxi la lernado proksimigxis al la finigxo, sxi abrupte forjxetis la lernadon. Sxi diris, ke sxi perdis intereson pri la laboro de beligisto, plie, ke mankas cxe nia familio la kapitalo por malfermi novan beligejn.
Mi ne kredis sxian sinpravigajn vortojn. La lernado superis sxian kapablon, mi pensis.

La vivo de nia familio pli kaj pli bonigxis pro prospero de la fotista laboro de mia patro, kaj la patrino ne bezonis plu labori. Sxia intereso turnigxis al arto, unue al kaligrafio.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Kiel fotisto

2018-04-09 | Eseoj


Mia patro denove komencis labori kiel fotisto en la jaro 1952. Tiam klientoj estis ankoraux tre malmultaj.
Japana ekonomio, kiu multe detruigxis pro la Milito, pli kaj pli, poste ecx rapide progresis profitante ekz. la militon en korea duoninsulo, kaj la vivo de la popolanoj pli kaj pli bonigxis. La klientoj de la studio pli kaj pli multigxis. Mia patro jam ne dronis en magxangklubejo.
Li eklaboris kiel fotisto de baza lernejo en mia urbo. En ia festo, ceremonio, k.s. de la lernejo li fotis la scenojn, lernantojn, instruistojn. Li akompanis ecx la vojagxon de finlernado. Li faris la albumon por finlernantoj.
Kiam la fotistoj en nia regiono fondis sian korporacion, li multe laboris, pri kio mi poste auxdis dankesprimon de iu loka fotisto.

Kiam li ne havas farendajxon, ofte ludis goon. Li ofte sola studis, sed iom post iom multigxis liaj kunludantoj kaj lernantoj. Cxefe en vespero cxiam kelkaj go-sxatantoj ludis goon en mia domo. Mia patro elstare lerta ludanto.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Magxango

2018-04-05 | Eseoj


Kiam mia patro estis salajrulo, en feriaj tagoj li ofte ludis magxangon. Fojefoje li prenis min al la klubejo. Mi, ankoraux malgranda infano, ludis per magxangaj pecoj. Mi konstruis fervojon per la pecoj, kaj veturigis la peco-trajnon. Mi cxiam estis "bona knabo".
Foje mia patro ekhavis ideon malfermi magxangludejon en mia domo. Oni enportis kelkajn ludtabulojn en la domon. Sed la bruo de la ludo multe iritis mian patrinon. Li devis rezigni dauxrigi la ludejon. Li povis havi gxin nur dekkelkajn tagojn.
Perdinte la laboron, la patro denove faris fotisto. Li iom rekonstruis nian ludomon, faris novan studion. Sed krientoj estis ankoraux tre malmultaj. Ne havante farendajxon, mia patro preskaux cxiam estis en la magxangklubejo. Kiam venis kriento, kuris venigi la patron cxefe mia dua frato. Oni ne povas tuj eliri el la magxangludo, do la kriento devis atendi iom, ecx iomege da tempo. Finfine mia patrino studis la fotadon, kaj mia frato estis liberigita de la ne placxa tasko.
Post dekoj da jaroj mi kaj miaj du fratoj ludis magxangon kun la patro. Mi kredas, ke la ludo multe dependas de hazardo, sed la ludon preskaux cxiam gajnis la patro.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Post la Milito

2018-03-20 | Eseoj


En mia memoro mi cxiam malsatas en la infaneco.
Por akiri monon mia patro farigxis salajrulo. Kelkfoje li prenis min al la oficejo per pli ol unuhora trajnvojagxo. Mi ne scias, kian taskon li havis en la oficejo. En la oficejo tuttage mi sola pasigis tempon kviete. Certe mi estis "bona knabeto".
Kiam mi estis 7~8 jara, li estis maldungita, pro kio mi ne scias. Kompense li ricevis malnovan biciklon, kiun cxefe mi uzis. Ankoraux nun mi tre sxatas bicikladon.

Dume mia patrino eklaboris kiel kudristo. Sxi ricevis tukon de vestajxkompanio, eltrancxis gxin laux la modelfolioj kaj faris vestojn. La plej peza laboro estis portado de tukoj kaj vestoj al/el la kompanio.
En mia domo cxiam laboris junaj virinoj, al kiuj mia patrino instruis kudradon kaj kune laboris. Ili lernis kaj laboris en mia domo dum kelkaj jaroj, kaj forlasis supozeble pro edzinigxo aux sendependigxo.
Sxia kudrista laboro dauxris 7-8 jaroj. Oni produktis vestojn pli kaj pli multe en fabrikoj, kaj jam ne bezonis hejmlaborajn kudristojn.

Mia patro denove farigxis fotisto. Sed tre malofte venis kliento, kaj li ne havante farendajxon, ofte estis ludejo de magxango.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Honorigaj taskoj

2018-03-14 | Eseoj


Post la Milito japana imperiestro Tennoo, kiu gxis tiam estis homfigura dio, farigxis homfigura homo. Li rondvojagxis en tuta Japanio inter la jaroj 1946 kaj 1954. En oktobro, 1946, li venis al nia regiono, kaj vizitis iun sxpinfabrikon. Plej probable en la fabriko mia patrino laboris en sia knabineco, sed tio ne rilatas al cxi tiu rakonto.
Mia patro akompanis la imperiestran mosxton kiel fotisto. Iale li estis elektita el lokaj fotistoj. Mi memoras la negativon de Tennoo en la fabriko, kiun mia patro gardis. Kie nun trovigxas la negativo, mi ne scias.

En la jaro 1957 tiama kronprinco (nuna imperiestro) vizitis nian regionon, kaj gxuis turisman malsupreniron de rivero. Mia patro, kiu jam denove laboris kiel fotisto, akompanis lin kiel speciala fotisto. La sceno estis elsendita per televido. Ni ne havis televidilon, do mia tuta familio (krom la patro, kompreneble) kolektigxis antaux la najbara televidilo. Ne por vidi la nobelon, sed mia patron en la ekrano. Sur la rivero estis tri boatoj. En la unua sidis la kronprinco kaj liaj sekvantoj. En la dua boato onidire estis kelkaj majstroj de nagxado, kaj en la tria aliaj homoj inkluzive de la fotisto.
Ni fikse rigardis la ekranon. Komencigxis la programero. Sur la ekrano aperis la boato, sur kiu estis la princo. La sceno sxangxigxis. Sur la rivero rapide veturas la boato, kaj la dua boato... sed la tria boato ne videblas... ho! la tria boato!... tuj malaperis el la ekrano... fino. Ni tute ne povis distingi nian patron.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Finigxis la Milito

2018-03-10 | Eseoj


La Milito proksimigxis al sia fino. Usona aviadilo atakis ecx lokomotivejon de nia urbeto. Pro la aeratako kelkaj lokomotivoj estis detruitaj kaj du laboristoj estis mortigitaj. Kiam la aviadilo flugis tre malalte super mia domo, mia patro staranta en sia cxambro rigardis gxian empenon. La aviadilo baldaux revenis, gxian piloton mia patro vidis kaj li terurita haste sinkasxis en sxrankon.
En la sekvanta tago mia patro kune kun najbaroj ekfosis sxirmejon kontraux aeratako en nia korteto postdoma. Kiam ili ripozis iom lacaj, ekpaloris iu homvocxo pri io grava el radioaparato. Ekauxdinte tion mia patro tuj komencis replenigi la duonfaritan sxirmejon per la tero. La aliaj homoj, ne kompreninte kio okazis, pensis, ke li subite frenezigxis.
La Milito finigxis, sed la vivo dauxre plimalfaciligxis. Tiam mi agxis je unu jaro kaj naux monatoj.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mia patrino (3)

2018-03-04 | Eseoj


Kiam sxi gravedigxis, mia patrino ne estis tre sana. La kuracisto konsilis al sxi abortigon, sed sxi, kiu jam havis du duonfilojn, persiste deziris ekhavi sian propran infanon. ...Kaj mi naskigxis.
Sxi dum sia vivo havis malfortan pulmon, sed povis bone mamnutri min, ecx mia dujara frato trinkis sxian lakton.
Mi ne multe scias la vivon de mia familio sub la milito. Certe estis tre malfacile vivi. En la unuaj jaroj mi tre malbone kreskis. Gxis la fino de la baza lernejo mi estis tre malsanema.
Miaj plej malnovaj memoroj estas du aferoj en mia agxo de unu jaro kaj naux monatoj. Unu estas la funebra ceremonio de mia patrinflanka avo. Mi en ies sino plorkriis vidante la funebran procesion, "Ankaux mi kune iru!". La dua estas brulego de masxinfabriko bombardita de usona aviadilo. Mi de mia domo kun teruro rigardis ne ordinare rugxan cxielon. Ambaux estas en mia memoro kiel bildoj.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mia patrino (2)

2018-02-26 | Eseoj


Supozeble mia patrino estis felicxa en sia infaneco. Sed en sxia adoleskanteco estis ne printempa pro la milito. Sxia amata frato iris militservi, kaj neniam revenis. Post dujara porvirina mezlernejo sxi eklaboris en silkfabriko.
En la fabriko oni instruis la virinan moralon al la knabinaj laborantoj per kristanismo. Cxar mia patrino havis racian pensmanieron sub influo de sia frato, sxi sentis la religion nur absulda. Ankaux mia patro estis iom raciisma, senreligieca, do mi estas denaske senreligiulo.
Eklaborinte en fabriko mia patrino baldaux malsanigxis je la pulmoj. En tiu tempo en Japanio ftizo estis ne rala en malbona laborkondicxo. Reveninte hejmen, sxi komencis kuracadon. Ne havante farendajxjon kaj fareblajxojn, sxi studis literaturon, precipe hajkon, kaligrafion, k.a.
Por sia familio mia patrino estis gxenajxo, estis nur konsumanto de mangxajxo (laux japana esprimo: la vermo, kiu mangxas rizon). Kiam sxi iom resanigxis, sxia fratino subite mortis. Cxe sxia edzo restis tri (poste du) infanetoj. Mia patrino iris al li kiel anstatauxanto de lia forpasinta edzino... Kaj mi naskigxis.
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mia patrino

2018-02-22 | Eseoj


Mia patrino devenis de kamparana familio, kiu iam estis tre ricxa, ecx altranga. En la epoko Edo la famili-estroj estis vilagxestroj, havis multajn farmistojn, estis rajtigita havi familian nomon kaj porti glavojn kvazaux samurajo.
En la epoko Meizi la avo de mia patrino estis entreprenema kaj iom dibocxema, multe elspezis, multe konsumis la havajxon. Pro la agrara reformo post la dua Mondmirito la familio perdis multe da agraro, kiun kulturis la farmistoj.
Mia patrino naskigxis en la jaro 1923. Sxi havis tri pliagxajn fratinojn, unu pliagxan fraton kaj unu malpliagxan fraton. La pliagxa frato mortis en la milito supozeble en Mancxurio. Li estis adrato de mia patrino. Sxi foje-foje rakontis al mi, kiel li estis inteligenta.
La unua fratino mortis ankoraux juna. En mia infaneco en la familio kune logxis sxiaj tri infanoj orfaj. Cxiuj estis pli agxaj ol mia unua frato.
La dua fratino estis la unua edzino de mia patro, do la patrino de miaj pliagxaj fratoj.
La tria fratino mortis en mia juneco. Mi memoras sxin cxiam kusxanta.
Nun la plimalagxa frato, do mia onklo, logxas kun sia edzino en la domo, kie mia patrino pasigis sian junecon. Li havas tri gefilojn, kelkajn genepojn.
コメント (3)
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mia patro (4)

2018-02-18 | Eseoj


La bebon iu malproksima parenco adoptis. Ankoraux estis du infanetoj cxe mia patro (ankoraux mi ne estis en la mondo). Al li venis plijuna fratino de la forpasinta edzino kiel helpantino. Tiam sxi estis apenaux 20 jara (sxi naskigxis en 1923). Kiam mi naskigxis, sxi estis ankoraux 20 jara. Ili farigxis geedzoj.
Cxu ili dekomence intencis geedzigxon, aux mia naskigxo devigis ilin geedzigxi, mi ne scias. Estas certe, ke la familio de la forpasinta edzino liveris anstatauxanton el siaj familianoj.
コメント (2)
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mia patro (3)

2018-02-14 | Eseoj


Mia patro eklaboris kiel fotisto. Tiam nur malmultaj homoj havis sian fotilon. En fest-tago, ekz. novjaro, ulambano, printempa festo, fino aux komenco de lernejo, ktp., oni vizitis la fot-studion, kie mia patro fotis ilin. La foto de junuloj kun ornamvesto estis tre valora memoragxo por la familio.
En la jaro 1937 cxe mia patro naskigxis la unua filo, mia pliagxa frato. En la sama jaro la milito kontraux Cxinio komencigxis. Verdire jam en la 1931 japanaj armeoj komencis invadon al Cxinio. Mia patro en sia juneco suferis ne grave pro ftizo. Pro tio li ne devis militservi.
La milito dauxris kaj la vivo de la homoj farigxis pli kaj pli malfacila. Malmultigxis la klientoj de la fot-studio. Mia patro ne povis dauxre labori kiel fotisto. La edzino de mia patro devenis de kamparana familio, kiu helpis mian familion per la terproduktajxoj dum kaj post la milito.
En la jaro 1941 jam estis tri filoj en la familio, sed la dua filo subite forpasis. Post nasko de la kvara filo la edzino de mia patro mortis. Mia patro falis en tre malfacilan staton kun tri tre junaj infanoj.
コメント (3)
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする