エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Mia patro (3)

2018-02-14 | Eseoj


Mia patro eklaboris kiel fotisto. Tiam nur malmultaj homoj havis sian fotilon. En fest-tago, ekz. novjaro, ulambano, printempa festo, fino aux komenco de lernejo, ktp., oni vizitis la fot-studion, kie mia patro fotis ilin. La foto de junuloj kun ornamvesto estis tre valora memoragxo por la familio.
En la jaro 1937 cxe mia patro naskigxis la unua filo, mia pliagxa frato. En la sama jaro la milito kontraux Cxinio komencigxis. Verdire jam en la 1931 japanaj armeoj komencis invadon al Cxinio. Mia patro en sia juneco suferis ne grave pro ftizo. Pro tio li ne devis militservi.
La milito dauxris kaj la vivo de la homoj farigxis pli kaj pli malfacila. Malmultigxis la klientoj de la fot-studio. Mia patro ne povis dauxre labori kiel fotisto. La edzino de mia patro devenis de kamparana familio, kiu helpis mian familion per la terproduktajxoj dum kaj post la milito.
En la jaro 1941 jam estis tri filoj en la familio, sed la dua filo subite forpasis. Post nasko de la kvara filo la edzino de mia patro mortis. Mia patro falis en tre malfacilan staton kun tri tre junaj infanoj.
ジャンル:
ウェブログ
コメント (3)   この記事についてブログを書く
« Opero | トップ | Kio estas aforismo? »
最近の画像もっと見る

3 コメント

コメント日が  古い順  |   新しい順
eraretoj (Jamo)
2018-02-15 10:17:56
En [la] sama jaro
k[r]ientoj
devenis [de] kamparana familio
Dankon! (esperakira)
2018-02-15 10:29:45
Kara Jamo, mi dankas al vi unue pro tio, ke vi legis mian eseacxon, kaj pro via korektado.
plie (esperakira)
2018-02-15 10:33:48
malfaci[l]an ^^;

コメントを投稿

Eseoj」カテゴリの最新記事