エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Terureta operacio (3)

2018-11-09 | Eseoj


Mia vidopovo iom post iom malbonigxis laux la maljunigxo. Antaux kvar jaroj mi konsultis okuliston, kaj eksciis mian katarakton. La kuracisto konsilis al mi tujan operacion.
Multaj maljunuloj devas esti operaciitaj pro katarakto. Do la operacio estas tre ordinara afero, kaj en nuna tempo la operaci-tekniko estas ege progresinta. Oni narkotis mian okulon, per lasero detruis la korneon, elsucxis la pecigitan korneon, enirigis novan artefaritan korneon falditan, kaj la operacio jam finigxis per auxtomata malfaldo de la nova korneo. La procedo dauxris nur kvin minutojn. Dum la operacio de la dekstra okulo mi sentis iom da varmecon cxe la okulo, sed ne doloron.
Unu semajnon poste mia korneo de la maldekstra okulo renovigxis. Dum dua operacio mi estis tre trankvila, povis auxskulti vortojn de la kuracisto kaj liaj helpantoj, kaj bone kompreni la iradon de la operacio.
Post la sukceso de la operacio mia vidpovo bonigxis. Por legi libron ne necesas okulvitroj, kiujn mi uzis pli ol 60 jarojn, kvankam por veturigi auxton ankoraux necesas okulvitroj ege malpli fortaj ol la antauxaj.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Terureta operacio (2)

2018-11-02 | Eseoj


Mi estis pli-malpli 40 jara, kiam mi estis operaciita cxe la nazo. Mi havis malsanon en la nazsinuso, kaj kreskis polipo en la naztruo. Per la operacio oni detrancxis la polipon kaj iom skrapis la kurban oston (nazsepto), kiu iom gxenis la spiradon.
Pro nur parta narkotigxo mi havis klaran konscion dum la operaciado, kiu similis al cxarpentado. La operaciiloj similis al cxarpentiloj: cxizilo aux skulptilo, martelo... certe ne estis nur rabotilo. La bruego pro martelbato ehxis en mia tuta kapo. Foje la operaciisto diris, "Iom doloros vin, cxar en la profundo ne bone efikas la narkotajxo." ... kaj sparko!
Felicxe la operacio bone sukcesis.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Terureta opracio

2018-10-02 | Eseoj


Kiam mi estis cxirkaux dek jara, miaj adenoido kaj tonsilo iom sxvelis. Tio ne bone efikas al la evoluo de la intelekto, iel mia patrino auxdis, kaj tuj decidis detrancxi ilin. Sxi vizitis kun mi kuracejon en la cxefurbo en nia gubernio. La kuracisto tuj decidis operacii min (aux mia patrino forte insistis pri tio).
Nun oni faras ektomion de adenojdo aux tonsilo kun gxenerala anestezo, kaj la operaciito retas pli-malpli dum semajno en la hospitalo. Sed tiam la kuracisto-operacianto ne uzis anestezon. Nenion sciante mi nur iomete maltrankviligxis, kiam mi auxdis iom zorgeman vocxon de la flegistino.
La operacianto enmetis ian metalan ilon en mian busxon gxis la gorgxo, kaj KRAK!! Mi sentis doloregon cxe la profundo de la busxo. Laux la indiko de la flegistino mi sputis sangon kaj etan karnopecon en la metalan teleron. Abunde fluis larmoj, sed mi ne ploris.
Ankoraux unufojon sama proceduro sekvis. Mi ripozis en la kuracejo dum cxirkaux horo kaj revenis hejmen. Cxiu unu pasxo dolorigis la gorgxon al mi.
Poste mi sola unu-du fojojn vizitis la kuracejon, al kie necesis unuhora vojagxo per trajno. Nenia malbono okazis al mi. Eble la kuracisto estis bona operanciisto.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Sxiaj lastaj tagoj (fino)

2018-08-30 | Eseoj


Foje mia patrino ne povis rekoni min.

(al mia edzino) "Cxu li estas A (mia nomo)?"
"Jes!"
"Strange! Mia filo ne estas tiel kalva!"

"De kiam li estas kalva?"

(al mi) "Cxu vi estas mia filo?"
"Jes, ja!"
(frapante siajn manojn, kiel infano) "Ho! Kiel gxoja!"

Certe sxi, almenaux en sia koro, tre junigxis.

Baldaux sxi, 90 jara, ekvojagxis al la transmondo.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Sxiaj lastaj tagoj (4)

2018-08-26 | Eseoj


Mi ne havas filon. Eble mia patrino estis maltrankvila pri la heredonto de mia posedajxo. Verdire mi ne estas ricxa, ne havas multe da heredindajxo. Sed certe en sxi estas grava afero pri mia heredonto, kvankam mi mem estas tute indiferenta pri tia afero.
En iu tago sxi ekdiris, ke nun kolektigxas en najbara cxambro miaj parencoj, diskutas pri mia heredonto, kaj oni elektis R kiel la heredonton. R estas unu el miaj nevoj, la plej agxa filo de mia plej agxa frato. Laux japana tradicia familiosistemo R devas esti cxefo de la familiogrupo.
Kompreneble la kunsido estis nur en sxia imago, sed sxi simple gxojis pro tio, ke sxia plej favorata nepo farigxis mia heredonto.

Nu mi kaj mia edzino estas jam ne junaj. Cxu mi devas pripensi, kien iru la restajxo de nia vivo? Cxu R favoros preni la taskon arangxi la "heredadon" ?
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Sxiaj lastaj tagoj (3)

2018-08-22 | Eseoj


La stranga akuzado de la patrino al mia edzino jam cxesis. Sed la patrino komencis alian strangan rakonton: "Antaux longa tempo hazarda intersxangxo de beboj okazis en publika banejo."
Sxi rakontis plurfoje pri cxi tiu okazajxo. Gxi entute aludis, ke mi estas unu el la beboj, kaj mi havas verajn gepatrojn, kiuj logxas en la insulo Hokkaido kaj estas tre ricxaj bienhavantoj. Tre rava rakonto, cxu ne?

Mi demandis, "Do mi ne estas via filo?", sxi tuj respondis, "NEEE! Vi estas mia filo."

Alifoje sxi mem demandis min, "Cxu mi jam parolis al vi pri Hokkaido?"
"Ankoraux ne."
"Do, mi ne parolu pri tio, por ke vi ne foriru al Hokkaido."

Mi supozis, ke homo havas rezervejon de memoroj. La memorejo estas kvazaux profunda botelo, kaj tiu de maljunulo estas jam plenplena. Novajn aferojn gxi ne povas akcepti, dume la memoro en gxia profundo estas iom kripligxis aux putris pro paso de longa tempo.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Sxiaj lastaj tagoj (1)

2018-08-13 | Eseoj


Mia patro forpasis antaux tridek kelkaj jaroj, kiam li estis 76 jara. Dek kelkajn jarojn post la forpaso de sia edzo mia patrino eklogxis kun mi. Sxi estis ne tre sana pro la ftizo en sia juneco. Dum dek kelkaj jaroj antaux sia morto sxi uzis inhalilon de oksigeno. Sed sxi tre bone zorgis pri si mem. Kvankam sxi ne povis fizike ekzerci sin, kusxante cxiam movigxis siajn piedojn cxe la maleoloj. Dank' al tio sxi gxis sia morto povis pasxi proprapiede.
Mi havigis al la patrino sxaltilon de alarmo, per kiu sxi povis sciigi ian deziron al mi (aux al mia edzino). Ekz. por iri al la necesejo, kiu estas tuj najbare de sxia cxambro, sxi alvokis nin per la alarmilo, kaj ni helpis al sxi. Cxar sxi estis jam preskaux 90 jara, kaj ni devis iom zorgi, ke sxi ne falu.
Iun nokton la alarmo sonoris. Mi tuj iris al sxi, kiu falis en la necesejo. Mi starigis sxin. Falante sxi batigxis kun la lavpelvo cxe sia busxo kaj iom sangis, sed felicxe sxi ne tre grave vundigxis. Sxi diris, "Mi pensis, ke mi povas sola iri al la necesejo, sed stumblis pro la tapisxeto." Mi kondukis sxin al sxia cxambro, kusxigis sxin sur la lito.
Cxi tiu okazajxo estis la komenco de iom stranga mensostato (cxu povas diri "agnozio", mi ne scias) de la patrino.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Nagxado kaj la angla lingvo

2018-08-09 | Eseoj


Estas kompreneble, ke patrino havas grandan atendon, esperon pri sia(j) infano(j). Ankaux mia patrino estis tia.

Mi estis 4-5 jara knabo. Proksime je cxirkaux 200 metroj de mia domo fluis iom rapide la rivero Kiso-gawa. Cxe la riverbordo en malprofunda loko mi tute nuda sidigxis, kaj mia patrino dusxis akvon sur min. Sxi intencis, ke mi alkutimigxu al akvo, kvankam sxi mem ne povis nagxi. Baldaux mi sola (aux kun aliaj kunaboj) ekludis cxe la rivero, kaj farigxis bona nagxanto. Ankoraux nun mi sxatas nagxi.

Kiam mi farigxis lernanto de alta klaso en la elementa lernejo, mia patrino trudis al mi lernadon de la angla lingvo. Sxi antauxvide sciis la gravecon de la lingvo. La lingvon ni lernas en mezlernejo, do mi ankoraux ne lernis gxin. Bedauxrinde sxi mem tute ne scipovis la lingvon, do mi devis iri al privata lernejeto de la angla lingvo. Kaj baldaux mi ekmalsxatis la lingvon! De tiam mi estis tre malforta en fremdaj lingvoj gxis mi trovis Esperanton.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Felicxo kaj ricxo envion elvokas

2018-07-19 | Eseoj


Mia patrino havis iom strangan senton. Al sxi felicxo, precipe ricxo de aliuloj foje elvokis ne envion, sed indignon.

En la granda Turniro de Sumoo (japana luktarto) diversaj privataj entreprenoj donas monon kiel premion al la venkinta luktisto. Antaux la luktado estas parade prezentataj per flagoj la premiodonaj entreprenoj. Tio estas entuziasmiga sceno. Kiam luktos furora, fama, forta sumoisto, la flago multigxas. Vidante tian scenon en televido, mia patrino indignis, "Hakuhou (tiama tre forta sumoisto) devas gajni. Li jam akiradas multe da salajro, do ne necesas plia premiomono!"
Laux mi cxi tiu sento aux penso estas la inverso de la vortoj "Malfelicxo de aliulo gustas miele".

Kiam mi estis malsana en mia infaneco, iu kuracisto vizitis kaj kuracis min. Li havis malgrandan kuracejon. De tiam jam pli ol 60 jaroj pasis, kaj nun la kuracejo ege grandigxis al gxenerala hospitalo. Tie mia pliagxa frato operaciigxis je la stomako, kaj mia patro pasigis lian lastajn tagojn. Tute senkiale mia patrino havis antipation al la hospitalo.

Sxi estis tre naiva, tute ne malica, do cxi tiu sxia sento estis nur facilkora, mi kredas.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (fino)

2018-07-04 | Eseoj


En mia domo restis unu el tri idoj de Tama. Gxi nomigxis Cxi, kiun mia patrino dorlotegis. Kiam Tama estis forpelita de mia domo, gxi estis ankoraux juna, sed tre vigla. Gxi ludis kun sia frato, kuris, petolis. Cxu gxi jam forgesis sian patrinon?
Gxi ie prenis malnovan, iom malpuran, duone detruitan pupeton, per kiu gxi multe ludis. Mia patrino faris kaj donis al la katido similan ludilon, sed gxi tute ne interesigxis pri la nova, pura ludilo.
Antaux mia domo estis nacia vojo, sur kiu auxtoj, kamionoj pli kaj pli multigxis pro la progreso de japana ekonomio.
Iun tagon nabaro enkuris en mian domon kriante "via katido estis kontrauxjxetita de auxto!". Mia patrino tuj elkuris el la domo, kaj revenis kun la katido, kiu jam ne vivis.
Mi, kiu ankoraux ne povis pardoni la gepatrojn pri la forpelo de Tama, vidis sxian lamentadon malvarme.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (6)

2018-06-30 | Eseoj


Okazis alia problemo al la homoj. La katido estis jam sufiĉe granda, kaj Tama ne povis nutri ilin nur per sia lakto. De tempo al tempo en la cxambro, kie la katido dormas, troviĝis malgranda muso jam mortinta, kiun Tama donis al sia ido kompreneble. Tio nervozigis mian patrinon. Mia patro decidis folpeli la patrinan katon por ke li kaj lia edzino dorlotu nur la katidon senĝene. Li malpromesis al ni eĉ doni nutraĵon al Tama.
Tama ne komprenis la situacion. Kial la homoj ne donas nutraĵon, kiu estas sia malamiko, ĝi ne sciis. Petante nutraĵon ĝi miaŭis, ĉirkaŭiris premante sin al la piedoj de mia patrino, sed ŝi tenis la ordonon de sia edzo.
Iutage mia patro kaĵole vokis la katon. Ĝi ĝoje alkuris al li, atendante nutraĵon. Li kaptis ĝin per la manoj kaj enpuŝis ĝin en kartonon. Per sia motorcikleto li forportis ĝin kaj ie, en fora loko, liberigis la katon. De tiam mi neniam vidis la katon Tama.
La vortoj de mia patro, "Ĝi, tre sagxa, povas vivi ie ajn", restigis obtuzan vundon en la profundo de mia koro.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (5)

2018-06-25 | Eseoj


Tama estis tre bela trikolora katino. Ĉu ankaŭ viraj katoj havis saman opinion, mi ne scias. Sed ĝi certe havis sian amaton, kaj naskis bebojn.
Oni trovis tri katidojn en vestoŝranko de najbara domo, kie loĝis vira kato, supozeble la patro de la idoj. Tama fervore zorgis, nutris siajn katidojn per la patrina lakto.
Kiam oni transportis la idojn al mia hejmo, Tama maltrankvile miaŭis, kvazaŭ protestus kontraŭ la arbitra ago de la homoj.
La katidoj bonorde kreskis. Iutage miaj gepatroj disdonis du katidojn al najbaroj. Eksciinte, ke en mia domo restis nur unu ido, Tama tuj trovis aliajn du idojn kaj komencis klopodon ree kolekti siajn idojn.
Unue ĝi forportis sian idon per la buŝo. Kiam la ido grandiĝis kaj jam ne estis portebla per la buŝo, Tama ŝanĝis la rimedon. Ĝi donis sian lakton al sia ido. Kiam la ido alteniĝis al la mampinto, Tama ekstaris kaj malrapide ekiras. La ido sekvas sian patrinon. Ĉiam oni reportis la idon al mia domo, sed Tama insiste ripetis la forkondukon de sia ido. Daŭris la batalo inter Tama kaj la homoj envolvante la najbarajn homojn. La situacio estis ege maloportuna por la kato, ĉar ĝi nepre devis trovi sian lokon en iu homa domo. Tama ne estis sovaĝa kato. Oni facile trovis la forkondukitan katidon. Sed Tama ne laciĝis de la batalo, sed la homoj iom eklaciĝis.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (4)

2018-06-20 | Eseoj


Nuntempe japanaj modernaj loĝejoj ĝenerale havas hejtilojn, eĉ krimatizilojn.
Sed en mia infaneco ne estis efika hejtilo. Japana tradicia ligna domo el lignaj trabaĵoj, teraj muroj kaj paperaj septoj (sxovpordo) havas multe da fendetoj, ekzemple inter sxovpordoj, inter muro kaj sxovpordo. La ĉambroj facile aerumiĝas, kaj malfacile estis hejti ilin.
En mia infaneco "hibaĉo" estis preskaŭ ununura hejtilo en mia hejmo.
Hibaĉo estas ceramika ujo, en kiu ni tenas lignokarban fajron. Per hibaĉo ni povas varmigi nur niajn manojn, sed ĝi preskaŭ ne efikas por hejti la ĉambron.
Sur la planko en unu ĉambro estis kavo profunda ĉirkaŭ 40 centimetrojn. Ĉe la fundo de la kavo estis krado, sub kiu estis lignokarba fajro. Ni sidis ĉe la rando de la kavo, kaj etendis dikan kaj molan kovrilon sur la kavo. Tiamaniele maksimume ses homoj samtempe povis varmigi siajn piedojn.

En iu vintra vespero, kiam en mia hejmo estis Tama kaj ĝia ido, pri kiu mi rakontos poste, mi sidis ĉe la hejtil-kavo kun du katoj granda kaj malgranda. Mi prenis mezurilon el bambuo, kaj el sub la kovrilo mi movis ĝin, aperigis kaj malaperigis petoleme. Kompreneble mi celis la katidon. Sed antaŭ la ido ekpetolis, la patrina kato kun brilantaj okuroj ĵetis sin al la stangeto. Senkonscie mi laŭte ridis ĝin, kaj la kato kondutis kvazaŭ ĝi hontus pro sia infaneca ago. Mi serioze pensis, ke kato havas kapablon senti honton.

La lignokarba fajro estas iom danĝera, ĉar en manko de oksigeno ĝi produktas karbonan monooksigenon, kiu estas mortiga veneno. La toksiĝo per tiu danĝera gaso tre malfacile perceptebla por ni, homoj.
Iuvespere Tama elrampis el la hejtil-kavo, en kiu ĝi dormis. Tiam ĝi ne povis moviĝi vigle certe pro la toksiĝo de karbona monooksigeno. Supozeble la kato instinkte perceptis la danĝeron. Kato ja havas kapablon superan al homoj.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (3)

2018-06-16 | Eseoj


Eble vi bone scias, ke en la ĉambroj de japana domo ordinare estas malpermesate porti ŝuojn. Mia domo havis ter-koridoron, tra kiu oni povas iri kun ŝuoj de la enirejo ĝis la kuirejo, necesejo. Apud la koridoro viciĝis ĉambroj, kies planko estis ĉirkaŭ 40 centimetrojn alta ol tiu de la koridoro. Kiam ni eniris en la ĉambron, ni lasis ŝuojn sur la planko de la koridoro.
Iun tagon al mia domo venis gasto kun granda hundo, AKITA-ken. La hundego trankvile penetris tra la koridoro, kaj ĉe la sojlo de la kuirejo renkotiĝis kun Tama. Ĉu la kato forkuris terurite pro la hundego? Ne, la fierplena besteto senhezite frontis kontraŭ la hundo, kaj donis akran baton.
Ŝajne la teruraj ungoj de la kato ne donis damaĝon al la hundo, sed la bestego tuj turnis sin, kaj same kiel enirado malurĝe retroiris.
Estis bela la figuro de la eleganta kaj brava kato.
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Tama (2)

2018-06-11 | Eseoj


Antaŭ ol Tama venis, ni neniam havis katon. Tama estis la unua kato por mia familio.
Mi ne memoras, ĉu la kato estis origine nomiĝis Tama aŭ nomis ĝin tiel iu el miaj familianoj. Japanlingve Tama signifas ion sferan, juvelon, ion karegan, belecon de virino, ktp. Certe Tama estis bela kaj ina kato.
Tama antaŭe vivis kun iu familio, kiu loĝis distanca pli ol cent metrojn de nia domo. En la domo ankaŭ estis du grandaj hundoj, supozeble bokseroj. Inter Tama kaj la du hundegoj ne estis paca akordo. Tama abomenis la grandaĉulojn, kaj ekvagadis ekster sia domo.
Kvankam Tama ekloĝis en mia domo, ĝi mem ne konsideris sin aparteni al nia familio. Ĝi ankoraŭ vagadis ekstere kaj ofte trovis sian provizoran liton en najbaraj domoj.
Tama estis majstra mus/rat-ĉasisto. Ĝi ofte alportis al nia domo muson aŭ raton kaptitan en najbara domo. Grandan raton jam mortan, sed malgrandan ankoraŭ vivan, kun kiu la ĉarma trikolora besto longtempe petolis kaj turmentis ĝin senkompate. Kelkfoje Tama malsukcesis rekapti muson, lasis ĝin forkuri, kaj ege kolerigis mian patrinon.
Tama ankaŭ tre ŝatis manĝi muson/raton. Manĝinte tuton de granda rato nur escepte la kapon, tuj poste manĝis eĉ pli multe ol kutime nutraĵon, cxefe kuirita rizo kun floko de "sekgita bonito".
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする