エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(177)

2024-05-11 | Marta


--- Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble, ĝi ne estos tro malfacila por traduki.  Por ke vi sciu, pro kio vi laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj.  Se ĉi tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ io alia por traduki.  Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto, kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos al diversaj lokoj.  Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa.  Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj.  Tamen se en kelke da laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la laborado de virino.  Paŝo post paŝo kaj *self-help… 
 これは現代の社会問題を取り扱った著作です。とても明快に誰にでもわかるように書かれているので翻訳するのにそれほど難しくはありません。あなたが何のために仕事をするのかを知っていただくために報酬として(このような事務的な言葉をお許しください)10万スペーソを差し上げられます。もしこの仕事があなたにふさわしいことがわかれば、のちに他の翻訳の仕事が見つかるでしょう。さらにはここでは私だけが出版しているわけではありません。あなたが良い翻訳家として知られるようになればいろんなところからお声がかかるでしょう。ドイツ語についてはほんの少ししか分からないと言われましたが、それは残念なことです。ドイツ語からの翻訳にはより需要がありますし報酬も多いのです。ですがもしいくつかの仕事に成功されれば、授業を受けることも可能になります。昼間にフランス語の翻訳をして夜にはドイツ語の学習を続けられるでしょう。女性の仕事というのはそういうものです。少しずつ、少しずつ、自立を…
*self-help: この単語はエスペラントではない。翻訳者のザメンホフがわざわざ民族語を使ったのではなく、書店主がここで外国語を使ったということであろう。エスペラントにすれば memhelpo といったところ。

Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron. 
 マルタは震える手で差し出された本を受け取った。

--- Ho, sinjoro! --- ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la libristo.  --- Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas. 
 おおあなた、彼女は書店主の手をとりながら言った、あなたの愛する方の幸せで神があなたに報いますように。

Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur la strato.  Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj.  Kun kortuŝeco ŝi pensis pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj servemeco, kiun li montris al ŝi.  El ĉi tiu penso elvolviĝis penso alia.  Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile vivi?  La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn.  Ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon.  Dum la vojo tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da malgrandaj ŝuetoj.  Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo de la loĝejo de la kortisto.  Ĉar tie, sub la pagata observado de la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc.  En la eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la patrino.  La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon, kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale. 
 それ以上彼女は何も言えなかった。数秒後には彼女はすでに外に出ていた。感動と共に彼女は書店主の彼女に対する高潔な行動や好意と親切について考えた。その考えからまた別の考えが展開された。神よ、この若い女性は心の中で言った、私はたくさんの親切な人々に出会いました。それなのになぜ私にとって生きるのがこんなに大変なのでしょう? 彼女が持っている本は彼女の手を燃やしていた。おそらく彼女に助けを与えるであろうこの本のページを見るために彼女は矢のような速さで自分の部屋に行きたいと思った。しかし、道すがら彼女は小さな靴店に入って小さな靴を一足買った。最後に彼女がピウナ街の大きな建物の門に入ると、彼女はまっすぐに階段には行かずに庭師の住処の小さな戸に向かった。なぜならそこで庭師の妻がお金をとって母親がシュヴァイク夫人の仕事場で針仕事をしている長い時間をヤーニョの世話をしているからだった。この数ヶ月の間にこの子供の様子は母親のそれよりももっと重大な、もっと深刻な変化を見せていた。ヤーニョの頬はくぼんで病んだように黄色くなっていた。彼女の痩せた体にぶら下がるようになっている小さな喪服は色が褪せて何箇所かで破れていた。その黒い目は一層大きくなり以前の輝きや活発さを失っておりその目の表現には肉体的にも精神的にも圧迫された子供たちの視線だとわかる苦痛に満ちた沈黙の訴えが見てとれた。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする