エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(178)

2024-05-19 | Marta


Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj.  Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita.  Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj el malantaŭ la forno.  Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj larĝaj okuloj. 
 母親を見てヤーニョは彼女が以前やっていたようにその首に飛びついたりおしゃべりを始めたりはせず、その小さな手を打つこともしなかった。小さな頭をかしげて身にまとった羊毛の布をやせて冷えた手で押さえて彼女は母親と一緒に屋根裏部屋に入って空っぽの暖炉の前に縮こまった苦しそうに固まった姿勢で座り込んだ。マルタは本をテーブルに置き、暖炉の後ろから木片を少し取り出した。ヤーニョはその輝きを失った大きな目で彼女を追った。

--- Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? --- ŝi diris post momento per voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston kun la malgranda infana figuro. 
 今日はもうどこにも行かないの? 少し経ってから彼女は言った。その鈍い真剣な声は小さな子供の姿とは驚くほど対照的であった。

--- Ne, mia infano, --- respondis Marta, --- mi nenien plu iros hodiaŭ.  Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni, ke ni ne venu. 
いいえ、マルタは答えた。今日はもうどこにも行きませんよ。明日は大きなお祭りで、今日は午後からは来なくて良いと言われたの。

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte volis enbrakigi la filineton. 
 そう言いながらマルタは薪を暖炉に置いて、ひざまづいて子供を抱こうとした。

Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro. 
 しかし彼女が子供の手に触るとヤーニョの口から痛みによる小さな悲鳴が飛び出した。

--- Kio estas al vi? --- ekkriis Marta. 
 どうしたの? マルタは叫んだ。

--- Min doloras ĉi tie, panjo! --- respondis la infano, sen plendo en la voĉo, sed tre mallaŭte. 
 ここが痛いの、お母さん! 子供は答えた。その声には嘆く調子はなく、とても低かった。

--- Doloras! kial? kiel longe? --- zorge demandadis la patrino.  Janjo silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj.  Nur ŝia pala buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili penas reteni fortan ploron.  Martan maltrankviligis la obstina silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro.  Rapide ŝi disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de unu brako de la infano.  Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo.  Marta konvulsie kunplektis la manojn.  Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon. 
 痛いって? いつから? 母親は心配そうに訊いた。ヤーニョは黙って俯いたまま座っていた。子供が泣くのを必死に堪えている時によくあるように、彼女の青ざめた唇だけが震えていた。示された痛みよりも子供がじっと黙っていることの方がマルタを不安にさせた。素早く彼女はゆったりとした服のボタンを外して子供の腕から押しやった。母親の手で裸にされたそのやせた白い手には青黒いあざがあった。マルタは身震いして手を組んだ。明らかに彼女の頭を恐ろしい考えが走ったのだった。
コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Ĉe la fino | トップ | マルタを読む(179) »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿