エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La dua tago en Moskvo

2017-08-23 | 2017 tra Siberio


Matene en la 4-a de julio ni kolektigxis cxe la enirejo de la hotelo, kaj eliris el la hotelo por matenmagxi. Tuj proksime de la hotelo trovigxis kelkaj mangxejoj. Ni elektis unu el ili, sxajne facile mendebla. Sed ni ne povis tuj kompreni la mend-sistemon de la mangxejo. Kompreneble estis barilo de la lingvoj kvankam la vendistino estis tre afabla. Post iom da baraktado finfine ni sukcesis mangxi salaton, panon k.a. ecx ankaux kafon.
Tuj post la matenmangxo ni ekekskursis sub la gvido de lokaj esperantistoj. Unue ni vizitis la kvartalon de teatroj. En la centro (profundo) de la supra foto videblas la teatro Bolshoi, kaj maldekstre Rusa Akademia Junulara Teatro.



Tuj najbare trovigxas la placo Rugxa, tre fame konata. La nomo "Rugxa" ne signifas komunismon. En la rusa lingvo "rugxa" havas la signifon "bela", do la placo havas la nomon "bela placo" origine.



La placo estas cxirkaux 700 metrojn longa, kaj 130 metrojn largxa. Svarmegis turistoj. Cxe la fino de la placo trovigxas bela Katedralo de Sankta Bazilo.



Tuj apud la placo trovigxas granda vendejo "GUM", kiu havas sian historion pli ol 120 jaran. Gxi estis sxtata vendejo en la periodo Sovetia.
Ni eniris en la gxardenon de Kremlin, tiam subite ekpluvis, pluvegis... (dauxrigote)

モスクワ2日目は赤の広場周辺への遠足です。クレムリンに入ったとたんに夕立に遭ってしまいました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする