エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La tria tago en Pekino

2017-09-29 | 2017 tra Siberio


En la 18-a de julio ni vizitis la Grandan Muron. Unue per luita auxtobuso ni vizitis nove konstruitan "Antikva Norda Akva Vilagxo 古北北鎮"-n. Cxirkaux Pekino trovigxas kelkaj lokoj por vidi la Grandan Muron, sed cxie svarmas turistoj. Kaj tra cxi tiu "vilagxo" ni povas atingi la Grandan Muron "Sima 司馬", kie estas ne tro multaj turistoj.
La vilagxo estas ne ordinara vilagxo, sed turisma loko. Ni devis pagi cxirkaux 25 euxrojn por eniri la vilagxon, kaj por viziti la Grandan Muron plie.





Ni per kablovagono supreniris, kaj piede grimpis laux sxtona sxtuparo, atingis la Muregon. Estis varmege, sxvitige. Ni promenis laux la Murego, kiu estis parte tre kruta.





Ni promenis kaj tagmangxis en la vilagxo. Por acxeti ion oni bezonis malgrandan komputilon ”smartphone", nur per kiu oni povas pagi. Mi devis peti cxinan esperantiston acxeti akvon.



En la vilagxo trovigxas hotelo kun varma fonto kaj publika pied-banejo.

Reveninte Pkinon, ni vespermangxis en cxina restracio. Ni mangxis iom da tre fama kuirajxo "Pekina Anaso".

7月18日は万里の長城見学でした。古北北鎮という古い町を再現した村(テーマパーク?)からロープウェーで途中まで上り、さらに階段を昇って到達、急勾配の所もある壁の上を少し歩きました。 村の中も散策、買い物をするのにスマートホンが必要でした。北京に帰って夕食では北京ダックを少しだけ賞味しました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La dua tago en Pekino

2017-09-27 | 2017 tra Siberio


En la 17-a, ni per luita auxtobuso iris al la plej fama universitato en Cxinio, sed oni ne lasis nin eniri. Kia misplano estis, mi ne scias.



Ni vizitis grandan gxardenon "Somera Palaco, 頤和園". La gxardeno havas preskaux miljaran historion, kaj nun estas monda heredajxo de UNESKO, kaj fama vidindajxo por turistoj.
Pro la milito kontraux Britio kaj Francio (la dua Opia Milito 1856 -1860) la gxardeno tute ruinigxis.
Dum la jaroj 1884 - 1895 tiama imperiestro rekonstruigis la gxardenon por sia tria edzino Xi Taihou (西太后). Tio kauxzis grandegan elspezon, kiu onidire estis unu el la kialoj de la malvenko en la milito kontraux Japanio (1894 - 1895).



Estis ege varma tago, do ni veturis en la gxardeno per sxipo. Sed kelkaj promenis per propraj piedoj.



Mi vidis sxipon el sxtono, kiu kompreneble ne movigxas.





Ni devis atendi la piedemulojn, sed dum la tempo ni promenis en alia parto de la gxardeno.



Finfine ni cxiuj rekolektigxis kaj eliris el la gxardeno. Cxe la en-elirejo estis anonctablo, kiu montras la nombron de la enirintoj aktuale.



Ni vizitis malnovan esperantiston, kies patro estis fama verkisto, tradukisto, esperantisto nomata Cicio Mar. La cxambro estis plenplena de esperantajxoj.



Mi antauxe legis la romanon "Montara vilagxo" de Cicio Mar, verkitan angle kaj esperantigitan de W. Auld.



Ni promenis en la kvartalo Wangfujing (王府井), plej fama kvartalo en Pekino. Kelkaj karavananoj acxetis medikamentojn. Trovigxas multaj restracioj en la kvartalo, sed ni vespermangxis malmultekoste en restracio apud nia hotelo.
Finigxis la dua tago en Pekino.

北京の2日目はまず北京大学へ、しかし入れてもらえなかった。メインの観光は頤和園。次に古いエスペランチストの家へ。その人の父親が有名な作家で、エスペラントの著作もある。最後は王府井を散策。有名な繁華街だが、買い物にあまり興味のない私には退屈だった。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La unua tago en Pekino

2017-09-25 | 2017 tra Siberio


En la 16-a de julio ni alvenis al la satacidomo de Pekino, Cxinio. Ni piediris 500 metrojn gxis la hotelo kun la valizo. Estis cxirkaux tagmeze, ege varme, humide kaj sxvitige.
En la hotelo ni ricevis sxlosil-karton de la cxambro. La karto necesis por uzi lifton kaj ecx komunan necesejon en la teretagxo.
Ni ne havis tempon ripozi en la cxambro. Ni iris tagmangxi en tuj najbara restracio "KFC" (Kentucky Fried Chicken). Sed en la restracio tute mankis liberaj segxoj, do ni acxetis la kokajxojn kaj kolaajxon (usona trinkajxo), mangxis ilin en nia hotelcxambro iom rapide.
Ni per publika auxtobuso iris al la popola placo antaux la pordego Tiananmen.



Nia unua celo en Cxinio estis nacia muzeo. Ni devis trapasi du-trifoje la kontrolon por sekureco. Ni havis nur unu kaj duono da horoj. Mi vidante kaj fotante la ekspziciajxojn de la antikveco gxis moderna tempo preskaux trakuris tra la muzeo.





Verdire ni bezonas almenaux unu tagon por nur vidi suprajxon de cxi tiu granda muzeo.



Interesis min iu afisxo, kiu montras la situacion de orienta Azio post la ribelo de ”Donghak nongmin” en Koreio en la jaro 1894. Post la ribelo okazis la milito inter Japanio kaj Cxinio, kaj Japanio impetis al la invado, militoj ... kaj pereo.

Ni vespermangxis en cxina restracio.
Tre felicxe en la cxambro de la hotelo estis banejo kun bankuvo. Mia iPad facile konektigxis kun interreto, sed kontakti kun Google kaj Facebook estis malpermesate. Cxu ili tiel dangxeraj por la registaro de Cxinio?

北京に着いたのが昼頃、猛暑でした。昼食後に天安門広場にある国家博物館へ。わずか1時間半ではほとんど駆け抜ける程度でした。ホテルの部屋には浴槽があって大喜び。WiFi は使えましたが、Google と Facebook は規制されていてつながりません。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

al Pekino

2017-09-23 | 2017 tra Siberio


Frumatene en la 15-a de julio ni vekigxis, arangxis la valizojn. Ni devis ekmatenmangxi je la 6:15, sed nur kiam oni ekarangxis la mangxajxojn. Mi unue mangxis akvomelonon, poste legomojn, panon, plue kolbason, ovon, fine kafon kaj kukon.
Veturante per auxtobuso al la stacidomo mi vidis ekspozicion de malnovaj lokomotivoj.



Ni okupis dulitan kupeon, la litoj estis duetagxaj. Najbare estis ges-roj S-P, kaj inter niaj kupeoj estis necesejo. Kompreneble dum la trajno haltis ie, estis malpermesite uzi la necesejon.



Mi vidis kamelojn sur kampo. Rapide mi fotis ilin, sed malbone.
Ni tagmangxis kaj vespermangxis en la restracivagono.
Bardaux post la vespermangxo la trajno haltis cxe supozeble la lasta stacio en Mongolio. Okazis la procedo de elirlando. Mi jam kutimigxis al la malhumileco de la oficistoj, militistoj. La trajno haltis cxirkaux unu kaj duon horojn. Gxi veturis 15 minutojn, kaj haltis cxe la stacidomo jam en Cxinio. Denove procedo por enlandigxo.



Jam estis malfrue, mi intencis enlitigxi, sed la vagono kelkfoje movigxis kaj bruis. Kio okazas? Scivolema mi elkupeis, kaj vidis ke nia vagono estas iom suprenigxis. Oni laboris por sxangxi radojn (bogxiojn) de la vagonoj.
La relvojo estis antauxe samaj inter Mongolio kaj Cxinio laux la normo de Sovet-unio. Sed okazis malamikigxo inter la du grandaj landoj, kaj Cxinio sxangxis gxin laux sia normo. Do oni devas sxangxi la bogxiojn. Onidire nun Mongola registaro havas planon sxangxi la relvojon laux cxina normo, cxar pli kaj pli gravigxas interrilato kun Cxinio.



Matene la pejzajxo estis jam ne mongolia. Ni matenmangxis en alia restracivagono. La trajno havis du restracivagonojn, mongla kaj cxinstila.



Je 11:40 en la 16-a, julio, ni atingis Pekinon. Ege varme kaj humide kiel en Japanio! Du lokaj esperantistoj akceptis nin.

早朝にモンゴルを出て、国境の駅で出国手続き、中国に入って入国手続き。ここで長い時間停まって、ガタガタやっていると思ったら、列車の台車を替えていました。かつてはソ連規格に統一されていたこの国際路線は、中ソ対立の時に中国側が自国の基準に変えてしまったので軌道幅が違うのです。翌日昼前に北京に到着しました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La dua tago en Ulanbatoro (2)

2017-09-21 | 2017 tra Siberio


Ni vizitis la nacian parkon "Terelj", kie ni tagmangxis. Mia edzino mangxis sxafajxon, kaj mi supon kun cxevalajxo. La viando de cxevalo estis iom malmola, ne tre bongusta. En Japanio mi iam mangxis krudan cxevalajxon (Sasimi). Se vi havos sxancon, provu gxin.



Kelkaj interesatoj partoprenis en cxevalrajdado. Unue ni eniris en la logxejon (jurto) de nomado, kaj gustumis kelkajn laktajxojn. La vino el cxevallakto estis iom acida kaj ne forta. Butero, kremo, sekigita laktajxo, cxiuj estis bongustaj.



Mi ekrajdis sur blanka cxevalo. Felicxe gxi ne sciis, ke mi tuj antaue mangxis cxevalajxon. La cxevaloj estis tre trankvilaj.



Nin gvidis kelkaj familianoj de la nomado. Mia cxevalo sxajne ne tre sxatis promenadon, gxi estis iom malrapidema. Sed gxi obeeme sekvis alian cxevalon.
Ni rajdis pli malpli 30 minutojn, kaj ekrevenis. Tiam mia cxevalo subite vigligxis. Kiam mia cxevalo senpacience ekkuris, unu el la nomado ion diris al gxi, kaj gxi tuj cxesigis sian kuradon. Kelkfoje mia cxevalo ekkuris, kaj cxiam per la ordono de la nomado gxi trankviligxis. Mi mem iom kutimigxis al la trotado, fine ni (mi kaj la cxevalo) trote revenis al la loko, de kie ni ekrajdis.



Rajdante mi gxuis belan pejzajxon. Tenante la rimenon teni fotilon kaj foti estis iom malfacile, ecx dangxere.



En la parko trovigxas fama roko "Testudo-sxtono".

Ni revenis al Ulanbatoro, vespermangxis kun lokaj esperantistoj. Kaj en luksa domo de iu loka esperantisto ni havis kunsidon. Ni babilis mangxante, trinkante. Finigxis la dua tago en Ulanbatoro.

テレルジ国立公園で馬肉のスープを食べ、乗馬体験をしました。夜は地元エスペランチストたちとの交流会でした。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La dua tago en Ulanbatoro (1)

2017-09-19 | 2017 tra Siberio


En la 14-a de julio estis la dua tago en Ulanbatoro.
Ni unue vizitis ruinon de antikva mongolio. Gxi estas unu el tjurkaj sxtonaj monumentoj kun surskribo, kiuj trovigxas kelkloke en Mongolio.



Apud la monumento trovigxas vico da sxtonoj. Kio estas cxi tiu sxtona linio, oni ne scias. Iu karavanano supozis, ke gxi havis ian religian aux astronomian signifon, cxar la linio direktigxas orienten, do al sunlevigxo.



Apud la monumento trovigxas ankaux ruino el sxtonoj, supozeble iama tonbejo. Sur la sxtono mi vidis birdojn.



Kaj cxirkaux la ruino estis vasta herbejo, en kiu multajn kaprojn oni kondukis.



Ni vizitis nove konstruitan turisman lokon, kie staras granda statuo de Gxingis hxano. Ni grimpis la statuon tra sxtuparo, kaj rigardis cxirkauxajxon de sur la kapo de la cxevalo.



En la domo sub la statuo trovigxas vendejo, ekspoziciejo pri la imperiestro kaj grandega sxuo.
Verdire cxi tiu turisma loko ne multe intresis min.

ウランバートル2日目の前半は、突厥碑文の見学と、巨大なジンギス・カンの像でした。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La unua tago en Ulanbatoro (2)

2017-09-17 | 2017 tra Siberio


Mi vidis, ke sur la fenestro de nia auxtobuso la folio iomete desxirigxis. Mi gxin montrante diris al s-ro SO Gilsu, "Jen cxi tie estas nia majstro!". Li ridegis, kaj diris al junuloj el hispanio, "Vidu, preskaux cxiuj esperantistoj estas Zamenhof-frenezuloj!".



Post tagmangxo en korea restracio ni iris vidi nacian festivalon "Naadam". La festivalejo estis ege vasta, multaj auxtoj estis en la parkejo. Unue ni devis studi kiamaniere ni revenos al la loko, kie nia auxtobuso atendos nin.



En la festivalejo trovigxis multaj vendejoj subcxielaj. Sed kie okazas eventoj de la festivalo, ni ne sciis.



Ni multe marsxis, vagis sur la helbejo (helboj estis preskaux malaperinta pro piedpremado). Estis varmege. De loko al loko naskigxis kirlovento.



Finfine ni alvenis al la cxevalkurejo, sed la cxevalkonkurso jam preskaux finigxis. Ni vidis nur kelkajn cxevalojn, sur kiuj rajdis infano.



Ni iris ankaux al la ludejo de mongola sumoo (lukto), sed pro multaj spektantoj ni ne povis vidi la luktadon, nur auxdis la gxoj- aux ve-kriojn. Ni tre lacaj revenis al la auxtobuso.



La lasta evento de la ekskurso en cxi tiu tago estis teatro, kie okazis naciaj kanto kaj danco (folklora koncerto). Belaj dancoj kaj kantoj precipe la kantovocxo "Huhmie" tre allogis min. Per la vocxo kantisto elbusxigas (mi deziras esprimi "elgolgxigas") du, tre malalta kaj tre alta vocxojn samtempe.

Post vespermangxo denove en korea restracio ni enhoteligxis. Finigxis longa, laciga, sed interesa tago.

午後はナーダム見学でしたが、暑い中、だだっ広くてほこりっぽい会場を歩き回っただけでした。その後は民俗芸能を見に行きました。歌や踊りの中で、わけても初めてホーミーを直接聞けたのは感激でした。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Renovigi mian domon

2017-09-15 | el mia vivo


Nun en mia domo cxarpentistoj laboras por renovigi la internon de la unua etagxo. Mia domo estis konstruita antaux cxirkaux 40 jaroj, kaj iom difektigxis cxefe cxe la planko. Mi decidis renovigi, iom modernigi la internon, planko, muro, plafono kaj fenestroj.



Nun ne eblas vivi en mia domo. Multajn ajxojn ni transportis en la kromdomon, kiun mi konstruis antaux 20 jaroj. La koromdomo staras tuj apude de la cxefdomo, havas nur unu cxambron, kiu estas nun nia provizora mangxejo.

わが家の1階部分のリフォームが始まりました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

La unua tago en Ulanbatoro (1)

2017-09-13 | 2017 tra Siberio


Kvankam estis frumatene, cxe la stacidomo akceptis nin kvar lokaj esperantistoj.
Laux la unua plano ni havis tri tagojn en cxi tiu urbo, sed poste oni mallongigis al du tagoj. Ni devis fari tri-tagan ekskurson en du tagoj.



Unue, antaux matenmangxo ni vizitis la nacian parkon Bogd Khan Uul. Sur la monteto staris granda monumento. Kaj mi denove renkontis Leninon.



De sur la monteto ni vidis la urbon Ulanbatoro. La aero super la urbo ne estis tre pura. Cxirkaux la monteto multaj novaj konstruajxoj staras, kaj ankoraux multaj estis konstruataj.



Post matenmangxo ni vizitis budhisman templon "Gandan Tegchenling".



Mi vidis grandegan statuon.



Antauxtagmeze ankoraux ni vizitis nacian muzeon pri historio. Oni ekspzicias multe da materialoj de antikveco gxis nuna tempo. Bedauxrinde ni ne havis suficxan tempon por vidi tuton. Iam Mongolio estis granda nacio, lando. Estis ekspozicio pri la imperiestro Gxingis hxano.



Cxu estas la sceno en la periodo de Mancxuria imperio, sub la regado de Japanio?



En la jaro 1990 okazis en Mongolio demokratia revolucio senviolenta.

当初3日間だったウランバートル観光が2日間になったために、とても忙しく行動しました。列車が早朝に着いて、ボグド・カーン・ウウル国立公園、ガンダンテクチェンリン寺、国立歴史博物館を見て回りました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

al Ulanbatoro

2017-09-11 | 2017 tra Siberio


Dum la trajno haltis en la stacidomo de Naushki, ni ne povis uzi la necesejon de la vagonoj. Oni devis uzi la necesejon en la stacidomo kun iom da pago.
La trajno ekiris akurate kaj post nur 30 minutoj haltis en la stacidomo de Sukhebatar, kie jam estis en Mongolio. Tie la trajno haltis dum tri horoj. Okazis la procedo por eniri en Mongolion tute senprobleme, simple, rapide. Kial la oficistoj estas malafablaj cie ajn?





Mia edzino kaj mi kun la ges-roj S-P promenis en la urbo.
Mi vidis, ke la vojo estas dividita en tri partojn, por auxtoj kaj por homoj (ambauxflanke).



Estis iom seka, kaj la atmosfero estis tre klara, la cxielo estis tre bele blua.
Porko libere promenis.



La trajno denove longigxis. La lasta vagono estas nia. Estis jam vespero.
En la kupeo ni vespermangxis. Pomoj farigxis preskaux ne mangxeblaj, kukumoj kaj paprikoj estis ankoraux bonaj.



Frumatene en la 13-a de julio ni atingis la urbon Ulanbatoro.

駅に停まっている間は列車のトイレが使えないので、駅のトイレを有料で使うしかありませんでした。ナウシキを出ると30分で次の駅スフバータルです。すでにモンゴルに入っています。ここでまた約3時間の停車です。入国手続きがあり、列車の編成替えもありました。駅の近くを散歩してみました。翌早朝にウランバートルに着きました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

El Rusio al Mongolio

2017-09-08 | 2017 tra Siberio


Antaux ol ni iris al la stacidomo, ni acxetis mangxajxojn en superbazaro, cxar ni ne sciis, cxu en la vagonaro trovigxos restracio. Mi acxetis tomatojn, kukumojn, persikojn, panon kaj fromagxon.
Je la 21:00 laux la loka tempo la trajno ekiris. Al Ulanbatoro estos 33-hora vojagxo, sed survoje cxe 8 stacioj haltos entute 10 horojn, do veturado estos 23-hora.
Ni okupis 4-litan kupeon kun ges-roj S-P. En cxi tiu vagonaro ne trovigxas 2-lita kupeo, aux oni ne povis rezervi gxin, mi ne scias. La ges-roj estas tre afablaj, do ni estis felicxaj. S-ro S estas gravulo en iu granda kompanio, parolas bone la japanan, s-ino P estis instruisto de la angla. Ili estis nur du-monataj esperantistoj, kaj jam bonete parolas en Esperanto. Ili diligente lernadis Esperanton dum cxi tiu vojagxo. Mi iom gvidis ilin.



En la sekvanta tago, 12-a de julio, frumatene la trajno haltis cxe la stacidomo de Ulan Ude. En cxi tiu urbo estas izolita esperantistino, kun kiu ni planis havi renkontigxon. La trajno haltis tie dum 45 minutoj. Ni atendis sxin sur la kajo, fotis la statuon de ursoj. sed sxi ne aperis. Finfine la konduktoro envagonigis nin, baldaux la trajno ekiros, tiam sxi alkuris kun sxvito. Okazis nurmomenta renkontigxo. Mi donacis du librojn al sxi.



La pejzagxo tra la fenestro de nia kupeo jam estas mongoleca.
Ni matenmangxis en la kupeo. La tomatoj estis jam nemangxeble putris pro la varmeco, dum la persiko estis almanaux mangxeblaj.



Ni preterpasis kelkajn urbojn. En profunda Rusio estas nemalgrandaj urboj kun multaj auxtoj.



Cxe la stacidomo de Naushki la trajno haltis kvar kaj duon horojn. Ni tagmangxis en loka restracio, kiu trovigxis malproksime je cxirkaux unu kilometro de la stacidomo.

En cxi tiu stacidomo okazis ellanda proceduro tre bonorde iom formale. La vizo de du hispanaj karavananoj jam estis ne validaj. Okazis ia fiakso, pri kui ili ne kulpis, sed devis pagi punmonon.



Nia vagonaro farigxis tre mallonga. Ni baldaux transiros la landlimon inter Rusio kaj Mongolio.

イルクーツクからウランバートルまでの列車は4人部屋でした。同室の韓国人夫妻はとても気持ちのいい人たちでした。ウラーノという駅で地元のエスペランチストに出会い、国境近くのナウシキでは4時間半も停まりました。駅近くのレストランで昼食、出国手続きは簡単に済みましたが、ビザの期限が切れていた人がいて、罰金を払わされていました。いよいよモンゴルに入ります。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En la urbo Irkutsk

2017-09-06 | 2017 tra Siberio


En la 11-a de julio ni vizitis kelkajn vidindajxojn en la urbo Irkutsk.
Muzeo pri la historio: Ne tre granda muzeo, oni ekspozicias diversajn ajxojn (vestajxoj, artajxoj, laboriloj, armiloj...) de malproksima antikveco gxis nuna tempo.





Simboro de Irkutsk: Tigro tenas marteson per sia busxo. Tio montras, ke iam feloj de marteso estis fonto de ricxeco.



La statuo de Lenino. Iu karavanano miris, ecx korelis, ke ankoraux stras la gvidanto de revolucio post la falo de komunisma regximo. Mi pensas, ke estas ne gxuste identigi Leninon kun Stalino kaj posteuloj.







Kelkaj belaj pregxejoj: Finfine mi povas prezenti la internon de la ortodoksa pregxejo.



La domo de Decembristo (membro de rusa revolucia konspiro en Decembro 1825 - PIV): Ni povas vidi la vivon de tiama nobela familio.



Bordo de la rivero Angara: Apude trovigxas la statuo de Aleksandro la tria.
Ni vizitis ankaux la domon de Euxropo kaj parko de gxemelaj urboj de Irkutsk.



Vespermangxon ni prenis en la restracio de Norda Koreio. Belaj knabinoj bonvenigis nin per afabla rideto kaj kantado. Ni deziris foti ilin, sed ili forte rifuzis tion.
Kaj finigxis la lasta tago en Rusio. Vespere ni prenis la trajnon al Ulanbatoro.

7月1日はイルクーツク観光でした。歴史博物館、ロシア正教の教会、デカブリストの家などを見学して、北朝鮮のレストランで夕食でした。レストランでは美女たちが歌などで歓迎してくれましたが、写真を撮るのは拒否されました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Mirinda trinkpoteto

2017-09-04 | 2017 tra Siberio


En la 10-a de julio ni havis liberan tempon. Antauxtagmeze mi ripozis en la cxambro.
Tagmeze ni kolektigxis kaj veturis sur la lago persxipe dum cxirkaux unu horo. Tiam elcxerpigxis la baterio de mia cifereca fotilo. Do mi ne havas fotojn de sur la lago.
Posttagmeze dauxris ripozado. Mi promenis cxirkaux la hotelo. Trovigxis multaj vendejoj. Mi trovis la vendejon de valoraj sxtonoj.



Mi acxetis trinkpoteton el agato. Gxi estas ne tre bela, tre malkara, sed por mi estas tre bona memorajxo de cxi tiu vojagxo. Nu mi jam havas du memorajxojn, cataj "Matryoshka"-pupoj kaj trinkpoteto.
Post tri semajnoj reveninte hejmen mi trinkis malvarman kafon per la trinkpoteto el agato. Pro malvarmeco sur la poteto rosas. Do mi metas la poteton sur papero, kaj mi rimarkis, ke la papero iom brunigxis.


Ho ve! tra la fundo la poteto liketas! Kiam mi versxis en la poteton varman kafon gxi pli multe likis. Nun gxi estas ne uzata, kaj funkcias nur kiel ornamajxo.

Cxu vi scias la rakonton "mirinda tetaso"? En la rakonto banala tetaso, kiu iomete likas, ekhavis grandegan valoron. Cxu ankaux mia... ?

7月10日はバイカル湖畔でほぼ1日休息でした。私は自分用のお土産に、メノウのマグカップを買いました。これがまさに「はてなの茶碗」でした。
コメント (4)
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Al la lago Baikal

2017-09-02 | 2017 tra Siberio


La trajno akurate alvenis al Irkutsk je cxirkaux 2:20 matene en la 9-a de julio. En preskaux meznokte? Ne, jam tagigxis en la urbo.
En la trajno oni uzis la tempon de Moskvo, sed ekz. restracio malfermis laux la loka tempo, kiu pli kaj pli fruigxis, cxar ni movigxis al la direkto orienta. Tial la tago en la trajno estis malpli longa ol 24 horoj. Ni alvenis al Irkutsk je la 2:20 laux la tempo de Moskvo, sed je la 7:20 laux la loka tempo.
Cxe la stacidomo atendis nin s-ro SO Gilsu, kiu proponis, entreprenis, planis la karavanon kaj de cxi tie gvidos gxin.
Ni vizitis la apartamenton de iu koreo logxanta en cxi tiu urbo, kaj matenmangxis. Bongusta estis kimcxio (korea peklajxo)! Certe mi pli multe sxatas korean mangxajxon ol euxropaj.



Per auxtobuso ni veturis al la lago Baikal. Kompreneble ni povis vidi nur parteton de cxi tiu grandega lago. La pejzajxo estis tre kvieta sub serena cxielo.



Ni vizitis la muzeon de Baikal. En ne tre granda muzeo ni studis diversajn aferojn, la historion pri Baikal, gxiajn grandecon kaj profundecon, vivajxojn... Tre interesa estis akvario, kiu prezentis diversajn specialajn vivajxojn de Baikal. Precipe cxarmaj estis la fokoj propraj al Baikal. Ili estis pli rondaj ol maraj fokoj. Ili nagxadis vigle en la akvujo. Ni spertis kvazauxe vojagxon al la fundo de la lago, kaj vidis tra la fenestro de la ”sxipo" vivajxojn en la profundo je pli ol 1.400 metroj.



En restracio ni tagmangxis. La specialajxo de Baikal estis la fisxo "Omul", kiu vivas nur en la lago Baikal. Gxi havas blankan karnon, sengrasan guston.



Ni supreniris per segxa telfero kaj cxe la pinto de la monto vidis la lagon, cxirkauxajxon de la elfluejo de la rivero Angara, unusola rivero, kiu elfluas el la lago.





Ni logxis en hotelo apud la lago. Vespere vespermangxante vidis vesperrugxon kaj preskaux plenan lunon.

イルクーツクには7月9日に着きました。モスクワ時間では午前2時でしたが、現地では7時。列車内ではモスクワ時間と現地時間が少しずつずれていきました。イルクーツクからバイカル湖へ。バイカル博物館を見学、名物の「オムル」という魚を食べ、リフトで登った山からバイカルの眺めを楽しみました。湖畔のホテルに宿泊、夕陽と16夜の月がきれいでした。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする