エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

マルタを読む(172)

2024-03-31 | Marta

--- Mizerego, --- ripetis Marta, --- se ĝi estus nur mizerego kaj nur por mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia helpo!  Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe, vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo!  Sed mi ne estas sola, mi estas patrino!  Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro.  Mi havas ilin ambaŭ, sinjoro!  Malespero min kaptas, kiam mi rigardas la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo!  Ĉar ekzistas ja homoj malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi ne povas tion fari?  Ho, sinjoro!  Peza mizero certe estas eltenebla, sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si: kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino! 
 大変です、マルタは繰り返した。ただ大変なだけなら、そして私だけのことなら、それに対して何の助けもないというだけのことでしたら! おお、信じてください貴方、私は耐えることができますし物乞いせずに生きることもできますし不平を言わずに死ぬこともできましょう。しかし私は一人ではないのです、私は母親です。もし私が愛する母親の心を持っていなかったら、私は義務について思い出させる良心の声を私の中に聞くでしょう。もし私が愛する良心を持っていなかったら私は心の声を聞くでしょう。私はそのどちらも持っています、貴方! 私の子供のやせ細った顔を見る時、子供の将来について考える時、絶望が私をとらえます。そして今までに私が子供のために何もしてやれなかったことを思う時いつも地面に倒れて頭を土の中で転がしたくなるほど、恥ずかしくなるのです。自分自身とその子供たちを貧困から救い出している貧しい人々もいるのに、私はなぜそれができないのでしょう? おお、貴方! 重い惨めさは耐えることができます、しかしそれに対して自分が無力だと感じること、あらゆるところに身を投げ出してそこから自分自身の無力さを意識して離れてしまうこと、苦しむこと、愛するものが今日も苦しんでいて、その苦しみが明日も明後日もずっと続くのを見ること、そして自分自身がその苦しみに対して何もすることができないと認めること…おお、それらにはただ一つの言葉が存在します。「貧しい女性の生活」という言葉が!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame.  Ĉe la lastaj vortoj ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn.  Ŝi kovris la vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron, kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston.  La unuan fojon ŝi nun ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe.  Ŝi estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi. 
 マルタはこれらの言葉を早口で燃え立つように話した。終わりの方には彼女の声は弱くなり、そして両の目から涙が堪えきれずに流れ出て頬を濡らした。彼女しばらく黙って立ち、ハンカチで顔を覆って止まらない涙を止めようとし、彼女の胸をますます強く揺さぶる号泣を抑えようとしていた。彼女は今初めて他人のいる前で泣いた。彼女が長い間内に持っていたものを初めてはっきりと不平の形で口に出したのである。彼女はもはや、ルズィンスキー夫妻の家で彼女が自分に能力のない仕事を涙を流すこともなく平然と断った時のようには強くも誇り高くもなかった。
コメント    この記事についてブログを書く
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« Ŝanĝigema | トップ | Defalinta floro »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿