
La lernogrupo de Esperanto en nia regiono lastatempe komune legas la libron "33 rakontoj". Unue ni eklegis antauxskribon "Mesagxo de nia originala literaturo", kiun kompreni estas ege malfacile.
Mi ofte vidas, ke kritiko, komento, komentario, recenzo ktp en literatura kampo estas ege malfacile komprenebla.
Unu el valoroj de Esperanto estas gxia facileco, cxu ne?
La libro "33 Rakontoj" enhavas gemojn de Esperato-originala literaturo. Se iu legante unuajn pagxojn de cxi tiu libro forlasos legadon pro ilia malfacileco, tio estas tre bedauxrinda afero.














































