glimi

生きること:過去と未来とエスペラントと

エスペラントで町おこし

2010-12-15 13:50:41 | エスペラント

 イツの中央部にESPERANTO-URBO HERZBERG: エスペラント市ヘルツベルクという町があります。本当に小さな町です。東ドイツと国境を接していた町でアンネフランクが病死した強制収容所ベルゲンハウゼンからそれほど遠くない所です。昔はビールを作っていたそうですが今は産業もありません。長年ヘルツベルグ駅の駅長だった人物が熱心なエスペランティストで死後土地家屋を含む全財産をエスペラント運動の為に寄付しました。そこでここにエスペラント運動の拠点でき、町はエスペラントを前面に掲げて町おこしを始めました。ハンガリーの小校とは毎年互いに訪問し合っています。その上毎月エスペラント行事や講習会があります。それに参加するためにヨーロッパだけでなく世界から人々が訪れます。ある韓国女性はドイツ人の夫と共に朝鮮ニンジンに関連する店を開き成功しているようです。私も1昨年友人と姉と共にレクリェーションに参加し、昨年はここで開かれたドイツとヨーロッパ合同の大会に参加しました。先日は各国の言葉で BONVENONという言葉を集めているというので『歓迎』と漢字・カタカナ・ローマ字で書いて送れいました。今度は更なる文化的発展を計るために財団を発足さえたそうです。興味ある方は下記の便りを読んでください。

 日本にもこんな町ができて欲しいです。エスペラントの青年国際大会が沖縄で開かれると聞いた時沖縄にこのような町ができたら、寒い関東を脱出し冬は沖縄でエスペラント三昧という暮らしをしたいと思ったのでした。どこかの町が立候補してくれたら嬉しいですね。

Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg - la Esperanto-urbo 14.12.2010

 

Grandan saluton al la tuta Esperanto-mondo Ni festu la bonajn rezultojn de Esperanto-urbo en la Zamenhof-tago!

 

Lastan sabaton en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz okazis la solena inaŭguro de la nova Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg. Aperis ĉ. 30 konataj esperantistoj el Germanio, Koreio, Luksemburgio kaj Nederlando kaj ĉ. 20 reprezentantoj de la regiona politiko kaj de kulturasocioj, kaj lernejestroj.

 

La ĉefo de la nova fondaĵo, urbestro Gerhard Walter mem tre afable salutis la honorgastojn kaj reprezentantojn. Sinjoro Walter emfazis la ĝisnunajn sukcesojn per Esperanto en Herzberg kaj la estontajn celojn por la plua elkonstruado de la ankoraŭ nova oficiala Esperanto-urbo Herzberg. Krom laborego, kompetenteco ankaŭ financado tre gravas.

La prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, d-ro Rudolf Fischer informis la ĉeestantaron pri la historio de Esperanto en konciza formo. Li substrekis la gravecon de la nova fondaĵo en la Esperanto-urbo.

Peter Zilvar iom skizis la ĉ. 40-jaran Esperanto-agadon en Herzberg am Harz. Kiel lasta preleganto, Brian Moon el Luksemburgio diris: "Mi volas, ke la Esperanto-urbo Herzberg verdiĝu!" Al la bela festo aldoniĝis muziko: Ulrich Kohlrusch ludis pianon kaj Lumo el Koreio gitaron.

 

Estraranoj de la nova Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg estas Gerhard Walter (urbestro), Dirk Brömme el Herzberg, Otto Kern el Herzberg, Harald Mantz el Osterode kaj Brian Moon el Luksemburgio. La sukceso, disvastiĝo de Esperanto en vivanta urba medio estas sukceso de la tuta Esperanto-movado. Ni kalkulas je ĉies kunago!

  La ĉefa celo de la fondaĵo estas subtenado de kulturaj, interkulturaj kaj internaciaj agadoj por la interkompreniĝo de popoloj, kaj por daŭre antaŭenigi la internacian lingvon Esperanton. Kelkaj tujaj, konkretaj planoj: - starigo de publika Esperanto-informejo, renkontejo por daŭra varbado (bezono je ĉ. 50 000 EUR) - elformo, ekipado de profesinivela konstanta ekspoziciejo, muzea ĉambro (ĉ. 4000 EUR) - subteno, plivastigo de lingvo-instruado, lernejaj projektoj - plilarĝigo de la rondo de Esperanto-komunumoj, internacia kunlaboro kun aliaj Esperanto-centroj, bibliotekoj, arkivoj, ktp.

 

Per via grandanima subteno eblos stabiligi la atingitajn rezultojn kaj realigi novajn celojn. Subtenantoj estas petataj kontribui per 1000 EUR (aŭ minimume 500 EUR) al Stiftung Esperanto-Stadt Herzberg (Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg) al la bankkonta numero: 1111100300 bankindikilo: 26891484 ĉe Volksbank im Harz eG IBAN: DE89268914841111100300 BIC: GENODEF10HA - VIAGENODEFF200

 

Ni regule informos la donacintojn kaj la Esperanto-publikon pri la agado kaj financa stato de la Fondaĵo. Esperanto-urbo verdiĝos per via helpo!

 

Fotojn pri la grava fondo-evento en la kastela salono (ekz. kun urbestro Gerhard Walter kaj d-ro Rudolf Fischer) vi trovas sub: http://esperanto-urbo.de

 

p.s.

En la aldono vi trovas pdf-tekston!

 

*******************************************

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:

Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg

D-37412 Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo Grubenhagenstr. 6, Tel: +49/(0)5521-5983http://www.herzberg.de

http://ic-herzberg.de (kun fotoalbumo)

コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« エスペラントの仮想世界 | トップ | 田沢湖に住んでいた鱒・クニマス »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿

エスペラント」カテゴリの最新記事