エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La tria tago en la UK

2017-10-19 | 2017 tra Siberio


En la 24-a de julio ni matenmangxis en restracio apud la hotelo kun s-ino K, vjetnama esperantisto. Sxi estas mia kvazauxa filino. Sxi devis reveni hejmen hodiaux. Aperis s-ro D, korea esperantisto, amiko de s-rino K.
Ni per taksio iris al la kvartalo de orientaj medikamentoj. S-ro D bone helpis s-inon K en acxetado. Sxi acxetis medikamenton el panako kaj kelkajn ajxojn. Post tagmangxo ni adiauxis s-inon K cxe la bushaltejo al la flughaveno.

Mi ricevis niajn pantalonojn lavitajn cxe la lavejo kaj iomete ripozis en la cxambro.

Iom malfrue iris al la kongresejo. Mi partoprenis en la Paroliga Leciono Meza. Mi antauxe spertis cxi tiun lecionon en Bonaero, 2014. Mi atendis kapti unuikajn, interesajn, amuzajn instrumetodojn de Esperanto.
Unue ni, cxiuj lernantoj devis kapti iun kaj reciproke sinprezentis. Cxi okaze ni devis paroli ne nur la nomon, sed ion alian por interesi alparoliton. Ekz. pri vidindajxoj de sia urbo.
Due la gvidanto donis al ni paperon, sur kiu estis presitaj dudek kvin simplaj demandoj en la formo 5 x 5. Ni kaptis de unu lernanto-kolego unu jeson aux neon el la demandoj, kaj markis sur la papero. Ripetis samojn, kaj kiam farigxis unu linio sur la papero per samaj kvin signoj, estas "Bingo!". Mi facile kaptis 4 neojn sur unu linio, kaj lasta demando estis "Cxu vi kredas, ke se oni volas ion, gxi nepre realigxos?". Mi al kvar homoj demandis, ili cxiuj donis al mi jeson!



En la sama cxambro okazis la dua prelego de s-ro So Gilsu pri la historio de Koreio. La cxambro estis tro malvasta, kaj oni intersxangxis la ejon kun alia programero en najbara cxambro. La prelego temas pri la historio gxis nuntempo.

Sekvanta programero estis komuna fotado. Najbare de mi sidis s-ro Reza el Tajvano. Mi demandis lin, kia sezono estas la plej oportuna por viziti lian landon. Li respondis, ke vintro estas la plej bona sezono, cxar ne varmege, estas novjarfesto laux luna kalendaro. Plue li emfazis, ke en Tajvano mangxajxo estas tre bongusta, kaj tajvananoj estas tre amikemaj al japanoj kvankam Japanio antauxe koloniis la landon. Mi deziras viziti lian landon, eble post du-tri jaroj.



Ni revenis al la hotelo. Survoje ni acxetis frititan kokajxon, bieron, legomon, kukon... por la vespermangxo.

エスペラント世界大会第3日目。午前中はベトナムのKさんの買い物などに付き合う。韓国のDさんが親身に世話をしてくれた。午後はまず会話教室。次は韓国史についての講演の後半、最後は全体写真。
コメント
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする