エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Al Berlino (la unua tago)

2017-08-03 | 2017 tra Siberio




Jam de antaux kvar tagoj mi estas en mia hejmo post unumonata vojagxo. Kaj nun mi estas preta raporti pri mia tre enhavoricxa vojagxo. Mi starigis novan kategorion "2017 tra Siberio" en cxi tiu blogejo.

Vojagxo al eksterlando cxiam enhavas aventurojn etaj aux maletaj, cxu ne?

En la 29-a, junio, mia edzino kaj mi ekflugis de la flughaveno Tyubu (Nagoya), pasigis 10 horojn en la aviadilo, bonorde atingis la flughavenon de Helsinko, senprobleme eniris en la teritorion de EU, plue flugis al Berlino. Kiam sur la cirkulanta tablo ni trovis niajn bagagxojn, kiujn ni deponis en la flughaveno de Japanio, jam pasis la 7-a horo laux la loka tempo.
Mi eliris el la domo kaj vidis pluvegon. Poste mi eksciis, ke en tiu tago en la urbo Berlino multege pluvis, pro tio ecx okazis trafikaj problemoj. Mi intencis uzi taksion, cxar gxi estas la plej simpla kaj facila rimedo por iri al mia hotelo. Sed antaux la taksio-haltejo estis longegega homvico. Ni sekvis cxe la lasta vico, sed dum kelkdek minutoj ni antauxeniris apenaux 2-3 metrojn, kaj ankoraux estas cxirkaux 100m da homoj antauxe. Do mi decidis uzi auxtobuson.
Kvankam mi estis unuafoje en Germanio, trovi la bushaltejon, acxeti bileton estis ne tre malfacile. Mi veturis per auxtobuso, elbusigxis cxe la centra stacidomo (Hauptbahnhof), kaj prenis trajnon, atingis la orientan stacidomon (Ostbahnhof). En la stacidomo ni mangxis vespermangxon en iu azia restracio kunrabate pro malfrueco. En la stacidomo trovigxis nia hotelo.
Nia unua aventuro jam finigxis.

La linio el blokoj en supraj fotoj montras iaman berlinan muron.

Mi vidis iom amuzan, kuriozan, strangan, misteran ajxon en la necesejo en la flughaveno de Helsinko.
Supre sur la muro de urinejo trovigxas metala tabulo, kiu tre bone funkcias kiel spegulo. La pisanto vole nevole vidas, kiel laboras sia ilo.



シベリア鉄道からソウル・エスペラント世界大会への旅の第1日です。ベルリンは大雨でした。タクシー乗り場が長蛇の列だったので、バスと列車を乗り継いで東駅にあるホテルに行きました。乗り場を見つけたり切符を買ったり、初めての所でもなんとかなるものです。外国旅行はこうしたちょっとした冒険に満ちています。2枚の写真はベルリンの壁のあったところを示すレンガの線です。
最後はフィンランド空港のトイレ。前にある金属板が鏡として働き・・・。
コメント    この記事についてブログを書く
  • X
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする
« La karavano | トップ | Berlinaj muroj »
最新の画像もっと見る

コメントを投稿