De la 22-a gxis la 25-a, kaj en la 30-a de junio ni logxis en Gxenevo, Svisio. Gastigis nin s-ino T kaj sxiaj ne-esperantistaj familianoj. Nia logxejo estis unu nura domo, kiu havas bankuvon.
En la 25-a s-ino T okazigis bankedon en sia gxardeno. Sxiaj dek kelkaj amikoj kaj parencoj partoprenis en la bankedo. Kelkaj ricxigis la tablon per bonbustagxoj, kiujn ili mem kuiris. Mia edzino kuiris rizbuletojn. El la partoprenantoj estis kelkaj esperantistoj.
Kion mi mangxis, mi tute ne notis, sed multe fotis. Do mi montras nur fotojn jene. Vi vidos tre bele arangxitajn mangxajxojn. Ne mankis dolcxajxoj, ankaux kiuj estis tre belaj.
Kompreneble ni estis tre felicxaj!