De la 8-a gxis la 17-a, junio, ni restis en Normandio, Francio. Tiuj tagoj estas tro longaj por prezenti ecx skize en cxi tiu blogo. Do mi dividas en tri partojn laux la gastiganto.
De la 8-a gxis 11-a ge-roj G.G. gastigis nin.
Ni vizitis malnovan urbon St-Maro. Gxi estas bela urbo cxirkauxata de murego.
Ni vizitis ankaux Mont St-Michel. Gxi estas unu el la plej famaj Mond-Heredajxoj de Unesko. Gxi estas ne nur pregxejo, sed turisma urbo kun multaj vendejoj, hoteloj, k.a.
Ni promenis en la urbo Kaen. Tie trovigxas ne malmultaj vidindajxoj, ekz. malnova kastelo, abatejo de viroj, abatejo de virinoj (supra foto).
En Kaen estas pregxejo ruinigita dum la dua Mondmilito. Oni konservas gxin same kiel la kupoldomon atombombitan en Hirosximo.
6月8日から17日まで、フランスのノルマンディーにいました。そのうち最初の4日間はG.G夫妻が我々を受け入れてくれました。写真は上から順に、サン・マロの街、モン・サン・ミシェルの街、カーンの女子修道院、戦争で破壊された姿のまま残されているカーンの教会。