エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Unutaga ekskurso

2018-10-30 | el mia vivo


Hieraux kun mia edzino mi ekskursis en monto. Ni piediris de la stacidomo Noziri (en la linio Tyuuo-sen) al la montpasejo Koizi, japanlingve(恋路)Vojo de Enamigxo. Cxi tiu vojo estas malnova kaj nun ne estas uzata kiel cxiutaga vojo, cxar gxi tute ne estas tauxga por auxto.



Desur la montpasejo videblas la montaro Kiso (centraj alpoj). Bedauxrinde hieraux estis iom nuba.



Trapasinte la montpasejo ni atingis la valo Kakizore, kie trovigxas akvofalo Usiga-taki, japane la akvofalo de bovo. La akvofalo havas altecon 35 metran.




La monto jam ekrugxigxis.



La akvo estas tre klara.

Cxirkaux kvin horojn post la ekiro ni atingis la stacidomon Zyuunikane, kaj finigxis la ekskurso.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« Malfacila Esperanto | トップ | Terureta operacio (2) »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

el mia vivo」カテゴリの最新記事