エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて23年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La Foiro de la sepa tago

2019-01-09 | el mia vivo


Antauxhieraux, la sepa de la januaro, estis tre bela tago. Ni, mia edzino kaj mi, promenis en nia urbo. Sur la rivero Agi-gawa estis kelkaj anasoj. Antauxe la rivero estis poluigita pro venena akvo el fabriko. Oni ekipis senvenenigilon de la elfluanta akvo de la fabriko kaj purigis la riveron.



Dank' al multe da klopodo por purigi la akvon nun belaj karpoj povas vivi en la rivero.



En nia urbo okazas la foiro de la sepa tago, unufojon cxiujare en januaro. La centro de la foiro estas sxintisma templo Itigami-gxingxa, kiu havas pli ol 340 jara historio. Multaj kredantoj kaj ecx nekredantoj vizitas la templon, kaj acxetas sanktan rastilon.



Antaux malnova domo, kiu nun estas hotelo, oni regalas varman teon senpage.



En la cxefstrato multaj butiketoj vicas. Ni mangxis dorcxan supon kun fabopasto kaj rizkuko. Ni acxetis japanajn flanojn "Okonomi-yaki" kaj aliajn mangxajxojn kuriozajn por ni.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« エスペラントの変化・発展(8) | トップ | Vojagxo en la regiono Mikawa »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

el mia vivo」カテゴリの最新記事