エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて23年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Piedvojagxo en Kyoto

2018-11-07 | el mia vivo


En la 3-a de novembro mi kun cxirkaux 20 homoj piedvojagxis en la urbo Kyoto (Kioto), iama cxefurbo de Japanio. Ni estas amantoj de la naturvojo "Tokai-sizen-hodou", kiu kuras de Tokyo (Tokio) al Osaka (Osako). Ni kolektigxis en iu skribejo (libera informejo) pri la vojo en interreto, kaj unufojon cxiujare okazigas komunan piedvojagxon diversloke.
Cxifoje ni kolektigxis cxe la stacidomo "Saga-arasiyama", komencis la vojagxon per trairo tra la ponto Togetu-kyou. Mi vidis kormoranon sur la rivero Katura-gawa.



Ni iris en bela banbukampo.



Hundo multe helpis supreniri al sia mastro.



Desur la monto, kiun oni nomas Nisi-yama (okcidenta monto), ni gxuis la panoramon de la urbo Kyoto.



Videblis la ponto Togetu-kyou.



Malsuprenirinte ni atingis faman templon Saihou-zi (La templo de musko), cxirkaux kiu trovigxas kelkaj belaj budhismaj temploj.



Apud strato tre belis rugxfolioj. Jam proksimigxis la fino de nia vojagxo.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« Terureta operacio (2) | トップ | Terureta operacio (3) »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

el mia vivo」カテゴリの最新記事