エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

S-ino Kieu revenis hejmen

2018-10-21 | エスペラントな今日


Sxi estas unu el miaj malnovaj esperantistaj geamikoj. En la jaro 2001 mi sola vojagxis en Vjetnamio. Tiam sxi multe zorgis min en la urbo Ho Chi Minh. En la jaro 2004 mi persone invitis esperantiston en Ho Chi Minh, kaj oni elektis Kieu. Sxi partoprenis en la Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Inuyama, kaj vojagxis en Japanio dank' al varmaj helpoj de multaj lokaj esperantistoj. Sxi denove vizitis nian landon en la jaro 2015, partoprenis en la Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Sendai. Do por sxi estis tria vizito al Japanio. Mi vizitis kun mia edzino Vjetnamion en la jaro 2014, iom longe restis en Ho Cxi Minh. Sxi tre bone zorgis kaj ecx nutris nin. Dank' al sxi ni multe gxuis la vivon en la tropika lando. Pri miaj vojagxoj mi skribis en cxi tiu blogo.

Cxi-foje sxi estis invitita de Japana Esperanto-Instituto al la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Post la Esperanto-Kongreso en la urbo Nara sxin bonkore akceptis s-ro O.S en la gubernio Siga. En la 18-a sxi venis al mi, kaj en la 19-a partoprenis en la kunsido de la lernrondo "Cxambro Cxarma". En la kunsido sxi parolis pri sia nuna vivo: En ordinaraj tagoj sxi laboras, en dimancxo sxi multe kuiras kaj disdonas la mangxajxon al malricxaj homoj. Hieraux ni veturigis sxin al hotelo proksima al la fulghaveno. Hodiaux matene sxi forflugis al sia lando.

Nun sxi laboras kiel unu el la LKK-anoj de la 9a Azia Oceania Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 25-a gxis la 28-a de aprilo, 2019, en la urbo Danang, Vjetnamio.

Kiam ni kune vizitis la urbon Vung Tau (2014), kiu situas apud la maro de suda Vjetnamio, sxi petole skribis sur strando per la fingro. Supra foto montras tion.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« Gastoj el Koreio | トップ | チリからお客さん »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

エスペラントな今日」カテゴリの最新記事