エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Rizkuko(?) Gohei-moti

2018-11-15 | el mia vivo


En la 12-a okazis la kunveno de maljunuloj en nia kvartalo. Kolektigxis dek kelkaj ne-junuloj, kaj kelkaj ne-maljunuloj helpis nin.
Unue ni gxuis muzikon, kiun ludis juna paro en nia kvartalo. Ili vere estas talentaj.



Sekvante ni kuiris rizkukon "Gohei-moti", kiu lastatempe famigxis per la seria televiddramo "Duone blua", tamen en nia regiono gxi estas kutima mangxajxo.
Ni bakis rizon, aldonis sauxcon kun sezamo, juglando, sojsauxco, sukero k.a., kaj denove bakis gxin. Estis bonguste!



Ni kuiris ankaux fungojn, frititajn tofuojn.



Ankaux fisxoj (japane "sxisxamo", mi ne povis trovi la esperantan nomon) estis bongustaj.



Sur apuda lageto estis sovagxanasoj.
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« 再帰代名詞 si | トップ | Zamenhof kaj Volapuk »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

el mia vivo」カテゴリの最新記事