エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La Nauxa Simfonio

2018-09-10 | el mia vivo


Hieraux okazis la malferma kunsido de koruso kaj la unua ekzerco de kantado.
En mia urbo en marto de la venonta jaro okazos la koncerto, en kiu ni kantos du kantojn, la Nauxa Simfonio de Betveno kaj la suito "La kvar sezonoj en hejmloko". La koruso konsistas el pli ol 180 homoj, el kiuj cxirkaux 140 partoprenis en hierauxa kunsido. Multaj estas spertuloj en la Simfonio, do jam hieraux ili bone kantis.
Mi estas unu el cxirkaux 20 tenoruloj. Antaux ok jaroj mi unuafoje partoprenis en la koruso de la Nauxa Simfonio. Tiam mi tute ne bone kantis ecx kun la muziknotajxo. Cxi foje oni postulas al ni kanti parkele, do sen muziknotajxo. Supozeble multaj jam povas kanti parkele, sed pri tio mi tute ne povas fidi min. Certe kantado estas pli malfacila ol Esperanto!
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
« STRZELECKI, SWISTAK, STIMEC | トップ | 死の船 »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

el mia vivo」カテゴリの最新記事