Estas malnova (antaux cxirkaux 65 jaroj) foto de miaj klasanoj en la elementa lernejo. El la klasanoj, multaj el kiuj vestigxas nigre, altiras atenton unu infano per sia blanka kolumo. Ja estas mi.
La lernejo fojfoje havis la tagon, en kiu familianoj de la lernantoj observis la lecionojn. Kvankam la okazajxo nomigxis (rekte tradukite) "La observado de patro aux pli agxa frato", cxefe vizitis la lernejon la patrinoj. En mia infaneco preskaux cxiuj patrinoj vizitantaj la lernejon vestigxis modeste kaj similforme (sed diverkolore) per kiel nomata "kultur-vestajxo", kiu estis laux mia memoro iom stranga miksajxo de japanstila kaj okcidentstila vestajxoj. Sed inter tiaj similvestitaj patrinoj nur mia patrino portis tiaman modan okcidentstilan vestajxon.
Certe sxi ne logxis en la mondo, kie oni krias lupe inter lupoj.
Miaj samklasanoj iom mokis min pro tiaj aferoj. Kiel oni diris pri mia patrino, mi ne scias.