En la tagoj 2-a, 3-a de septembro mi kun mia edzino vojagxis per mia auxto por mangxi bongustajxojn. Mi ne uzis auxtovojon. Veturado en auxtovojo estas seka, ne interesa, nek gxua, nek plezura. Survoje mi hazarde trovis belan vicon de pinarboj. Cxi tiu vojo estas iama Tokai-do unu el malnovaj naciaj vojoj.
Post cxirkaux 120-kilometra veturado mi atingis la havenon de Morosaki, kiu estas cxe la pinto de la duoninsulo Tita. Tie mi parkis la auxton, kaj persxipe iris al la insuleto Himaka-sima".
Ni promenis, vagis en la labirinto, kiun faras mallargxaj voetoj, en la urbeto cxe la haveno. Kvankam la urbo estas ege malgranda, la labirinto estas suficxe kompleksa. En la insulo oni veturas cxefe per motorciklo.
En la urbeto estas budhisma templo, kie mi trovis cxarman bonzon (japane Zizou, en la Japana-Esperanto vortaro "Ksitigarbo", sed la vorto ne trovigxas en la Esperanto-Japana vortaro, nek en PIV).
Nu bongustajxoj!
Unue krabo kaj sasximo (kruda fisxajxo).
Kaj sasximo de Ise-ebi (palinuro?).
Rostitaj pagro, salikoko kaj Ise-ebi.
Ankoraux dauris bongustajxoj, ekz. konkuloj (halioto, meretriko, turbo <turbo sazae>), boligita polpo, frititaj salikoko kaj kongro (marangilo)...
En la sekvanta tago ni veturis al la urbo Matusaka, kie ni mangxis faman bovajxon. En la tria tago Tajfuno la 21-a pelis nin al la hejmo.