En la 11-a kaj 12-a kun mia edzino mi piedvojagxis sur la malnova pilgrimvojo "Kumano-kodou" en la gubernio Wakayama. En la unua tago ni unue vizitis la akvofalon de Nati, kaj ekpiedis. Iom lomga sxtuparo gvidis nin al la templo Seigantozi kaj la sanktejo Nati-taisya.
Survoje mi vidis cervon, kiu ne tre timis homojn.
La templo estis en riparado.
Najbare sidis la sanktejo.
Ni grimpis sur la monton Myouhou-zan laux la malnova vojo nomata Kakenuke-miti (rekte tradukite "trakur-vojo"). Kvankam ne longa estis la vojo, sed ni devis iri supren, supren kaj supren. Fine ni atingis la templon Amida-zi.
De antaux la templo estis tre bela pejzagxo.
Fine ni malsupreniris sur la vojo "Oomon-zaka".