エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて22年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

La 31-a Verda Lernejo

2018-05-06 | エスペラントな今日


De la 2-a gxis la 5-a mi partoprenis en la 31-a Verda Lernejo en naturricxa loko.
Ni gxuis diversajn programerojn:
- kursoj de la portugala lingvo, konversacio en Esperanto, origamio (mi gvidis), kajto, korpa ekzercado per Tajgxicxuano (cxina batalarto)
- prezentajxoj de sxamiseno, jxongrado, danco kun glavo, pianoludo, dulingva komikrakonto (rakugo), kanto, bildteatrajxo en Esperanto, ludo de okarino
- kuna kantado
- piedvojagxo en montetaro
- babilado kun biero, sakeo kaj bongustajxoj
- kuirado kaj mangxado

En la naturricxa cxirkauxajxo de la lernejo mi trovis belajn florojn kvankam florado de sakuro jam preskaux finigxis:



Nirinsou (Anemone flaccida), en Esperanto Duflora Anemono (laux Japana-Esperanta vortaro per Miyamoto)



Hitorisizuka (Chloranthus japonicus), en Esperanto Printempa kloranto (laux supra vortaro)



Cxarmaj burgxonoj de filiko (osmundo?)
コメント
この記事をはてなブックマークに追加