Mia Notlibro en Esperanto (私のエスペラントノート)

 私が見聞きし、感じたこと、考えたことをエスペラント語で表現します。

Pri Verkoj de L.L.Zamenhof

2010-01-11 23:00:42 | Pri Esperanto
Hodiaŭ mi legis kovrilon, dorkovrilon kaj antaŭparolon de la Unua Libro.

Ree konciza esprimo de L.L.Zamenhof forte kortuŝis min.

Ĉar li verkis klaran enhavon pri Internacia lingvo per facilaj vortoj.
En Rondo Harmonia mi komencis lerni Esperanton. Post baza kurso mi kelkfoje legis verkojn de L.L.Zamenhof.

Frazoj, kiuj hodiaŭ kortuŝis min, estis jene;

Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.
En kovrilo de la "Unua libro"

Internacia lingvo, simile al ĉiu nacia, estas propraĵo socia, kaj la aŭtoro por ĉiam forcedas ĉiujn personajn rajtojn je ĝi.
En dorskovrilo de la "Unua libro"

…la lingvo ja estas la ĉefa motoro de la civilizacio: dank'al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj, kaj ju pli alte staras la lingvo, des pli rapide progresas la popolo.
En Antaŭparolo al la "Unua libro"