エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて27年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

En Torino

2016-10-31 | En Euxropo


En la lastaj 10 tagoj de nia vojagxo ni vizitis la urbon Torino en Italio kaj la urbojn Oslo kaj Bergen en Norvegio. En la tri urboj mi ne havis konaton, do kontaktis lokajn esperantistojn per la Jarlibro de UEA.
De la 5-a gxis la 8-a de julio en Torino ni logxis en pensiono dank' al la bonkora zorgo de lokaj esperantistoj. Ni promenis en la urbo kun lokaj esperantistoj, kun niaj francaj amikoj, G.G aux solaj. Torino estas tre interesa urbo, havas propre specialan historion. La malnovan urbon karakterizas arkadoj.



Estis bongusta glaciajxo.



Ni vizitis la muzeon de Egipto. Gxi estas la due plej granda muzeo pri Egipto en la mondo. La unua estas en Egipto mem kompreneble. Estas multegaj ekspozicioj, kiujn mi tute ne povas prezenti cxi tie.



Tre interesa estas la muzeo de kino. Tie ni studis la teknikojn kaj historion de kino, gxuis diversajn eksponajxojn: filmoj, fotoj, afisxoj, reprezentataj pozejoj, ktp.ktp.



En tre granda bazaro mi acxetis cxemizon tre malmultekostan.
Pri la urbo Torino mi dauxre skribos.

イタリアのトリノには4日間いました。なかなか面白い街です。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En francaj Alpoj

2016-10-29 | En Euxropo


De la 1-a gxis la 4-a ni logxis cxe ges-roj G.G en la francaj Alpoj. Ni promenis laux la padoj en montaro, kaj gxuis tre belajn pejzagxojn, florojn.



Ofte ni vidis marmotojn, kiuj logxas subtere. Ecx sur la pado trovigxas truoj fositaj de marmotoj.



Mi montras fotojn de floroj.













フランスアルプスで見た花とマーモットです。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Floroj en la Alpoj

2016-10-27 | En Euxropo


Ni promenis en la montaro cxirkaux Grindelwald dum tri tagoj.
Hodiaux mi montras kelkajn fotojn de floroj sen komento.

















スイスアルプスで見た花たちです。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

En la Alpoj

2016-10-25 | En Euxropo


En la urbo Grindelwald trovigxas turisma informejo-agentejo, kie mi acxetis tritagajn biletojn "Jungfrau vip-pass". La bileto estis multekosta, sed tre utila. Per la bileto ni povis libere uzi preskaux cxiujn ajn almontajn trajnojn kaj kablovagonojn.
En la 27-a de junio ni vizitis Jungfraujoch, 3466 metrojn alta super la marnivelo.



Kaj per trajno malsupreniris gxis la urbo Wengen.



De Wengen ni per kablovagono supreniris al la monto Maennlichen.



Ni promenis kaj gxuis belegajn pejzagxojn kaj florojn.



Laux mia plano de Maennlichen al Grindelwald ni rekte iros per malgranda kablovagono.
Kiam ni alpreksimigxis al la stacidomo de la kablovagono, mi vidis tri vagonojn malsuprenirantajn. Kaj ho ve! La stacidomo jam estis fermita. Estis 17-a, ankoraux tute hela, ne vesperigxis. Laux la gvidlibro de la trafikoj la kablovagono funkcias gxis 17:30. Sed en kaj cxirkaux la stacidomo estis neniu, al kiu mi devus plendi.
Ni haste revenis al la stacidomo de la kablovagono, per kiu ni supreniris. La oficisto certe vidis kaj atendis nin. La vagono estis la lasta kaj pro ni malfruigxis je 5-6 minutoj. Se ni ne povus kapti gxin, ni devus piede malsupreniri por du-tri horoj tra iom dangxera vojo.
Ni revenis la urbon Wengen, kaj per trajno al Grindelwald. En eksterlando cxiam estas aventureto, cxu ne?

メンリッヒェンに登った時、予定していたゴンドラの最終便に乗り遅れてしまい、あわてて登ってきたロープウェーに戻ってその最終便で下りることが出来ました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Trafiko en Svisio

2016-10-23 | En Euxropo


En Svisio ni veturis per diversaj trafikiloj.
En la urbo Gxenevo tre bone funkcias auxtobuso, trolebuso, tramo kaj ecx sxipo.



Cxi tiu eta auxtobuso movigxas per elektro.



Rulsegxo facile enbusigxas kun helpo de la sxoforo.



Ni veturis de Gxenevo gxis la urbo Interlaken per trajno. La vagono estis duetagxa, kaj havis etan salonin.



Gxi havis ecx ludejon por infanoj.
La sxangxo de la trajno cxe la stacidomo de Bern estis tute senproblema, sed cxiam, kiam ni solaj, sen esperantista helpanto, ni havis etan aventuron.
Cxe la stacidomo de Interlaken ni elvagonigxis, kaj tuj poste mi iale rimarkis ke cxi tiu stacidomo ne estas la fino de la trajno. Haste ni denove envagonigxis. La stacidomo estis okcidenta Interlaken, tamen ni devis elvagonigxi cxe orienta Interlaken.



De Interlaken ni dauxrigis nian veturon per montgrimpa fervojo.
Cxe la stacidomo ni sekvis multajn vojagxantojn, sed oni ne permesis al ni envagonigxi. La vagonaro estis nur por la grupo, kiun ni sekvis senpripense. Post ioma vagado ni trovis la gxustan vagonaron.
Kaj finfine ni atingis la urbeton Grindelwald, kie ni restis dum kvar tagoj kaj ankoraux havis etajn aventurojn, pri kiuj mi poste rakontos.

スイスではいろんな交通機関を利用しました。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Oh! Mia karto!

2016-10-20 | En Euxropo


En Euxropo mi ofte uzis mian kreditkarton "Visa" por acxetado. Nun gxi dormas en la lago Leman.
En iu tago ni promenis en la urbo Gxenevo. Gvidis nin s-ino J kaj du esperantistinoj. Ni vizitis malnovan kvartalon, la katedralon St-Pierre, de kies turo ni gxuis la pejzagxon de la urbo. La Monto Blanka videblis nur nebule.





Ni vizitis historian lokon, parkon kaj aliajn.
Dank'al helpo de s-ino J mi sukcesis sxangxi monon en banko. Tiam mi iom malatente enmetis naztukon kaj krezitkarton, monujon en mian saketon, kiun mi tenis cxe mia talio.



Poste ni venis al la haveno, kie ni atendis sxipon. Sur la lago Leman oni povas veturi per sxipo, samkiel per auxtobuso. Estis varme. Mi prenis la naztukon el la saketo por visxi sxviton, kaj io saltis kaj falis en la akvon. Post momenta embaraso mi vidis mian kreditkarton sur la fundo de la lago.
Tie la lago estas profunda tri metrojn. Cxar mi estas bona nagxanto, intencis enakvigxi kaj preni la karton. Sed oni admonis min ne faru tion, cxar la akvo fluas tre komplike kaj estas dangxere.
Iu laboristo dela sxipkompanio alportis reteton kun stango, per kiu ni provis kapti la karton. Sed la stango estis tro longa kaj tusxas la plafonon de la sxip-atendejo. Do estis tre malfacile manipuli gxin. Post kelkdekminuta klopodo mi finfine rezignis rehavi la karton.



Ni dauxrigis la promenadon per la sxipo.

レマン湖にVISAカードを落としてしまいました。まだそこにあると思います。
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Ni mangxis (8: en Grindelwald)

2016-10-18 | En Euxropo


De la 26-a gxis la 29-a de junio ni logxis en hotelo en Grindelwald, svisio. Ni promenis en Alpoj. La montaro kaj floroj estis tre tre belaj.
La hotelo kun matenmangxo estis iom multekosta. Cxirkauxe estis multaj restracioj. Kelkaj restracioj invitis nin per afisxo, sur kiu estis skribite, ke en cxi tiu restracio atendas vin japanlingva menuo, do eniru trankvile". Sed la prezaro maltrankviligis nin.
Ni nur unufoje mangxis en vjetnama restracio... multekostis!
En la cxambro estis gasforno, per kiu ni povis boligi akvon. Ni povis lui kuirilojn, sed ni deziris sxpari monon.
Proksime de nia hotelo trovigxis granda magazeno "COOP", kie multaj turistoj, cxefe junaj, acxetadis. Ankaux ni, kvankam ne junaj, acxetis tie mangxajxojn, salato, ovo, sxinko, akvo, biero, fromagxo, kuko, pomo, pano, knorr-sopo... kaj tujpreta korea vermicxelo (Sxin-ramen). Ni havis grandiozan bankedon sur la balkono de la cxambro, de kie ni vidis la Nordan Muron de Aiger rugxigxintan per subiranta suno.



   グリンデルワルトではホテル近くのスーパーで食材を調達しました。鍋を借りる費用を惜しんだので、ゆいいつ
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Ni mangxis (7: en Gxenevo-2)

2016-10-16 | En Euxropo


En Euxropo ni multe gustumis fromagxon. Ni acxetis maldikajn fromagxojn cxefe por matenmangxo, kaj finfine iom enuigxis pro fromagxo.
Interalie placxis al mi kelkaj fromagx-kuirajxoj.
La gastigantino en Gxenevo regalis nin per speciala fromagxo. Per supre montrita elektra kuirforno ni varmigis kaj fandis specialan fromagxon (raclette), kiun ni mangxis kun terpomo. Saman kuirajxon ni mangxis ankaux cxe ges-roj G.G, niaj francaj gastigantoj.



En supra foto vi vidas brunajn bulojn. Ili estas frititaj fromajxoj... fromagxkotoletoj?
En la lasta vespero en Gxenevo kun la gastigantino kaj sxia edzo ni mangxis cxi tiun specialajxon en restracio. La bulo estis suficxe granda, do mi povis mangxi nur du.

   チーズはたくさん食べましたが、なかでもラクレットというスイスのチーズ料理、名前は分かりませんがコロッケのようにあげたチーズがおいしかった。
コメント (2)
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Ni mangxis (6: en Gxenevo)

2016-10-14 | En Euxropo


De la 22-a gxis la 25-a, kaj en la 30-a de junio ni logxis en Gxenevo, Svisio. Gastigis nin s-ino T kaj sxiaj ne-esperantistaj familianoj. Nia logxejo estis unu nura domo, kiu havas bankuvon.
En la 25-a s-ino T okazigis bankedon en sia gxardeno. Sxiaj dek kelkaj amikoj kaj parencoj partoprenis en la bankedo. Kelkaj ricxigis la tablon per bonbustagxoj, kiujn ili mem kuiris. Mia edzino kuiris rizbuletojn. El la partoprenantoj estis kelkaj esperantistoj.
Kion mi mangxis, mi tute ne notis, sed multe fotis. Do mi montras nur fotojn jene. Vi vidos tre bele arangxitajn mangxajxojn. Ne mankis dolcxajxoj, ankaux kiuj estis tre belaj.





















Kompreneble ni estis tre felicxaj!
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Enigmo pri biletoj (2) ne solvita

2016-10-11 | En Euxropo


En la 21-a de junio ni vizitis la palacon Versajlo. Interalie al mi placxis la vilagxo de la regxino Marie Antoinette (mi montras foton supre).
Ni veturis unue per la metroo, due per RER (Re'seau express re'gional: Reto de ekspreso regiona). Ni devis trapasi per la bileto enirmasxinon de metroo. Por eliri ne estas elirmasxino. Elirinte el metroo por eniri en RER-n necesis denove trapasi la enirmasxinon. Mi uzis novan bileton por RER. Sed la bileto estas komuna al metroo kaj RER, do mi devus prove uzi denove saman, jam uzitan bileton por la metroo.
Ni atingis la stacion de Versajlo. El la stacidomo senprobleme ni eliris ne trapasante elirmasxinon. Estis pluvema tago, tamen ni suficxe gxuis la etoson de iama vivo de nobeloj.
Vespere mi intencis trapasi la enirmasxinon de la stacidomo, sed la masxino ne akceptis la bileton. Oni diris, ke ni devas acxeti novan bileton por iri al Parizo. La bileto kostis preskaux duoble ol la ordinara.
Por iri al Versajlo de Parizo mi devis acxeti la duoblekostan bileton, cxu ne? Sed kial cxe la stacidomo de Versajlo mi povis eliri senprobleme, mi ne komprenis.

En la 22-a ni forflugis al Svisio. Ni unue per metroo, due per RER veturis al la flughaveno Paris-Charles-de-Gaulle. La flughaveno estas pli malproksime ol Versajlo. Certe mi devis acxeti pli kostan bileton. Sed mi ne komprenis, kiel acxeti gxin. Mi veturis do per restinta ordinara bileto, pensante, ke cxe la stacidomo de la flughaveno eble senprobleme povos eliri sen trapasi elirmasxinon kiel cxe Versajlo.
Sed ho ve! Trovigxis elirmasxino, nur tra kiu ni povas eliri el la stacidomo al flughaveno!
Cxirkauxe ne estis oficistoj, nek masxino por pagi la necesan koston. Ni iomtempe estis en embaraso, ne sciante kiel fari.
Finfine mi provis la ordinaran bileton, kaj mirinde, mirakle, kontrauxsupoze la masxino akceptis gxin. Kaj ni denove senprobleme atingis la flughavenon.
Mi ankoraux nun ne komprenas la sistemon de la trafiko de Parizo.

 パリの地下鉄と郊外電車(RER)は切符が共通ですが、郊外へ行くには目的地別に切符が必要です。実際、ベルサイユからパリに帰る時は切符を買わなければなりませんでした。しかし、ベルサイユと空港に行く時は、安い市内切符で行けてしまいました。何故なのかは分かりません!
コメント
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする

Enigmo pri biletoj (1)

2016-10-08 | En Euxropo


En la 18-a de junio mi vagis cxirkaux la Opero kun pezaj bagagxoj, kaj ... kun mia edzino. Mi sercxis enirejon de metroo. Post ioma promenado mi trovis unu enirejon. Ni malsupreniris sxtuparon portante la bagagxojn. En stacioj de metroo en Parizo mi nenie vidis lifton nek rulsxutparon. En la subtero, kien ni malsupreniris, trovigxis nur en-elirejo, sed ne trovigxis gicxeto nek vendomasxino. Ni devis do supreniri surteren kun pezaj bagagxoj.
Finfine mi trovis iom vastan sxtuparon, kiu kondukis nin al halo subtera. Mi trovis vendomasxinojn de biletoj, kaj sukcese acxetis dek biletojn per mia kreditkarto. Tuj mi rimarkis, ke la biletoj estas tro malkaraj. Mi kredigis al mi, ke oni multe rabatis por dek biletoj.
Ni senprobleme trapasis la enirejon per la bileto kaj bonorde atingis nian hotelon. Por eliri ni ne bezonis la bileton.
Per metroo ni vizitis muzeojn senprobleme. Mi emfazas cxi tie "tute senprobleme".
Post du tagoj la biletoj jam elcxerpigxis, do mi acxetis plie ses biletojn. Cxi-foje iliaj prezoj estis normalaj. Sed manipulante la masxinon mi eksciis: "Ho ve! Antauxe mi acxetis biletojn por infano!"

La foto montras la Operon, kaj sube la biletojn.

コメント (2)
  • Twitterでシェアする
  • Facebookでシェアする
  • はてなブックマークに追加する
  • LINEでシェアする