エスペラントな日々

エスペラントを学び始めて18年目である。この言葉をめぐる日常些事、学習や読書、海外旅行や国際交流等々について記す。

Ni mangxis (3: en Normandio-2)

2016-09-18 | En Euxropo


En Normandio gastigis nin s-ino B kaj sxia neesperantista edzo tre bonkora.
La unua mangxado cxe ili, tagmangxo: salato el tomato, asparago kaj salikoko, bakita koko, fromagxoj de tri specoj, deserto (bero kaj melono kun kremo), roza vino. En Euxropo fromagxo estis cxiam cxie bongusta, sed en la fino de la longa vojagxo iom enuigis min.
Vespermangxojn ni prenis dufoje en marborda restracio. Ambaux estis marfruktoj: unua estis kruda ostro, spiralkonkulo kaj salikoko, duaj estis multegaj mituloj, kiujn ni mangxis uzante la mitul-konkon mem kiel pincxilon.



En la vilagxo Beuvron-en-Auge trovigxas malnovaj lignaj domoj, el kiuj estis vendejo de specialajxo en cxi tiu regiono. Ni acxetis boteleton de karamelo. La vendistino tre interesigxis pri Esperanto. S-ino B notis sxiajn adreson kaj telefonnumeron.

En iu tago okazis la kunsido de origami-amantoj, en kiu partoprenis kelkaj esperantistoj kaj neesperantistoj. Mi mallonge prelegis. Post la kunsido la esperantistoj kune tagmangxis en restracio. Mi mangxis bifstekon pli bonan ol la antauxa. Mia edzino ne bone fartis, kaj mangxis nur iomete. Oni rekomendis al sxi kokakolaon. Laux li gxi estas bonefika al malsanigxinta stomako. Sxi trinkis gxin duondubante tion.

ノルマンディーではミール貝などの海鮮物が名物です。
ジャンル:
ウェブログ
コメント   この記事についてブログを書く
この記事をはてなブックマークに追加
« Ni mangxis (2: en Normandio-1) | トップ | Ni mangxis (4: en Normandio-3) »
最近の画像もっと見る

コメントを投稿

En Euxropo」カテゴリの最新記事

トラックバック

この記事のトラックバック  Ping-URL
ブログ作成者から承認されるまでトラックバックは反映されません。